Novaĵoj (Julio 17)

Mirinda Publikigita: 2020-07-17 13:56:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 17a de julio, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi esprimas fidon al la ĉina ekonomio kaj promesas pli larĝan malfermon; Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj kunvenis per videoligo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede en responda letero al tutmondaj ĉefaj afergvidaj oficistoj, ke la fundamentoj de la longtempa bona ekonomia kresko de Ĉinio ne ŝanĝiĝis kaj ne ŝanĝiĝos.

En sia responda letero al reprezentantoj de membroj de la Tutmonda Konsilio de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj, Xi diris, ke li aprezas ilian firman fidon pri la paca kaj malferma disvolviĝo de Ĉinio, ilian promeson resti enradikiĝintaj en Ĉinio kaj iliajn konstruemajn sugestojn pri la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca disvolviĝo, faros ekonomian tutmondiĝon pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj profita al ĉiuj, kaj antaŭenigos la konstruadon de malferma monda ekonomio. Li esprimis sian esperon, ke tiuj ĉefaj afergvidaj oficistoj sekvos la principon de kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo, plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaboron kun ĉinaj kompanioj kaj kontribuos al la monda ekonomia renormaliĝo.

La letero de Xi estis respondo al lastatempa komuna letero de 18 ĉefaj afergvidaj oficistoj de la Tutmonda Konsilio de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj. La konsilio konsistas el 39 multnaciaj kompanioj, kiuj estas tutmondaj gvidantoj en siaj respektivaj industrioj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde prezidis la unuan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj per videoligo.

Kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Mukhtar Tleuberdi, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj Chingiz Aidarbekov, taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirojiddin Muhriddin, turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov, kaj uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulaziz Kamilov ĉeestis la kunvenon.

Wang diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al disvolvado de strategiaj partnerecoj kun centr-aziaj landoj. Kunlaboro inter Ĉinio kaj la Centra Azio baziĝas sur la komunaj bezonoj de ambaŭ flankoj. Tio ne celas iun ajn trian partion, nek influas duflankan kaj multflankan kunlaboron en la regiono.

La kvin ministroj diris, ke la centr-aziaj landoj kaj Ĉinio estas amikaj najbaroj kun alta politika reciproka fido kaj grandiĝanta reciprokprofita kunlaboro kaj ke la decida kaj efika respondo de Ĉinio al la kronvirusa epidemio atingis rimarkindajn rezultojn, starigante ekzemplon por la internacia komunumo. Ili aldonis, ke ĉiuj partioj subtenas la Mondan Organizon pri Sano ludi gravan rolon kaj firme oponas politikigon de la pandemio. Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj konsentis komenci mekanismon de kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj por regule kunveni por kune trakti defiojn kaj serĉi disvolviĝon kaj prosperon.

Ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede kunprezidis la 20an Ĉina-Francan Strategian Dialogon kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento.

Wang diris, ke dum prevento kaj regado de la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Francio devas pli fokusiĝi al la "post-epidemia epoko", plifortigi strategian komunikadon kaj kunlaboron kaj puŝi la ĉina-francajn rilatojn por nova komenco. Li diris, ke fronte al internacia situacio plena de necertecoj, Ĉinio kaj Francio devas esti la ĉefaj stabiligaj faktoroj en ĉi tiu ŝanĝiĝanta situacio malofte videbla en cent jaroj.

Wang diris, ke Ĉinio volas fari zorgajn aranĝojn por altnivelaj vizitoj kun Francio, plu akceli praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, bone utiligi rapidajn kanalojn por personaraj interŝanĝoj kaj konservi stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Bonne diris, ke la franca flanko volas liveri malferman kaj nediskriminacian medion al ĉinaj entreprenoj, kaj ke la EU esperas starigi rilatojn de kungajna kunlaboro kun Ĉinio, kaj Francio volas ludi konstrueman rolon tiurilate.

Dum la dialogo, la du flankoj atingis konsenton pri rekomenco de regulaj flugoj inter Ĉinio kaj Francio kiel eble plej rapide. La du flankoj konsentis ankoraŭ rapidigi la intertraktadon pri la ĉina-eŭropunia investa interkonsento, frue subskribi la interkonsenton pri ĉina-eŭropuniaj geografiaj indikoj, efike plifortigi duflankan kunlaboron en klimatŝanĝiĝo, biodiverseco kaj aliaj kampoj kaj praktiki multflankismon per konkretaj agoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke Usono estas la "plej granda atencanto de homaj rajtoj" en la mondo kaj ĝiaj akuzoj pri demandoj de homaj rajtoj en Xinjiang estas "la plej grandaj mensogoj de la jarcento."

La komentoj estis faritaj por refuti rimarkojn de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu merkrede diris, ke Usono efektivigos vizajn limigojn al iuj dungitoj de ĉinaj teknologiaj firmaoj, kiuj liveris materialan subtenon al reĝimoj partoprenantaj en malobservo kaj misuzo de homaj rajtoj tutmonde. Li nomis Ĉinion "la makulo de la jarcento" en la kampo de homaj rajtoj.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke fakte Usono estas la plej granda atencanto de homaj rajtoj en la mondo, kvankam ĝi ofte aludas la demandon de homaj rajtoj, kaj ĝiaj akuzoj pri demandoj de homaj rajtoj en Xinjiang estas la plej grandaj mensogoj de la jarcento.

La proparolanto diris, ke post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ pli ol 70 jaroj, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo akiris rimarkindajn atingojn per serĉado de evoluiga vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj.

Hua diris, ke dum la pasintaj kvar jardekoj kaj eĉ pli longa tempo, Ĉinio realigis 25-oblan kreskon de la pokapa enspezo, liberigis 850 milionojn da homoj el malriĉeco kaj dediĉis pli ol 70% da kontribuo al la tutmonda klopodo por mildigo de malriĉeco.

Hua diris, ke samtempe, Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomio en la mondo sen efektivigo de militoj, koloniismo aŭ sklavismo. Ĝi estas la unika inter ĉiuj grandaj landoj, kiu tiel sin evoluigis. Dum pli ol dek sinsekvaj jaroj, Ĉinio faris pli ol 30% da kontribuo al la ekonomia kresko de la mondo.

Longtempa enketo trovis, ke la kontenteco de ĉinaj civitanoj pri la registaro plialtiĝis preskaŭ ĉiuflanke ekde 2003. La enketo estis titolita "Kompreni Resaltemon de la Komunista Partio de Ĉinio: Esplori Ĉinan Publikan Opinion tra Tempo" kaj publikigita julie de la Ash-Centro pri Demokratia Regado kaj Novigado en la Lernejo Kennedy de Harvardo.

Ĝi montris, ke de la efiko de ampleksaj naciaj politikoj ĝis la konduto de lokaj urbetaj oficialuloj, ĉinaj civitanoj taksas la registaron pli kapabla kaj efika ol antaŭe. Pli multaj marĝenaj grupoj en pli malriĉaj, landinternaj regionoj efektive pli emas raporti plialtigon de kontenteco. La enketo diris, ke en 2003, la centra registaro ricevis altan kontentecon, kun 86,1 procentoj esprimantaj aprobon, kaj ke la kontenteco plialtiĝis en 2016, atingante 93,1 procentojn.

Dividu