Novaĵoj (Julio 10)

Publikigita: 2020-07-10 18:54:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 10a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj faris sugestojn pri revenigo de ĉina-usonaj rilatoj al ĝusta vojo; ĉina vicĉefministro substrekas stabiligon de eksterlanda komerco kaj investado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio merkrede, Ĉinio faros ĉiajn klopodojn por regado de inundoj kaj mildigo de katastrofoj dum akcelo de konstruado de gravaj akvokonservaj projektoj.

La kunveno, prezidata de ĉefministro Li Keqiang, emfazis, ke protekti la vivojn de la popolo estas la ĉefa prioritato, kaj decidis pliigi materialan kaj financan subtenon por helpi al lokaj aŭtoritatoj transloki loĝantojn trafitajn de katastrofo. La kunveno ankaŭ decidis ripari difektitajn projektojn kaj rekomenci produktadon en la regionoj grave trafitaj de inundoj.

Laŭ la kunveno, ekde ĉi tiu jaro, la totala kvanto de precipitaĵo en Ĉinio estis pli granda kaj pli intensa kompare kun la sama periodo en normalaj jaroj, kaŭzante gravajn damaĝojn al partoj de la lando.

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua ĵaŭde alvokis klopodojn konservi la ĝeneralan situacion de eksterlanda komerco kaj investado.

Hu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn per telekonferenco. Hu diris, ke eksterlanda komerco kaj investado ludas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. Stabiligo de eksterlanda komerco kaj investado estas grava parto de la klopodoj por certigi stabilecon en ses frontoj kaj sekurecon en ses kampoj.

Hu emfazis, ke registaraj politikoj devas esti fidele efektivigitaj, kaj servoj al entreprenoj devas esti bonigitaj por helpi al la entreprenoj venki malfacilojn en la severa kaj kompleksa internacia medio kaj la kronvirusa pandemia situacio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde faris tri sugestojn pri revenigo de ĉina-usonaj rilatoj al la ĝusta vojo, kiam li parolis en la Ĉina-Usona Pensfabrik-Mediata Forumo.

Wang diris, ke unue, la du landoj devas aktivigi kaj malfermi ĉiujn kanalojn de dialogo. Nur komunikado povas forigi malveraĵojn, kaj nur dialogo povas malebligi misjuĝon, kaj reasertis, ke la pordo al Ĉinio por dialogi restas malfermita. Wang diris, ke se la usona flanko estas preta, Ĉinio povas restarigi kaj rekomenci la dialogajn mekanismojn sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj. Ĉiuj problemoj povas esti metitaj sur la tablon. Ĉiuj malkonsentoj povas esti traktitaj konvene per dialogo.

Due, ekzamenu kaj konsentu pri la listoj de interagoj. Wang diris, ke konsidere al la interligiteco kaj komplekseco de demandoj, estas favore, ke la du flankoj sidiĝu kune, zorge diskutu pri la demandoj kaj ellaboru listojn de kunlaboraj kampoj, dialogoj, kaj demandoj, kiuj bezonas taŭgan traktadon.

Trie, fokusiĝu kaj kunlaboru pri respondo al la kronvirusa epidemio. Wang diris, ke fronte al la viruso, kunlaboro devas esti la plej granda prioritato, kaj Ĉinio volas dividi kun Usono informojn pri prevento kaj regado de la epidemio kaj ankaŭ pri sperto de respondo. Li aldonis, "Ni ankaŭ volas havi striktajn interŝanĝojn kun Usono pri diagnozoj kaj terapioj, vakcinoj kaj ekonomia renormaliĝo."

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio konservas tre stabilan kaj konsekvencan politikon al Usono kaj volas disvolvi la duflankajn rilatojn kun bonvolo kaj sincereco. Tamen por atingi tiun celon, la du flankoj devas labori en la sama direkto, respekti internacian leĝon kaj internaciajn regulojn kaj okazigi egalajn dialogojn kaj konsiliĝon.

Proparolanto de la ĉina armeo ĵaŭde refutis la akuzojn faritajn de la usona Ministerio de Defendo pri lastatempaj militekzercoj de la ĉina armeo en la Suda Ĉina Maro.

Ren Guoqiang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, diris, ke la usona flanko tute ignoris la faktojn kaj konfuzis pravon kaj malpravon kun la intenco krei malakordon inter regionaj landoj kaj serĉi profitojn el tio. "Ni estas forte malkontentaj pri tio kaj esprimas nian rezolutan oponon," Ren diris, kiam li respondis la demandon de raportisto. Li emfazis, ke la ĉina flanko anoncis la militekzercojn, aranĝitajn en la maro apud la ĉina insularo Xisha en la 27a de junio. La ekzercoj estis parto de la planita jara trejnado kaj ne celis iun ajn apartan landon. Li aldonis, ke la situacio de la Suda Ĉina Maro stabiliĝis kaj pliboniĝas danke al la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Tamen Usono sendis multajn progresintajn aviadilojn kaj ŝipojn al la Suda Ĉina Maro por fari provokojn kaj montri sian militan potencon, minacante pacon kaj stabilecon de la regiono. Ren akcentis, "Ni esperas, ke la usona flanko ekzamenos siajn kondutojn, ĉesigi militajn provokojn en la Suda Ĉina Maro kaj haltigi siajn senbazajn akuzojn kontraŭ la ĉina flanko."

Ĉinio ĵaŭde urĝis Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon, kaj labori kun Ĉinio por antaŭenigi la duflankajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la komenton en gazetara konferenco responde al rimarkoj de usona ministro pri defendo Mark Esper, kiu diris, ke "Ĉinio kaj Rusio estas niaj plej grandaj strategiaj konkurantoj", kaj ke "ni starigis Grupon pri Ĉina Strategia Administrado kaj mi instrukciis la Universitaton de Nacia Defendo rearanĝi sian instruplanon per dediĉo de 50% de la kursoj al la Ĉina Popola Respubliko."

Zhao diris, "La rimarkoj de ĉi tiu usona oficialulo kaj la Strategio pri Nacia Defendo de 2018, kiujn li menciis, estas fundamente malperfektaj kaj iras kontraŭ la tendenco de la epoko, ĉar ili predikas nenion alian krom malaktualajn konceptojn pri malvarm-milita pensmaniero, nul-suma mensostato, kaj sensaciigas strategian konkurencon inter grandaj landoj."

Ĉinio sukcese sendis komercan telekomunikan sateliton, nomatan APSTAR-6D, en la planitan orbiton de la sudokcidenta Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro ĵaude.

La centro diris, ke la telekomunika satelito APSTAR-6D estis ĵetita per portoraketo Changzheng-3B je la 8a horo kaj 11 minutoj posttagmeze laŭ pekina tempo. La satelito estis ekspluatita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio, filio de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Teknologio. Ĝi estis aĉetita de la kompanio APT Mobile SatCom por liveri satelitan larĝbendan telekomunikan servon al aviadilaj, ŝipaj, veturilaj kaj aliaj telekomunikaj aplikaĵoj. Ĝi satelito liveros altkvalitan larĝbendan reton kaj servon de datuma komunikado al uzantoj en la azi-pacifika regiono.

Dividu