Novaĵoj (Julio 13)

Mirinda Publikigita: 2020-07-13 16:30:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 13a de julio, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi vokas kuraĝi al defioj en batalo kontraŭ inundoj por certigi sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de popolo; Pekina epidemia situacio rilata al la bazaro Xinfadi estas sub efika regado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la plej grandajn klopodojn por kuraĝi al defioj kaj iri al la unua frontlinio de prevento de inundoj kaj savado kaj krizhelpo por certigi sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio pri prevento kaj savado kontraŭ inundoj.

Xi diris, ke la akvo en riveroj kiel Jangzio, la rivero Huaihe, kaj ankaŭ lagoj kiel la lago Dongting, la lago Poyang kaj la lago Taihu superis avertajn nivelojn, kaj en regionoj inkluzive de Chongqing, Jiangxi, Anhui, Hubei, Hunan, Jiangsu kaj Zhejiang okazis severaj inundoj, kaŭzante mortojn kaj vundiĝojn de homoj kaj perdojn de posedaĵoj, kaj ke la situacio de prevento de inundoj restas severa.

Xi diris, ke Ĉinio eniris en krizan periodon de regado de inundoj. Li alvokis, ke partiaj komitatoj kaj registaroj de ĉiuj niveloj prenu sur sin la respondecon kaj iru al la frontlinio por gvidi laboron pri regado de inundoj. Aŭtoritatoj devas alpreni pli efikajn inund-regajn rimedojn kaj fari solidan laboron en monitorado kaj frua averto, kontrolo de sekurecaj riskoj ĉe digoj kaj akvorezervujoj, krizokaza respondo, kaj loĝigo de la influitaj homoj.

Xi akcentis, ke la aŭtoritatoj pri regado de inundoj, krizokazaj respondoj kaj akvaj resursoj devas fortigi kunordigon kaj distribui personojn kaj provizaĵojn por savado en pli scienca maniero. Trupoj de la Popola Liberiga Armeo kaj armitaj policaj trupoj postenigitaj en regionoj trafitaj de inundoj devas aktive partopreni en savado kaj helpo.

La ĉina Ministerio de Akvaj Resursoj dimanĉe levis la krizokazan respondon pri regado de inundoj ĝis nivelo II, la dua plej alta en la responda sistemo, ĉar pluvegoj daŭre furiozis en vastaj regionoj de la lando. Laŭ la ministerio, ekde la 4a de julio, alarm-estigaj inundoj estis observitaj en 212 riveroj tutlande, inter kiuj 19 superis antaŭajn rekordojn de akvonivelo. La ministerio diris, ke la akvonivelo en la lago Taihu, la dua plej granda dolĉakva lago de la lando, superis la avertan nivelo en 15 sinsekvaj tagoj.

Ankaŭ la ĉina Ŝtata Komandejo pri Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco levis la krizokazan respondon al nivelo II dimanĉe, post sia lasta ĝisdatigo de nivelo IV al nivelo III marde.

La anonco estis publikigita, post kiam la akvonivelo de la lago Poyang, la plej granda dolĉakva lago de Ĉinio en la orienta provinco Jiangxi, ĉe la stacio de Hukou estis proksima al la garantia nivelo de 22,5 metroj je la 4a horo dimanĉe posttagmeze, indikante eksterordinaran krizon de inunda regado.

Pro severa situacio, la komandejo, la Ministerio pri Krizokaza Traktado, kaj la Nacia Administracio pri Nutraĵoj kaj Strategiaj Rezervoj dimanĉe asignis krizhelpajn provizaĵojn, inkluzive de tendoj, litkovriloj kaj faldeblaj litoj al la provincoj Jiangxi, Hunan kaj Guizhou.

La Ĉina Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj publikigis raporton dirante, ke la epidemia situacio rilata al la pogranda bazaro Xinfadi en Pekino estas sub efika regado.

La raporto diris, ke ankaŭ infektoj rilataj al la bazaro Xinfadi, kiuj aperis en aliaj lokoj kiel la provincoj Hebei, Liaoning kaj Zhejiang, estis metitaj sub la regado. Ĝi rimarkigis, ke estis 29 amasiĝaj infektoj rilataj al la bazaro, inkluzive de 10 en publikaj lokoj kaj 13 inter familianoj, kaj ke la rimedoj por prevento kaj regado, kiujn Pekino alprenis kontraŭ la epidemio, jam montris efikon, kaj la riskoj de pliaj infektoj inter homoj, kiuj vizitis la bazaron, estas fundamente eliminitaj.

Melita Vujnovic, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS) al Rusio, diris, ke la nova kronviruso eble ekzistis en dormanta stato longe antaŭ sia ekapero. Vujnovic diris en lastatempa intervjuo kun novaĵ-agentejo RIA Novosti, ke la MOS establis grandan teamon, kiu kunlaboros kun ĉinaj sciencistoj por analizi la originon de la viruso. Ŝi diris, “Ĉi tiu viruso vivis en bestoj kaj en iu momento propagiĝis al homoj. Estas malfacile diri, kiam kaj kie tio okazis. Virusoj povas esti trovitaj en eluzita akvo. Sed oni povas diri nenion detale.”

Tom Jefferson, supera studdirektoro de la Centro pri Medicino Bazita sur Atestoj en Oksfordo kaj vizit-profesoro en la Universitato Newcastle, diris en la komenco de tiu ĉi monato, ke la nova kronviruso ekzistis tutmonde kaj eksplodis kiam ajn kaj kie ajn en favoraj kondiĉoj prefere ol komenciĝi en Ĉinio.

Hispanaj virusologoj malkovris spurojn de la nova kronviruso en specimeno de barcelona eluzita akvo kolektita en marto de 2019, naŭ monatojn antaŭ la eksplodo de la viruso en Ĉinio.

Laŭ la Itala Nacia Instituto pri Sano, specimenoj de kloaka akvo el Milano kaj Turino montris spurojn de la nova kronviruso la 18an de decembro, longe antaŭ la unuaj konfirmitaj kazoj de la lando.

La ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto raportis dimanĉe, ke malgraŭ sia gvida rolo en la usona batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, usona pintklasa fakulo pri infektaj malsanoj Anthony Fauci estis flankenmetita de la Blanka Domo.

La ĵurnalo citis en sia raporto rimarkojn de anonima altranga oficialulo de la Blanka Domo, ke Fauci jam ne informas usonan prezidenton Trump nek plu estas en la Ovala Oficejo. Li jam ne parolis kun Trump ekde la unua semajno de junio. De post kiam la kronvirusa epidemio eksplodis en Usono, la registaro de Trump kaj precipe la prezidento mem streĉis rilatojn kun la sciencisto pri kontraŭepidemia politiko de la lando.

Lastatempe, kun drasta kresko de kronvirusaj infektoj kaj mortoj en plej multaj usonaj ŝtatoj, Fauci, kies aperoj en televidaj programoj laŭdire estis malhelpitaj de la Blanka Domo, kritikis la respondon de Usono al la epidemio.

Miliardula filantropo Bill Gates vokis liveri antikronvirusajn drogojn kaj finan vakcinon al landoj kaj homoj, kiuj plej bezonas ilin, sed ne al la "plej altpreza proponanto", dirante, ke fidi al merkataj fortoj eble plilongigos la mortigan pandemion.

“Se ni nur lasas drogojn kaj vakcinojn iri al la plej altpreza proponanto, anstataŭ al la homoj kaj la lokoj, kiuj plej bezonas ilin, ni suferos pli longan, pli maljustan, pli mortigan pandemion," Gates, fondinto de la firmao Microsoft, diris. en videaĵo publikigita sabate dum virtuala konferenco pri la kronvirusa epidemio, organizita de la Internacia Aidosa Societo.

Kun kelkcent vakcinaj projektoj sub la esplorado kaj registaroj en Eŭropo kaj Usono investantaj miliardojn da dolaroj en esploroj, provoj kaj fabrikado, estas maltrankviloj, ke pli riĉaj nacioj eble elfaros promesplenajn medikamentojn kontraŭ la nova kronviruso, lasante evoluantajn landojn akiri nenion.

Dividu