Novaĵoj (Julio 15)

Mirinda Publikigita: 2020-07-15 14:54:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 15a de julio, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi promesis kunlabori kun Tajlando por regionaj solidareco kaj paco; Ĉinio forte kondamnas usonan leĝprojekotn pri la HSAR. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Tajlando por cementi solidarecon kaj kunlaboron inter regionaj landoj kaj konservi la bonan tendencon de disvolviĝo kaj prospero en la regiono.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio kun taja ĉefministro Prayut Chan-o-cha. Xi diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Tajlando subtenis unu la alian kaj kunigis manojn por venki malfacilojn, ilustrante sian famili-similan profundan amikecon per konkretaj agoj. Xi diris, ke Ĉinio persistos en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj laboros kun la internacia komunumo, inkluzive de Tajlando, por subteni la Mondan Organizon pri Sano pli bone ludi sian rolon, antaŭenigi tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron, plifortigi kunlaboron en esplorado kaj ekspluatado de koncernaj drogoj kaj vakcinoj, kaj kune kontribui al la tutmonda afero de publika sano. Xi sugestis, ke la du flankoj pli bone akordigu la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la disvolvajn strategiojn de Tajlando kiel Tajlandon 4,0 kaj la Orientan Ekonomian Koridoron, antaŭenigu kunlaboron en novigemaj kampoj kiel elektronika komerco kaj antaŭenpuŝu sian ampleksan strategian kunlaboran partnerecon por nova disvolviĝo.

Prayut diris, ke Tajlando kaj Ĉinio ĉiam firme subtenas unu la alian en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, kio plene reflektis la famili-similan profundan amikecon inter la du landoj. Li aldonis, ke Tajlando aprezas la fortan gvidadon kaj la popol-unuan principon, kiujn la ĉina registaro montris dum la batalo kontraŭ la epidemio, aplaŭdas la promeson de Ĉinio, ke ĝi faros siajn kronvirusajn vakcinojn tutmonda publika bono, kiam ili estos disponeblaj, kaj esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri esplorado kaj ekspluatado de antiepidemiaj drogoj kaj vakcinoj.

La saman tagon prezidanto Xi telefone konversaciis ankaŭ kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong. Xi gratulis lin pro la venko de la Popola Agada Partio gvidata de li en la lastatempa ĝenerala elektado de Singapuro. Xi diris, ke li ĝojas vidi la pozitivajn rezultojn, kiujn Singapuro akiris en sia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj kredas, ke la singapura popolo, sub la gvidado de Lee, triumfos super la malsano kaj restarigos ekonomian kaj socian viglecon. Li diris, ke en la batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio, persistante en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, dividis sian sperton senrezerve kun aliaj landoj, kaj liveris provizaĵojn kaj teknikan subtenon al la internacia komunumo laŭeble. Ĉinio volas kunlabori kun Singapuro por cementi tutmondan solidarecon en la batalo kontraŭ la pandemio, subteni la Mondan Organizon pri Sano pli bone ludi sian rolon, kaj kune konstrui tutmondan komunumon de sano por ĉiuj.

Lee diris, ke la kronvirusa pandemio havas profundan influon sur la mondon, kaj ke Ĉinio sukcese bridis la malsanon sub la forta gvidado de Xi. Singapuro kaj Ĉinio subtenas kaj helpas unu la alian en la batalo kontraŭ la viruso, kio ludis pozitivan rolon en la batalo de Singapuro kontraŭ la epidemio. Lee aldonis, ke Singapuro atendas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj kiel esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj kaj drogoj, kaj labori kun Ĉinio por plua bona utiligo de la "rapida vojo" kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de la Nova Internacia Ter-mara Komerca Koridoro por stabile rekomenci laboron kaj produktadon kaj renormaligi ekonomian disvolvadon.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro publikigita merkrede, ke Ĉinio forte oponas kaj kondamnas la subskribon de la tiel nomata "Honkonga Aŭtonoma Akto" fare de usona prezidento Donald Trump.

La ministerio diris, ke ĉi tiu usona movo grave intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioze malobservis internacian leĝon kaj ankaŭ la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. La ministerio rimarkigis, ke la Leĝo de Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) plene konformas al la Konstitucio de Ĉinio kaj la Baza Leĝo de la HSAR, kaj emfazis, ke ellabori kaj efektivigi la leĝon estas grava rimedo por certigi la stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero "Unu Lando, Du Sistemoj".

La ministerio diris ankaŭ, ke la intenco de Usono malhelpi la ĉinan leĝon pri nacia sekureco por la HSAR estos senefika kaj Ĉinio prenos necesajn respondojn por protekti siajn leĝajn interesojn kaj enkonduki sankciojn kontraŭ koncernaj usonaj individuoj kaj entoj.

La Komisiono pri Elektaj Aferoj (KEA) de Honkongo marde emfazis, ke la mekanismo de "primara elekto" ne ekzistas sub la leĝo de Honkongo, kaj ke la "tiel nomataj primaraj elektoj" ne estas parto de la voĉdonaj proceduroj de la elekto de la Leĝdona Konsilio aŭ aliaj publikaj elektoj.

La Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) planis okazigi ĝeneralan elekton por la sepa mandato de la Leĝdona Konsilio en septembro. Tamen la opozicia tendaro en Honkongo lastatempe organizis la tiel nomatajn "primarajn elektojn".

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris marde, ke la tiel nomata Komerca Konsilo pri Provizaj Ĉenoj de Xinjiang, publikigita de pluraj departementoj de Usono, estas "severa distordo de faktoj".

La proparolanto diris, ke la naturo de la demandoj pri Xinjiang estas ne la tiel nomata "homrajta problemo" kiel kalumniita de Usono, sed demando pri batalo kontraŭ terorismo kaj secesio.

Laŭ la proparolanto, la usona Ŝtata Departemento kune kun pluraj aliaj departementoj fabrikis la tiel nomatan konsilon por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subpremi ĉinajn kompaniojn sub la flago de "homaj rajtoj" per konsultiĝo kaj konsilo. Ĉinio firme oponas tion.

La proparolanto diris, ke la mondaj pandemiaj kaj ekonomiaj situacioj estas gravaj, kaj la malĝusta praktiko de la usona registaro obstrukcas normalan kunlaboron inter kompanioj de la du landoj, rompas la stabilecon de tutmondaj provizaj ĉenoj, influas la tutmondan ekonomian renormaliĝon kaj difektas komunajn interesojn de ĉiuj partioj.

La ĉina teknologia kompanio Huawei diris marde, ke la movo de la brita registaro pri malpermeso al la partopreno de la kompanio en konstruado de la kvina-generacia komunika reto de la lando estas "seniluziiga decido", kiu "eble movos Brition en la diĝitan malrapidan koridoron, pliigos elspezojn kaj profundigos la diĝitan dividiĝon."

Ed Brewster, proparolanto de la kompanio Huawei en Britio, diris en deklaro, ke ĉi tiu seniluziiga decido estas malbona novaĵo por iu ajn en Britio kun poŝtelefono. Brewster diris, "Anstataŭ altigon, la registaro faras malaltigon kaj ni urĝas ilin rekonsideri la decidon. Ni restas certaj, ke la novaj usonaj restriktoj ne influos la resaltecon aŭ sekurecon de la produktoj, kiujn ni liveras al Britio.”

La brita registaro anoncis marde, ke aĉeto de novaj ekipaĵoj de Huawei por la kvina-generacia reto estos malpermesita post la 31a de decembro, 2020, kaj ĉiuj ekipaĵoj de Huawei estos forigitaj el la kvina-generacia reto antaŭ la fino de 2027.

Dividu