Novaĵoj (Julio 21)

Henggang Publikigita: 2020-07-21 15:27:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi diris, ke la palestina demando ĉiam estas kerna demando en Mez-Oriento; Ĉinio firme oponas usonajn unuflankajn sankciojn kontraŭ aliaj landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke la demando pri Palestino ĉiam estas la kerna demando en Mez-Oriento, kaj Ĉinio subtenas la "duŝtatan solvon" kiel la ĝustan direkton.

Dum sia telefona konversacio kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, Xi, en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio, esprimis sinceran kondolencon kaj firman subtenon al la palestinaj registaro kaj popolo en ilia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Palestino estas bonaj fratoj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kaj la du flankoj ĉiam firme fidis kaj subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke la ĉina flanko plu dividos sian sperton kun Palestino sen rezervo, kaj liveros materialan kaj teknikan subtenon laŭ sia eblo, kaj ke lia lando, laŭ la bezonoj de Palestino, plu efektivigos la projektojn, kiuj helpas antaŭenigon de la palestina ekonomio kaj plibonigon de la popola vivteno, por porti pli da bonaj avantaĝoj al la palestina popolo.

Abbas diris, ke la palestina flanko alte taksas la gravajn atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj sincere dankas Ĉinion pro liverado de ĝustatempa kaj valora subteno kaj helpo al Palestino en la batalo kontraŭ la epidemio. Li ankaŭ aprezis la klopodojn de Ĉinio por subteno al justeco pri la palestina demando, kaj protekto de la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de la palestina popolo, dirante, ke faktoj pruvis refoje, ke Ĉinio estas la plej fidinda amiko de la palestina popolo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi alvokis pli grandan klopodon por sekvi kaj antaŭenigi la ideon konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj plialtigi la internacian influon de Ĉinio sub la gvidado de la Penso de Xi Jinping pri Diplomatio.

Wang faris la rimarkojn lunde en la inaŭgura ceremonio de la esplorcentro pri studo de la Penso de Xi Jinping pri Diplomatio. Wang priskribis la Penson de Xi Jinping pri Diplomatio kiel la fundamentan gvidlinion por la diplomatia laboro de Ĉinio kaj epokfaran mejloŝtonon en la diplomatia teorio de nova Ĉinio.

Ĉinio plene efektivigos la Penson de Xi Jinping pri Diplomatio, sin dediĉos plu al la vojo de paca disvolviĝo kaj daŭrigos internaciajn kunlaboron kaj komunikadon por helpi al la mondo pli bone kompreni la penson.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio firme oponas unuflankajn sankciojn, kiujn trudis Usono al aliaj landoj laŭ siaj enlandaj leĝoj.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn post kiam supera reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrell esprimis siajn zorgojn pri la kreskanta uzo de sankcioj, aŭ la minaco de sankcioj de Usono kontraŭ eŭropaj kompanioj kaj interesoj. Borrell diris en deklaro, "Ni vidis ĉi tiun disvolvan tendencon en la kazoj de Irano, Kubo, Internacia Kriminala Kortumo kaj lastatempe la projektoj Nord Stream 2 kaj TurkStream, kaj la EU opinias, ke la eksterteritoria apliko de sankcioj malobservas internacian leĝon.”

Forlaso de la Monda Organizo pri Sano, antaŭenpuŝo de rekomenco de mezaj kaj elementaj lernejoj, ne-redukto de popola amasiĝo, defio al specialistoj pri publika sano…… ek de ĉi julio, serio da rimedoj de usona registaro plifortigas konfuzan situacion de la enlanda batalo kontraŭ COVID-19 kaj influis la tutmondan preventon de la viruso.

La 20-an de julio laŭ la loka tempo, usona ĵurnalo "Washington Post" publikigis artikolon titolitan "Krizo, kiu ŝokis la mondon: Reago de Usono kontraŭ la novkoronavirua malsano". La artikolo diris, ke en la pasintaj monatoj, multaj landoj bone regis la epidemion, sed en Usono male, kaj disvastiĝo de la viruso estas ekster la regado. Diversaj ŝtatoj de Usono ne estas solidaraj antaŭ la epidemio, kaj la lando estas plenplena de politika malamo kaj divido. Manko de ekzamenoj elmontritaj en Usono en ĉi marto fariĝis pli serioza post kvar monatoj. Homoj devas atendi unu semajnon por rezultoj de ekzamenoj, kio multe malfortigis la valoron kaj efikon de ekzamenoj por la novkronvirusa malsano. La artikolo malkaŝe diris, ke la usona registaro montris mirindan malsukceson en kontraŭbatalo de la epidemio.

The Wall Street Post komentis, ke sub la gvidado de Trump-registaro, multaj usonanoj kredas, ke sciencistoj kaj ĉefaj amaskomunikiloj troigis la severecon de la epidemio kaj eĉ fabrikis famojn. Rezisto al sciencaj spertuloj fariĝis konspira teorio kaj parto de la politika tagordo.

Lastatempe, Usono anoncis sankciojn kontraŭ kvar oficialuloj kaj la Departemento pri Publika Sekureco de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Iliaj aktivoj en Usono estas frostigitaj kaj usonanoj estas malpermesitaj transakcii kun ili aŭ entoj posedataj de ili. La ĉina novaĵ-agentejo intervjuis kun ili pri la afero antaŭ nelonge.

La kvar oficialuloj diris en la intervjuo, ke la aferoj de Xinjiang estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj ĉiuj eksteraj fortoj, inkluzive de usonaj politikistoj, ne rajtas enmiksiĝi en la aferojn de Xinjiang. Efektivigo de la tiel nomataj sankcioj fare de Usono estas hegemonia konduto, serioze tretas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Ili esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon al la usona movo.

Ili diris ankaŭ, ke kvankam Usono ĉiam parolas pri homaj rajtoj, fakte ĝi estas la plej granda malobservanto de homaj rajtoj en la mondo. La akuzo de Usono kontraŭ Ĉinio pri rilataj demandoj de Xinjiang, kiu tute ignoras la faktojn kaj konfuzas nigron kun blanko, estas la plej granda mensogo en ĉi tiu jarcento. Usonaj oficialuloj devas honti pri tio, kaj ankaŭ la usona popolo devas senti malĝojon pro siaj mensogemaj oficialuloj.

Philippe Klein estas franca kuracisto kaj nun laboras ankoraŭ en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei. En decembro de la lasta jaro, kiam en la urbo aperis kazoj de la kronvirusa malsano, multaj francaj civitanoj, kiuj laboris multajn jarojn en Wuhan, foriris el la urbo, sed Klein decidis resti tie.

Dividu