Novaĵoj (Julio 18)

Qiujieming Publikigita: 2020-07-17 13:56:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ambasadoro al Britio diris, ke rifuzi Huawei estas rifuzi oportunojn kaj kreskon; Ekonomiaj ministroj de G20 okazigos ciferecan kunvenon pri renormaliĝo el pandemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

"Elekti Huawei estas elekti oportunojn kaj kreskon, dum rifuzi Huawei estas rifuzi oportunojn kaj kreskon," altranga ĉina diplomato diris en Londono, aludante la sintenon de la brita registaro pri la ĉina teknologia kompanio.

Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro al Britio, faris la rimarkojn lastatempe en interreta intervjuo kun la ĵurnalo The Times. Liu diris, ke rifuzi Huawei estas rifuzi la estontecon, ĉar la kvina-generacia komunika teknologio reprezentas la estontecon. Li diris, "Huawei estas la gvidanto en la kvina-generacia komunika teknologio kaj ankaŭ Ĉinio estas gvidanto de tiu ĉi teknologio, do ĝi reprezentas la estontecon ne nur de la industrio, sed ankaŭ de nia ĉiutaga vivo.”

La ĉina ambasadoro rimarkigis, ke la ĉina firmao iam estis la brila ekzemplo por ĉina-brita kungajna kunlaboro. Komentante la lastatempan politikan ŝanĝon de Londono pri Huawei, kiu estis en la lando jam 20 jarojn, Liu diris, "Mi opinias, ke Britio preterlasis la oportunon esti gvida lando en ĉi tiu kampo."

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris, “La ŝlosilo por pli stabilaj kaj pli fortaj ĉina-usonaj rilatoj estas identigi pliiĝantajn komunajn interesojn, konvene trakti malkonsentojn inter la du landoj, kaj ne permesi al suspekto, timo aŭ eĉ malamo rabokapti nian eksterlandan politikon.”

Cui faris la rimarkojn en ekskluziva intervjuo kun Fareed Zakaria, programestro de la usona mediato CNN, kiu estis elsendita dimanĉe. Cui diris, “Por ni, prezidento Trump estas prezidento de Usono, elektita de la usona popolo. Do ni volas labori kun li kaj lia registaro por konstrui pli stabilajn kaj pli fortajn rilatojn inter niaj du grandaj landoj.”

"Kompreneble, ĉiuj usonaj gvidantoj kaj iu ajn usona registaro reprezentus usonajn interesojn. La samo estas ankaŭ por ĉinaj gvidantoj kaj la ĉina registaro," Cui diris responde al demandoj pri ĉina-usonaj rilatoj. "Sed la ŝlosilo estas identigi niajn pliiĝantajn komunajn interesojn, kaj kampojn, en kiuj niaj du landoj vere povas kunlabori por la komunaj interesoj de la du popoloj kaj por la pli vastaj komunaj interesoj de la internacia komunumo."

Li aldonis, “Samtempe ni devas bone labori por konstrueme trakti ajnajn eblajn malkonsentojn inter ni. Tio delonge estis nia maniero. Mi opinias, kiel grandaj potencoj, grandaj landoj kun gravaj respondecoj ne nur por ni mem sed ankaŭ por la mondo, ni vere devas bazi niajn politikojn sur bona percepto de la komunaj interesoj, kaj sur kreskantaj tutmondaj defioj kaj atendoj de la internacia komunumo, kaj ne permesi al suspekto, timo aŭ eĉ malamo rabokapti nian eksterlandan politikon."

Ekonomiaj ministroj de la Grupo 20 (G20) okazigos ministran kunvenon en la 22a kaj 23a de julio por daŭrigi diskutojn pri ciferecaj teknologioj, kiuj povas preparigi la mondon por renormaliĝo el la kronvirusa epidemio.

La saud-arabia novaĵ-agentejo raportis dimanĉe, ke la kunveno estos okazigita de Saud-Arabio kiel prezidanto de la Grupo 20 kaj fokusiĝos al certigo de pli forta resalteco kontraŭ venontaj krizoj.

La ministroj diskutos pri artefarita intelekto kun popolo kiel la centro kaj inteligentaj urboj, datumfluoj, sekureco en la cifereca ekonomio, mezuro de la cifereca ekonomio kaj tutmonda konektebleco.

Pluraj usonaj ekonomikistoj estis kuraĝigitaj de la resalto de la ĉina ekonomio, ĉar lastatempaj donitaĵoj montris, ke la azia lando estas la unua granda ekonomio elirinta el la recesio kaŭzita de la kronvirusa epidmeio.

"Ĉi tio estas tre kuraĝiga novaĵo. La regado de la epidemio ebligis la renormaliĝon en la dua trimestro," Jeffrey Sachs, fama profesoro pri ekonomiko en Kolumbia Universitato, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua per retpoŝto. "En nia mondo hodiaŭ, bona publiksano estas la ŝlosilo por bonaj ekonomiaj rezultoj."

Laŭ nove publikigitaj donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo, en la dua trimestro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, post la falo de 6,8% en la unua trimestro.

Nicholas Lardy, altranga esploristo en la pensfabriko Peterson-Instituto pri Internacia Ekonomio en Vaŝingtono, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua en lastatempa telefona intervjuo, ke la industria sektoro de Ĉinio renormaliĝis "plej rapide", kaj ankaŭ la serva sektoro grandiĝis, kun tre bona agado de la lando en la komerca kampo. La veterana esploristo pri Ĉinio rimarkigis, ke la podetalaj vendoj, kiuj nur iomete falis en junio kompare kun la sama monato de la pasinta jaro, montris tre bonan rezulton kompare kun aliaj ekonomioj kaj evidente pliboniĝis.

Andy Rothman, investa strategiisto en la investa kompanio Matthews Azio en San-Francisko, skribis en lastatempa analizo, ke la V-forma ekonomia renormaliĝo de Ĉinio daŭris en la kvara sinsekva monato en junio sub la gvidado de forta enlanda postulado. Rothman diris, ke la renormaliĝo de vendoj de aŭtomobiloj kaj loĝdomoj en Ĉinio en la lasta monato reflektas, ke mezklasaj kaj riĉaj konsumantoj havas sufiĉan monon kaj sufiĉan fidon al la estonteco por elspezi monon.

Uzbeka politik-sciencisto diris sabate, ke la unua kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Centr-Azio (Ĉinio + 5 centr-aziaj landoj) okazigita per videoligo ĵaŭde havas grandan historian gravecon meze de la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Anri Sharapov, estro de la Departemento pri Ekonomio kaj Politikoj de Ĉinio en la Taŝkenta Ŝtata Instituto de Orientaj Studoj diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke kiam la monda ekonomio kaj politikoj alfrontas gravajn provojn, la unua virtuala kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la 5 centr-aziaj landoj reflektas la stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj tiuj centr-aziaj landoj. Li diris, ke ĉi tiuj landoj estas amikaj najbaroj kun alta grado de reciproka politika konfido kaj vastigas reciprokprofitan kunlaboron. Li aldonis, ke kun la centr-aziaj landoj en procezo de ekonomia modernigo, la investoj de Ĉinio ludas gravan rolon en la regiono, kaj ke fortigi konstrueman kunlaboron en la turbulema periodo de la monda ekonomio estas postulo de la epoko.

Sharapov emfazis la gravecon de la bloko al kunlaboro por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, plifortigi komercajn rilatojn kaj certigi nutraĵan sekurecon, alvokante akcelon de disvolviĝo de cifereca ekonomio kaj diversigaj transportaj sistemoj. Li diris, ke la kunveno de la ministroj pri eksterlandaj aferoj antaŭenpuŝos novan disvolviĝon de la rilatoj inter la landoj kaj kreos favorajn kondiĉojn por ilia kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojoj.

Dividu