Novaĵoj (Julio 24)

Publikigita: 2020-07-24 16:58:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi kaj Putin sendis gratulojn al 8a kunveno de ĉina-rusa dialoga mekanismo inter regantaj partioj; Ĉinio sukcese ĵetis sian unuan marsan sondilon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde respektive sendis gratulajn leterojn al la oka kunveno de la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio, okazigita per videoligo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimis sian varman gratulon pro la kunveno. Li diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Rusio subtenis kaj helpis unu la alian, kaj kunlaboris por venki malfacilojn kaj oponi eksterajn intervenojn, aldonante novajn strategiajn konotaciojn al la duflanka kunlaboro, plene montrante la profundan amikecon inter la du popoloj, kaj reflektante la altan nivelon kaj distingaĵon de ĉina-rusaj rilatoj en la nova epoko.

Xi emfazis, ke la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio estas grava platformo kaj kanalo por duflanka strategia komunikado kaj kunordigo. Li esprimis la esperon, ke reprezentantoj de la du partioj faros plenajn interŝanĝojn kaj profundan komunikadon pri la temo de la kunveno, kaj dediĉos siajn saĝon kaj forton al profundigo de la ĉina-rusa ampleksa strategia kunordigo en la nova epoko.

Putin diris, ke la dialogo inter la regantaj partioj de Rusio kaj Ĉinio ĉiam estas grava parto de la duflankaj rilatoj, kaj ke la partio Unuiĝinta Rusio kaj la Komunista Partio de Ĉinio regule interŝanĝis spertojn, antaŭenigis duflankan reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj venkante la influon de la epidemio, ili daŭre antaŭenigis rilatan kunlaboron per la nova formo de telekomunikado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde inspektis la Aviadan Universitaton de la Aera Armeo en la ĉina nordorienta provinco Jilin.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis pluan reformon, novigon kaj kontinuajn klopodojn por plibonigi instruadon. Nome de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono, Xi esprimis salutojn de la Armea Tago al la membroj de la Popola Liberiga Armeo (PLA), la Armita Polico, la milico kaj la rezerva trupo. La Armea Tago de Ĉinio falas en la unuan de aŭgusto.

Tiutage Xi inspektis Changchun, la ĉefurbon de la provinco Jilin. Li vizitis loĝkomunumon, lernejon por trejnado de komunumaj kadroj, ekspozician instalaĵon de urba planado kaj la esploran kaj ekspluatan stabejon de la aŭtofabrika Grupo FAW. Li informiĝis pri baznivela socia regado, urba planado kaj disvolviĝo, kaj ankaŭ pri reformo kaj disvolvado de ŝtataj entreprenoj.

Ĉinio ĵaŭde ĵetis marsan sondilon, celante plenumi orbitadon, almarsiĝon kaj rondiron en unu misio kaj fari la unuan paŝon en sia planeda esplorado de la sunsistemo.

Changzheng-5, la plej granda portoraketo de Ĉinio, kiu portis la spacveturilon kun maso de ĉirkaŭ 5 tunoj, flugis en la ĉielon de la Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la ĉina insula provinco Hainan je 12:41 posttagmeze laŭ pekina tempo.

Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, ĉirkaŭ 36 minutojn poste, la spacveturilo, inkluzive de orbitilo kaj marsa veturilo, estis sendita en la ter-marsan transigan orbiton, komencante preskaŭ sep-monatan vojaĝon al la ruĝa planedo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la unua marsa sondilo de Ĉinio estas nomata Tianwen-1, kiu signifas Demandojn al la Ĉielo kaj devenas de poemo verkita de Qu Yuan (ĉirkaŭ 340-278 a.K.), unu el la plej grandaj poetoj de antikva Ĉinio. La nomo signifas la persistemon de la ĉina nacio en serĉado de vero kaj scienco kaj esplorado de naturo kaj universo.

Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Afero, Ĉinio vendrede ordonis, ke Usono fermu sian ĝeneralan konsulejon en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu, por respondi la usonan direktivon al Ĉinio pri fermo de ĝenerala konsulejo en Houston. La 21-an de julio, la usona flanko abrupte instrukciis la ĉinan flankon fermi sian ĝeneralan konsulejon en Houston.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke Ĉinio volas labori kun Latin-Ameriko por trakti la multoblajn defiojn alportitajn de la kronvirusa epidemio kaj kune kontribui al monda ekonomia renormaliĝo.

Wang faris la rimarkojn dum videokonferenco kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de latinamerikaj kaj karibaj landoj rilate al la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Wang diris, ke de post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio kaj Latin-Ameriko superpontis geografiajn obstaklojn kaj efektivigis ĉiuflankan kunlaboron por batali kontraŭ la viruso.

La videokonferencon ĉeestis ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Meksiko, Argentino, Barbadoso, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Kubo, Dominiko, Ekvadoro, Panamo, Peruo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo. Wang kaj meksika ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard, kunprezidis la konferencon.

Partoprenantoj esprimis dankon al Ĉinio pro antaŭenigo de internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, interŝanĝo de rilata sperto kaj promeso fari vakcinojn internacia publika bono, kiam ili estos disponeblaj.

Ĉinio ĵaŭde diris, ke ĝi konsideras ne agnoski pasportojn de Britaj Nacianoj Transmaraj kiel validajn vojaĝajn dokumentojn, ĉar la brita flanko jam malobservis siajn promesojn pri la afero.

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke spite al la severa protesto de Ĉinio, la brita flanko insistis okupiĝi pri politika manipulado pri la demando koncerna al pasportoj de Britaj Nacianoj Transmaraj.

La brita registaro merkrede publikigis politikan deklaron pri la vizo de Honkongaj Britaj Nacianoj (Transmaraj), anoncante, ke ĝi ŝanĝos la aranĝojn por posedantoj de pasportoj de Britaj Nacianoj Transmaraj kaj longigos iliajn rajtojn de loĝado. La rilataj rimedoj validiĝos en januaro de 2021.

Wang diris, ke la brita movo "publike malobservis britajn promesojn, malobeis internacian leĝon kaj bazajn normojn de internaciaj rilatoj, kaj intervenis en aferojn de Honkongo kaj internajn aferojn de Ĉinio", kaj Ĉinio firme oponas tiajn movojn. Wang aldonis, ke la ĉina flanko rezervas la rajton preni pluajn rimedojn.

Dividu