Novaĵoj (Julio 16)

Mirinda Publikigita: 2020-07-16 14:34:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 16a de julio, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Publikiĝis la artikolo de prezidanto Xi pri gvidado de la KPĈ; la ĉina ekonomio kreskis je 3,2% en la dua trimestro de la kuranta jaro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Artikolo de prezidanto Xi Jinping, titolita "la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la difina trajto de socialismo kun ĉinaj trajtoj", estis publikigita ĵaŭde.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis publikigita en la 14a numero de la gazeto Qiushi.

La artikolo diras, ke la plej granda forto de socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estas la gvidado de la KPĈ, kaj la partio estas la plej alta forto por politika gvidado. La partio plenumas ĝeneralan gvidadon super ĉiuj kampoj de klopodoj en ĉiuj partoj de la lando. La artikolo emfazas, ke la KPĈ estas la gvida kerno por la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Subteni la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝia centralizita kaj unuigita gvidado estas la plej alta principo de la partia gvidado, kio neniel ambiguas aŭ ŝanceliĝas iam ajn aŭ sub iu ajn cirkonstanco. Ĝi diras ankaŭ, "Ni devas subteni la gvidadon de la partio en antaŭenigo de institucia konstruado en ĉiuj kampoj, akceli disvolviĝon de ĉiuj entreprenoj, plifortigi kaj plibonigi nian laboron en ĉiuj kampoj. La partio estas ŝlosilo por venki venontajn diversajn riskojn kaj defiojn.”

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio merkrede, Ĉinio akcelos amasan entreprenadon kaj novigadon, kaj fokusiĝos al sekurigo de laboroj kaj merkataj entoj dum nutrado de novaj movfortoj por kreskado.

La kunveno prezidata de ĉefministro Li Keqiang emfazis subteni ŝlosilajn grupojn, inkluzive de universitataj diplomitoj kaj migraj laboristoj, trovi laborojn kaj komenci siajn proprajn negocojn.

Por plue ellasi merkatan viglecon kaj socian kreemon, la lando asignos specialajn fondusojn de la centra buĝeto por helpi la konstruadon de demonstraj centroj de novigado kaj entreprenado, kaj subteni ĉi tiujn centrojn starigi platformojn, kiuj faciligas integran transregionan disvolviĝon de kompanioj en diversaj grandecoj.

Financaj institucioj estos instigitaj liveri asekurajn servojn al financa luado de ekipaĵoj kaj entreprenadaj aktivadoj. La kunveno urĝis klopodojn por akceli bazan esploradon en matematiko, fiziko, kemio kaj biologio, kaj instigis al junuloj lerni kaj esplori bazajn teoriojn.

La kunveno diris, ke lokaj aŭtoritatoj devas akceli la emision kaj utiligon de specialaj obligacioj por akceli konstruadon de nova infrastrukturo, freŝaj urbanizaj iniciatoj, gravaj projektoj kaj publikaj prisanaj instalaĵoj, kaj ke la fondusoj povas esti uzataj por subteni krizhelpan laboron kontraŭ katastrofoj, se tio estas bezonata.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris ĵaŭde, ke en la dua trimestro de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio grandiĝis je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la donitaĵoj, en la unua duono de ĉi tiu jaro, la malneta enlanda produkto de la lando sumiĝis je 45,66 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 6,53 duilionoj da usonaj dolaroj) meze de la influo de la kronvirusa epidemio, malkreskante je 1,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Detalaj donitaĵoj montris, ke la produkto de la primara industrio pliiĝis je 0.9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum la serva sektoro kaj la sekundara industrio malkreskis je 1,6% kaj 1,9% respektive.

“Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas la movon de la usona flanko subskribi la tiel nomatan ‘Honkongan Aŭtonoman Akton’ en leĝon,” diris deklaro publikigita merkrede en la retejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La deklaro diris, ke spite al la forta protesto de Ĉinio, Usono lastatempe subskribis en leĝon la tiel nomatan "Honkongan Aŭtonoman Akton" adoptitan de la Kongreso.

La deklaro diris, ke la akto malice kalumnias la leĝon pri nacia sekureco por Honkongo, kaj minacas enkonduki sankciojn kontraŭ Ĉinio. Tio grave malobservas internacian leĝon kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj estas grava interveno en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio. La ĉina registaro firme oponas kaj forte kondamnas ĉi tiun movon de Usono.

La ellaboro kaj plenumado de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de la Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) tute konformas al la koncernaj kondiĉoj de la ĉina konstitucio kaj la Baza Leĝo de la HSAR.

Ĝi liveras instituciajn kaj leĝajn protektojn por bona kaj daŭra efektivigo de "unu lando, du sistemoj", kaj servas por konservi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la lando kaj la longtempajn stabilecon kaj prosperon de Honkongo. Ĝi estas unuanime subtenata kaj aprobita de la ĉina popolo inkluzive de honkonganoj.

La deklaro emfazis, ke Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio. Neniu fremda lando rajtas interveni. Ĉinio firme decidiĝis protekti sian suverenecon kaj sekurecon, konservi prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj oponi eksteran intervenon en honkongajn aferojn. La intenco de Usono malhelpi la efektivigon de la leĝo pri nacia sekureco en Honkongo neniam sukcesos.

Aŭtoritatoj de la ĉina orienta provinco Anhui diris merkrede, ke pluvego tuŝis pli ol 2,79 milionojn da homoj en la provinco, kaj la akvo de Jangzio en la provinco restas super avertaj niveloj.

Oficejo de la provinca komisiono pri redukto de katastrofo kaj krizhelpo diris, ke la pluvegoj, komencitaj en la 2a de julio, tuŝis 10 urbojn kaj 54 guberni-nivelajn administraciajn regionojn en la provinco, kaŭzante la evakuon de 543 000 homoj kaj rektan ekonomian perdon de 10,69 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 1,53 miliardoj da usonaj dolaroj) ĝis la 11a horo merkrede antaŭtagmeze. La pluvo tuŝis ankaŭ 265 300 hektarojn da agrikulturaj plantoj.

La oficejo diris, ke la provinco levis sian krizokazan respondon por mildigo de katastrofo de nivelo III ĝis nivelo II ekde la 10a horo marde posttagmeze, ĉar la akvo de la ĉefa fluo de Jangzio en la provinco superis avertajn nivelojn.

Internaciaj studentoj povas resti en usonaj universitatoj, sen timo esti elpelitaj. La registaro de Trump minacis malpermesi studentojn, kies universitataj kursoj estas instruataj nur interrete dum la pandemio. Superaj lernejoj devis decidi ĉu remalfermi klasĉambrojn en la kulmino de pandemio. Anstataŭe, ili procesis kontraŭ la registaro.

Dividu