Novaĵoj (Julio 27)

Selena Publikigita: 2020-07-27 15:37:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 27a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi alparolos malferman ceremonion de jarkunveno de la direkcio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko; Ĉinio firme oponas entrudiĝon de Usono en la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros paroladon marde en la malferma ceremonio de la kvina jarkunveno de la direkcio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Ŝi diris, ke la kunveno estos okazigita per videoligo.

Sabate la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la entrudiĝo de usonaj leĝplenumaj oficialuloj en la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston.

Usonaj leĝplenumaj oficialuloj vendrede entrudiĝis en la sidejon de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston. Responde al la okazaĵo, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke la sidejo de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston estas diplomatia kaj konsula loko kiel nacia proprietaĵo de Ĉinio. Li diris, ke laŭ la Viena Konvencio pri Konsulaj Rilatoj kaj la Ĉina-Usona Konsula Konvencio, Usono ne devas atenci la sidejon de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston en ajna maniero.

Li akcentis, "Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la la entrudiĝo de Usono en la sidejon de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston, kaj postulas seriozan traktadon. Ĉinio prenos konvenan kaj necesan respondon tiurilate.”

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde konfirmis, ke la usona ĝenerala konsulejo en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, estis fermita je la 10a horo laŭ pekina tempo. Ĉinaj aŭtoritatoj eniris la konstruaĵon kaj transprenis la ĵus fermitan konsulejon.

Ĉinio informis la usonan ambasadorejon en Pekino la 24an de julio pri la decido retiri sian konsenton pri la starigo kaj funkciado de la ĝenerala konsulejo en Chengdu, post kiam Usono abrupte postulis, ke Ĉinio fermu sian ĝeneralan konsulejon en Houston la 21an de julio.

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua sabate urĝis klopodojn por fokusiĝi al kvalito en komuna strebado al la iniciato Zono kaj Vojo, plialtigi la nivelon de malfermo kaj stabiligi la ĝeneralan funkciadon de eksterlanda komerco kaj fremda investo.

Dum sia inspektvojaĝo en la urbo Lianyungang en la ĉina orienta provinco Jiangsu, Hu diris, ke plifortigi kunlaboron kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo meze de nunaj kontraŭaj ventoj havas gravan signifon por stabiligi ekonomian kreskon kaj eksterlandan komercon kaj investon de ĉiuj landoj.

Hu emfazis profundigi kunlaboron de industriaj kaj provizaj ĉenoj kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo, plifortigi merkat-informan interŝanĝon kaj kune serĉi komercajn ŝancojn. Li diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por subteni la disvolvadon de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj kaj certigi glatan internacian loĝistikan kanalon.

Li ankaŭ substrekis profundigi reformojn kaj vastigi malfermon por krei bonan komercan medion. Samtempe li petis lokajn aŭtoritatojn plibonigi servojn al kompanioj kun fremda investo kaj tiuj pri eksterlanda komerco kaj certigi, ke entreprenoj plene profitu de diversaj helpaj rimedoj de la registaro.

Dimanĉe la ĉina Ministerio de Akvaj Resursoj urĝis pli grandajn klopodojn por certigi sekurecon de regado de inundoj post kiam la tria inundo de la jaro en Jangzio aperis en ĝiaj supraj basenoj.

En la venontaj tri tagoj, pluvegoj aperos en partoj de sudokcidenta Ĉinio, basenoj de Jangzio kaj la rivero Huai kaj aliaj regionoj.

Laŭ prognozo de la ministerio, en la akvorezervujo de la Tri Gorĝoj la ĉiusekunda enfluo atingos ĉirkaŭ 60 000 kubajn metrojn ĉirkaŭ mardo. Pliaj klopodoj devas esti faritaj por pliigi elfluon de inundo en la rivero Huai, redukti la akvonivelon de la lago Hongze kaj esti preta por la ebla diluvo.

Ministro pri akvaj resursoj E Jingping avertis pri eblaj terŝoviĝo kaj terŝtona fluo en norda Ĉinio inkluzive de la Interna Mongolio kaj Hebei, kaj alvokis laŭcelan efektivigon de preventaj rimedoj kontraŭ forta pluvado en la regiono.

La Ministerio de Krizokaza Traktado diris, ke Ĉinio dimanĉe asignis pli da krizhelpaj provizaĵoj al la provinco Anhui por subteni lokajn laborojn pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofo.

Entute 1,35 milionoj da teksitaj sakoj, 1,2 milionoj da kvadrataj metroj da teksita ŝtofo, kaj 130 000 kvadrataj metroj da hejmeteksita tolo kune kun aliaj provizaĵoj por regado de inundoj estis asignitaj de la naciaj rezervoj al la provinco.

Laŭ la meteorologia departemento, en la venontaj tri tagoj, forta pluvado trafos Chongqing, Guizhou kaj la mezajn kaj malsuprajn basenojn de Jangzio, kaj la situacio de regado de inundoj restos severa kaj kompleksa.

La Ministerio de Krizokaza Traktado diris, ke ĝis nun, entute 37 777 homoj blokitaj en inundoj estis savitaj kaj pli ol 107 000 homoj estis evakuitaj de savteamoj.

Ĉinio publikigis gvidliniojn pri prevento kaj regado de kronvirusa malsano en viandaĵaj prilaborejoj por forigi eblajn riskojn de disvastiĝo de la viruso.

La gvidlinioj publikigitaj de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio kontraŭ la kronvirusa epidemio diris, ke viandaĵaj prilaborejoj devas spuri la sanstaton de laboristoj, raporti iun ajn eblan infektan riskon kaj plialtigi sian konscion pri persona higieno kaj protekto.

La dokumento diris, ke viandaĵaj prilaborejoj devas starigi sistemon pri spurado de la tuta produkta procezo, kaj peti atestilojn, kiuj pruvas, ke la viando estas senkronvirusa, kiam ili uzas importitajn liveraĵojn.

La granda amfibia aviadilo AG600 sendepende ekspluatita de Ĉinio mem sukcesis fari sian virgan flugon super maro dimanĉe matene en la urbo Qingdao de la ĉina orienta provinco Shandong.

La ŝtata aviadil-fabrikanto Aviad-Industria Korporacio de Ĉinio diris, ke la aviadilo ekflugis de la maro proksima al Qingdao je la 10a horo kaj 18 minutoj antaŭtagmeze kaj plenumis la provon post flugado dum ĉirkaŭ 31 minutoj.

La Aviad-Industria Korporacio de Ĉinio diris, ke la sukcesa virga flugo de la maro estas grava paŝo antaŭen en la ekspluatado de ĉi tiu granda amfibia aviadilo post ĝia virga flugo en 2017 kaj unua ekflugo de akvorezervujo en 2018. La sukcesa virga flugo pavimis la vojon por sekvaj fazoj de provflugoj de la aviadilo super maro kaj kontrolo de ĝia funkcio kiel amfibia aviadilo.

Dividu