Novaĵoj (Julio 23)

Publikigita: 2020-07-23 20:28:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi emfazas daŭrigon kaj disvolvadon de afero fondita de la KPĈ; Ĉinio forte kondamnas usonan postulon pri fermo de ĉina konsulejo en Houston. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede inspektis la ĉinan nordorientan provincon Jilin.

Dum vizito al la gubernio Lishu en la urbo Siping, Xi iris al la demonstra zono de produktado de verdaj manĝaĵoj kaj terkulturista kooperativo por informiĝi pri grenproduktado, la protekto kaj uzo de nigra grundo, mekanizita kaj grandskala agrikulturo.

Xi vizitis ankaŭ la memorigan halon de la batalo Siping en la Ĉina Popola Liberiga Milito, kaj faris sian omaĝon al revoluciaj martiroj. Li emfazis daŭrigi la grandan socialisman aferon fonditan de la KPĈ kaj transdoni ĝin de generacio al generacio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke li volas labori kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud por konduki duflankajn rilatojn al novaj atingoj en la nova epoko por profito de la du landoj kaj iliaj popoloj.

En lastatempa interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj okaze de la 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio, Xi diris, ke dum la pasintaj 30 jaroj la duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis, kun fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj.

Xi aldonis, ke precipe, la rilatoj progresis sur la rapida vojo en la lastaj jaroj, de post kiam la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon. Nun, Ĉinio kaj Saud-Arabio kunlaboras kontraŭ la kronvirusa epidemio por protekti sanon kaj bonforton de la du popoloj kaj konservi regionan kaj mondan publiksanan sekurecon, kaj lasis kortuŝajn rakontojn de reciproka helpo. Li emfazis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj volas fari komunajn klopodojn kun reĝo Salman por preni la 30an datrevenon kiel oportunon por pli bone sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la Vizion 2030 de Saŭd-Arabio kaj plu riĉigi la strategian signifon de la rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, reĝo Salman diris, ke de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, granda progreso estis akirita en diversaj kampoj en la duflankaj rilatoj, montrante la profundan amikecon inter la du landoj kaj la altan nivelon de iliaj strategiaj rilatoj. La reĝo diris, ke li volas puŝi la specialajn rilatojn por kontinua disvolviĝo, por servi al la komunaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj. Li aldonis, ke lia lando atendas efektivigi pli da kunlaboro kun Ĉinio por akceli regionajn kaj tutmondajn sekurecon kaj stabilecon.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke Ĉinio forte kondamnas la postulon de Usono, ke Ĉinio fermu sian ĝeneralan konsulejon en Houston, Teksaso, kaj urĝas ĝin retiri sian malĝustan decidon, alie ĝi prenos kontraŭrimedojn.

Usono abrupte petis Ĉinion fermi sian ĝeneralan konsulejon en Houston en 72 horoj ekde la 21a de julio. La movo, laŭ usona Ŝtata Departemento, estas "protekti intelektan proprieton kaj privatajn informojn de usonanoj".

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke la decido estas politika provoko farita de Usono, kiu serioze malobservis internacian leĝon, bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj rilatajn kondiĉojn de la Ĉina-Usona Konsula Traktato.

Wang diris, ke la unuflanka anonco pri fermo de la ĝenerala konsulejo en Houston estas altgradigita ago, kiu eskaladis streĉecon inter Ĉinio kaj Usono ĝis senprecedenca nivelo.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede refutis la aserton de iuj usonaj politikistoj, ke la nova kronviruso originis en laboratorio en Wuhan.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en la ĉiutaga gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la tiel nomatan plej novan ateston de la origino de la viruso, lastatempe malkaŝitan de interna depeŝo de la usona Ŝtata Departemento.

Wang diris, ke koncerne la administradon kaj esploradon de la Wuhan-a Virusologia Instituto, Yuan Zhiming, direktoro de la Nacia Biosekureca Laboratorio en la instituto, faris ampleksan enkondukon dum inkluziva intervjuo. La laboratorio havas altnormajn biosekurecajn instalaĵojn kaj rigoran administran sistemon. Ĉiuj esploristoj devas esti sisteme trejnitaj pri teorio kaj funkciigo, kaj akiri la kvalifikon kaj aprobon antaŭ ol eniri la laboratorion.

La proparolanto diris, ke iuj politikistoj en Usono disvastigas famojn kaj eĉ asertis havi "multajn atestojn" por subteni la tiel nomatan "veron", montrante, ke ili tute ne havas moralon.

Wang diris, “La enhavoj malkovritaj de la rilataj raportoj ebligis al la mondo refoje vidi, kiel malmulte da vero estas en la nomataj atestoj kaj vero de Usono.” Li atentigis, ke eĉ usonaj fakuloj konsentas, ke estas neniu atesto en la diplomatiaj depeŝoj por subteni la aserton, ke la nova kronviruso venis de la laboratorio.

De post la eksplodo de la kronvirusa epidmeio, agoj kaj rimarkoj de la usona regisatro kaj prezidento Donald Trump estis kritikitaj de diversaj rondoj. La retejo de la brita ĵurnalo The Guardian raportis la 20an de julio, ke pli ol 1 200 sciencistoj de la usona Nacia Akademio de Sciencoj subskribis komunan publikan leteron, riproĉante Trump, ke li kalumniis sciencan kompetentecon.

Tiuj sciencistoj diris, ke la usona registaro subtaksis la krizon kaj ignoris la sciencajn konsilojn de fakuloj pri portado de maskoj kaj ilian averton pri sekurecaj riskoj de uzado de nepruvitaj drogoj. La raporto diris, ke la letero estis skribita origine por respondi al Trump, kiu rifuzis averton de klimatologo. Ray Weymann, unu el organizantoj de la publika letero, diris, ke la sciencistoj refoje subskribis komunan leteron ĉefe pro tio, ke la rimedoj de la usona registaro por traktado de la epidemio desapontis ilin.

Lastatempe, la usona registaro eĉ intencis malhelpi liveron de fonduso al la usona Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj, kio estigis furiozan atakon de sciencistoj. Ili opiniis, ke normala funkciado de la Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj estas tre grava por prevento kaj regado de la epidemio.

Dividu