Novaĵoj (Julio 28)

Qiujieming Publikigita: 2020-07-27 15:37:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 28a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina vicĉefministro Liu He prezidos la 8an Altnivelan Ekonomian kaj Komercan Dialogon inter Ĉinio kaj EU; Ĉinio reasertis sian suverenecon kaj rajtojn en la Suda Ĉina Maro. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke la teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro ne aliiĝos pro maljustaj akuzoj de iu ajn lando.

La proparolanto faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al la akuzoj de Aŭstralio kontraŭ Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro.

Wang diris, ke la teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro estis starigitaj en longa procezo de historio kaj subtenataj de sinsekvaj ĉinaj registaroj. Li aldonis, ke ili konformas al internacia leĝo, inkluzive de la Konvencio de la UN pri la Leĝo de la Maro kaj ne povas esti aliigitaj de la maljustaj akuzoj de iu ajn lando. Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio firme oponas la rimarkojn de la aŭstralia flanko, kiuj ignoras faktojn kaj malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn de internaciaj rilatoj.

Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro, kunprezidos la 8an Altnivelan Ekonomian kaj Komercan Dialogon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) per videoligo kun plenuma vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Valdis Dombrovskis en la 28a de julio.

La du flankoj faros profundajn diskutojn sub la temo "Postpandemia Ĉina-Eŭropunia Kunlaboro, Akcelo de Stabila Renormaliĝo kaj Kresko de Tutmonda Ekonomio”.

La Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo inter Ĉinio kaj la EU estas mekanismo de dialogo inter Ĉinio kaj la EU por komunikado kaj kunordigo de ekonomiaj kaj komercaj politikoj. De post la establo en 2007, ĝi estis okazigita sep fojojn, kaj ludis gravan rolon en profundigo de reciprokprofita kunlaboro kaj akcelis la solvadon de reciprokaj zorgoj.

Ĉinio lunde rifuzis la kalumniajn rimarkojn de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo kontraŭ la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), dirante, ke liaj sensaciaj kaj nerespondecaj asertoj estis kritikitaj kaj kondamnitaj de homoj serĉantaj pacon kaj justecon, inkluzive de usonanoj kun pli vasta vidado.

Richard Haass, prezidanto de la Usona Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj, lastatempe citis sian artikolon publikigitan en la ĵurnalo Washington Post kun la titolo "Kion Mike Pompeo ne komprenas pri Ĉinio, Richard Nixon kaj usona eksterlanda politiko" en la socia komunikilo Twitter por kritiki la parolon de Pompeo en la Biblioteko de Prezidento Richard Nixon. Laŭ liaj vortoj, "la ĵaŭda parolado de Pompeo pri Ĉinio ne nur distordis historion, sed ankaŭ rekomendis politikon por la plej gravaj rilatoj de ĉi tiu epoko, kiu estas nek efektivigebla nek konsekvenca, kaj lia parolado en la Biblioteko Nixon nur aldonis insulton al vundo".

Kiam li estis petita komenti pri tio, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, diris en regula gazetara konferenco, ke Pompeo neis ĉiujn flankojn de ĉina-usonaj rilatoj dum la pasintaj 40 jaroj, publike atakis la KPĈ kaj vokis landojn kune agi kontraŭ Ĉinio.

Wang diris, ke liaj indignigaj frenezaj vortoj estis kritikitaj kaj kondamnitaj de ĉiuj homoj, kiuj amas pacon kaj havas senton de justeco, inkluzive de tiuj en Usono.

Proparolanto diris lunde, ke la ĉina centra registaro liveros ĉiujn necesajn subtenojn al la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio diris, ke la centra registaro donas grandan atenton al la lastatempa releviĝo de kronvirusaj kazoj en la HSAR kaj tre zorgas pri sano kaj sekureco de honkongaj loĝantoj.

Ĉinio, Afganio, Pakistano kaj Nepalo lunde konsentis kunlabori por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj rekomenci ekonomion.

La interkonsento estis atingita, kiam ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidis konferencon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la kvar landoj per videoligo.

Afgana aganta ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammed Haneef Atmar, pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi, pakistana ministro pri ekonomiaj aferoj Khusro Bakhtyar kaj nepala ministro pri eksterlandaj aferoj Pradeep Kumar Gyawali ĉeestis la videokonferencon.

Wang diris, ke kiel najbaro kaj partnero, Ĉinio volas plu labori kun Afganio, Pakistano kaj Nepalo por venki malfacilojn, protekti sanon de popoloj, antaŭenigi la rekomencon de laboro kaj produktado kaj plibonigi vivtenon de popoloj ĝis fina venko kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Wang proponis, ke la kvar landoj firmigu konsenton de solidareco kontraŭ la kronvirusa epidemio, efektivigu komunan kunlaboran mekanismon pri respondo al la kronvirusa epidemio en la regiono, intensigu kunlaboron en la batalo kontraŭ la pandemio kaj en esploro de vakcino, kaj akcelu ekonomian renormaliĝon kaj disvolviĝon post la pandemio.

Kiam la monda ekonomio baraktas en la ombro de la kronvirusa pandemio kaj leviĝanta protektismo, la preparoj ĉiuflanke disvolviĝas por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Tio estas forta mesaĝo, ke Ĉinio sin dediĉas al malferma monda ekonomio kaj tutmondaj klopodoj por la postpandemia renormaliĝo.

Kiel la unua nacia ekspozicio pri importado en la mondo, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio starigis vastan platformon por akceli internacian komercon. La tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu malfermiĝos en Ŝanhajo en la komenco de novembro ĉi-jare, liveros valoran ŝancon al entreprenoj tra la mondo por ke ili montru siajn produktojn kaj servojn kaj vastigi siajn merkatojn en Ĉinio meze de la pandemio.

La totala planita ekspozicia areo por entreprenoj en la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kalkuliĝas al 360 000 kvadrataj metroj, tio estas pli granda je 60 000 kvadrataj metroj ol tiu de la dua ekspozicio. La averaĝa ekspozicia areo por la 500 kompanioj de la mondo kaj industriaj gvidantoj kreskos je 14% kompare kun la lasta jaro. Multaj kompanioj planas la mondan debuton de siaj produktoj en la okazaĵo.

Ĉi tiu impona skalo reflektas la ampleksan internacian agnoskon de la ekspozicio kaj la ĉina merkato. Pli grave, ĝi pruvas la urĝan bezonon de la mondo por "stabiligo" de industriaj kaj provizaj ĉenoj meze de la pliiĝanta necerteco de tutmonda ekonomia kaj komerca disvolviĝo.

Kiam iuj landoj forturniĝas de ekonomia tutmondiĝo kaj eĉ politikigas ekonomiajn kaj teknologiajn problemojn, Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo kun merkato de 1 400 milionoj da konsumantoj, daŭre akcelas malfermon kaj kunlaboron por rekreskigi la mondan ekonomion.

Dividu