Novaĵoj (Julio 14)

Mirinda Publikigita: 2020-07-14 14:24:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 14a de julio, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉefministro Li emfazis plifortigi liveron de politikoj kaj akceli reformon; 7 000 armeanoj estis senditaj al batalo kontraŭ inundoj en orienta Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde vokis plifortigi efikan liveron de politikoj dum akcelo de reformo kaj malfermo por teni ekonomiajn fundamentojn stabilaj.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum prezidado de simpozio, kiun ĉeestis ekonomikistoj kaj entreprenistoj por analizi ekonomian situacion.

Ekonomikistoj Ma Jun kaj Jiang Chao kaj reprezentantoj de la Ĉina Asocio de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj, fabrikanto de hejmaj aparatoj Haier-Grupo kaj kompanio de elektronika komerco Pinduoduo faris rimarkojn dum la kunveno. La ĉeestantoj de la kunveno diris, ke la ekonomio renkontis nekutimajn malfacilojn ĉi-jare, kaj politikoj pri redukto de impostoj kaj kotizoj kaj inkluziva financado enkondukitaj de la registaro ludis aktivan rolon por teni komercan funkciadon kaj dungadon stabilaj.

Laŭ la ĉina armeo, pli ol 7 000 armeaj soldatoj estis senditaj al la orienta parto de Ĉinio por inund-regadaj kaj krizhelpaj agadoj. Inter ili, pli ol 3 800 soldatoj estis senditaj al la urbo Jiujiang kaj la gubernio Poyang en la provinco Jiangxi, kie ili ricevis la taskon plifortigi digojn kaj evakui loĝantojn influitajn de inundoj.

En la urbo Tongling trafita de inundoj en la provinco Anhui, pli ol 1 000 soldatoj laboris tagnokte por fortigi digojn kaj helpi transloki loĝantojn al sekuraj lokoj.

La konstanta misio de Ĉinio al la UN diris, ke ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde esprimis solidarecon kun Ĉinio en ĝia batalo kontraŭ inundoj.

Guterres transdonis per ambasadoro Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, profundan solidarecon kaj simpatiojn al la influitaj familioj kaj al la popolo kaj registaro de Ĉinio pro la detruaj sekvoj de inundoj en Ĉinio, kiuj kaŭzis tragikajn perdojn de vivoj kaj materialan damaĝon.

La Ĉina Societo de Studoj pri Homaj Rajtoj marde publikigis artikolon, rivelante la severan realecon de la serioza dividiĝo inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj en Usono sub la kovro de ĝia ĝenerala prospero.

La artikolo, titolita "La Kreskanta Dividiĝo Inter la Riĉuloj kaj la Malriĉuloj Kaŭzas Ĉiam pli Severajn Demandojn pri Homaj Rajtoj en Usono ", diris, ke la kreskanta malakordo inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj en Usono plu reliefigis kaj severigis la ekzistantan socian kaj ekonomian malegalecon en la usona socio, reduktante homojn ĉe la fundo al pli malfacila situacio.

La artikolo diris, ke Usono havas grandan polariĝon de enspezo, kaj la grandeco de ĝia meza klaso daŭre kuntiriĝas, dum ĝia procento de malriĉeco restas alta. Laŭ raporto citita en la artikolo, la riĉaĵo de la 0,1-procentaj usonaj familioj kun la plej alta enspezo egalas tiun de la 90-procentaj usonaj familioj kun plej malalta enspezo.

La artikolo citis raporton de speciala raportanto de la UN, dirante, ke inter ĉiuj okcidentaj landoj Usono havas la plej grandan distancon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, kun dekoj da milionoj da usonaj civitanoj restantaj en malriĉeco, kaj ke la usona revo rapide transformiĝas en la "usonan iluzion".

La artikolo rimarkigis, ke preskaŭ duono de usonaj familioj ne povas konservi taŭgan nivelon de vivo; grupoj kun malalta enspezo alfrontas la minacon de malsato kaj ne povas ĝui egalajn ŝancojn de edukado; la senhejmuloj vivas en malbonaj kondiĉoj kaj malriĉaj infanoj kaj senedzaj patrinoj vivas malfacilan vivon en Usono.

Ĉinio firme oponas la deklaron de la usona Ŝtata Departemento pri la Suda Ĉina Maro, dirante, ke ĝi malatentas la klopodojn de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por paco kaj stabileco en la regiono.

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Usono reasertis, ke la pozicio de Ĉinio pri la afero de la Suda Ĉina Maro estas konsekvenca kaj klara, kaj ke Ĉinio firme protektas siajn teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn kaj sin dediĉas por solvi disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo kun rekte koncernataj landoj, trakti malkonsentojn per reguloj kaj mekanismoj, kaj atingi kungajnajn rezultojn per reciprokprofita kunlaboro.

La proparolanto rimarkigis, ke Usono ne estas lando rekte implikita en la disputoj. Tamen ĝi daŭre intervenis en la aferon. Sub la preteksto de konservado de stabileco, ĝi etendas siajn muskolojn, ekscitas streĉon kaj provokas konfrontiĝon en la regiono.

Ĉinio urĝis la usonan flankon serioze plenumi sian promeson esti neŭtrala pri la demando koncerna al teritoria suvereneco, respekti la klopodojn de regionaj landoj por paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro kaj ĉesigi siajn intencojn rompi regionajn pacon kaj stabilecon.

Laŭ lokaj aŭtoritatoj, Pekino lunde malaltigis la nivelon de kronvirusa risko en pliaj regionoj, kiam la ĉina ĉefurbo nuligis altriskajn regionojn de la malsano.

Liu Xiaofeng, vicdirektoro de la Pekina Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, diris lunde en gazetara konferenco, ke la urbeto Huaxiang, la ununura altriska regiono en la urbo, estis reĝustigita al mez-riska regiono, post kiam malpli ol 10 lokaj konfirmitaj kazoj estis raportitaj en 14 sinsekvaj tagoj. Liu diris, ke post la reĝustigo, Pekino nun havas entute sep mez-riskajn regionojn.

Pekino raportis neniun novan konfirmitan kronvirusan kazon de enlanda propagiĝo dimanĉe, markante la fakton, ke la urbo ne havis novan kazon en sep sinsekvaj tagoj.

De la 11a de junio ĝis la 12a de julio, la urbo raportis 335 konfirmitajn kazojn de enlanda propagiĝo, el kiuj 226 restis en hospitaloj kaj 109 estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, konfirmis lunde en regula gazetara konferencco, ke du fakuloj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) atingis Ĉinion por esploroj pri la fonto de la nova kronviruso.

Hua diris, ke la du fakuloj kunlaboros kun ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj kaj diskutos pri rilataj demandoj, tamen ŝi ne liveris detalojn pri la itinero de fakuloj en Ĉinio.

Hua diris, ke la fakuloj eble faros similan vojaĝon ankaŭ al aliaj landoj kaj regionoj. Ŝi diris al raportistoj, ke ankaŭ la MOS opinias, ke spuri al fonton de la viruso estas kontinua kaj disvolviĝanta procezo, kiu eble tuŝas multajn landojn kaj regionojn. La MOS faros similajn kontrolojn en aliaj landoj kaj regionoj laŭ bezono.

Dividu