Novaĵoj (Julio 29)

Qiujieming Publikigita: 2020-07-29 15:37:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 29a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi faris paroladon en la malferma ceremonio de jarkunveno de la Azia Infrastruktura Invest-Banko; vicĉefministro Liu He diris, ke ĉina-eŭropa kontraŭepidemia kunlaboro profitigas la mondon. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping donis paroladon marde en la malferma ceremonio de la videa jarkunveno de la kvina direkcio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB).

Xi emfazis, ke en la lastaj pli ol kvar jaroj post ekfunkciiĝo AIIB havas nunajn 102 membrojn, inkluzive de la komencaj 57 kreintaj membroj, la amika rondo pligrandiĝas, la nombro de bonaj partneroj pliiĝas kaj kunlabora kvalito pliboniĝas. Xi diris, ke AIIB devas fariĝi nova platformo por akceli komunan disvolvadon de la membroj kaj stimuli konstruadon de komunumo de komuna estonteco de la homaro. Por tio Xi elmetis jenajn kvar proponojn:

Unue, enfokusigi komunan disvolvadon kaj konstrui AIIB kiel novtipan plurflankan invest-bankon, kiu stimulos tutgloban komunan disvolvadon. Due, kuraĝe fari novigon kaj konstrui AIIB kiel novtipan disvolvan kaj praktikan platformon, kiu evoluos sekvante la epokon. Trie, fari la plej bonan praktikon kaj konstrui AIIB kiel novtipan internacian kunlaboran establaĵon, kiu havos altnivelan normon. Kaj kvare, persisti en malfermo kaj ampleksigo kaj konstrui AIIB kiel novan modelon de internacia plurflanka kunlaboro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio por la komenco de muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro (ITER), kiu okazis marde en la sidejo de la granda projekto en Francio.

Xi diris, ke la projekto de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro enkorpigas la homan deziron pri la paca uzo de fuzia energio. Li aldonis, ke de post la komenco de la projekto, Ĉinio plenumis siajn internaciajn promesojn, kaj ĉinaj entoj kaj sciencaj esploristoj prenis sur sin malfacilajn taskojn kaj kunlaboris proksime kun siaj internaciaj kolegoj, kontribuante al la glata progreso de la programo per ĉinaj saĝo kaj forto.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn en scienca esplorado kun ĉiuj partioj kaj laboros kune por realigi trarompojn en ŝlosilaj kampoj de scienco kaj teknologio, antaŭenigi sciencan kaj teknologian novigon en la tuta mondo, kaj fari novajn kontribuojn por plibonigo de la vivo en ĉiuj landoj kaj daŭripova disvolviĝo de la tuta mondo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke Usono estis tiel kruda kaj neprudenta, tial Ĉinio faros firmajn kaj raciajn respondojn al usonaj agoj.

Wang dividis sian vidpunkton pri ĉina-usonaj rilatoj dum telefona konversacio kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian. Wang diris, ke la nunaj ĉina-usonaj rilatoj fariĝis fonto de maltrankvilo de multaj homoj en la internacia komunumo, kaj ke la fundamenta kialo estas, ke iu politika frakcio en Usono, instigita de la bezono levi perspektivojn de elekt-kampanjo kaj konservi unupolaran hegemonion, klopodas nei la historion de ĉina-usonaj rilatoj, subpremi Ĉinion en ĉiuj frontoj, provoki Ĉinion pri ĝiaj kernaj interesoj, ataki la socian sistemon elektitan de la ĉina popolo kaj kalumnii la regantan partion kun nedisigeblaj ligoj al la ĉina popolo.

Wang diris, ke la usonaj agoj forlasis la plej bazan senton de deco en interagoj inter landoj, kaj rompis la plej fundan linion de internaciaj normoj, kaj ke tia konduto estas absoluta politiko de forto, kiu povas esti priskribita per unu vorto: hegemonio.

Wang diris, ke Ĉinio prenos firmajn kontraŭrimedojn al la abomenaj kondutoj, kiuj subfosas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio, kaj ke Ĉinio ne provokas problemojn kaj ĉiam agos per maksimuma sindeteno.

Li alvokis racian komunikadon inter Ĉinio kaj Usono, dirante, ke Pekino ne permesos al iuj kontraŭ-ĉinaj elementoj renversi kelkdekjarajn sukcesajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono, nek ebligos al ideologia antaŭjuĝo subfosi la estontecan disvolvadon de ĉina-usonaj rilatoj.

Proparolanto diris marde, ke Ĉinio ĉiam rigore plenumis internaciajn leĝojn, inkluzive de la Konvencio de la UN pri la Leĝo de la Maro, kaj neniam grandigis siajn postulojn pri suvereneco.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al la kalumnio de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo rilate al la demando pri la Suda Ĉina Maro.

Wang diris, ke la politiko de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro restas senŝanĝa kaj estas konsekvenca kaj stabila. Ĉinio ĉiam insistis solvi disputojn pri teritoriaj kaj maraj rajtoj kun najbaraj landoj per intertraktado laŭ internaciaj leĝo kaj historiaj faktoj.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam plenumis la Deklaron pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj volas labori kun membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por akceli konsiliĝon pri la Kodo de Konduto por atingi komunan kondutkodon de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en frua dato.”

Wang aldonis, ke Usono estas ne partio koncerna al la demando pri la Suda Ĉina Maro, nek partio de la Konvencio de la UN pri Leĝo de la Maro. Ĝi publike malobservis sian promeson ne teni pozicion pri la demando de suvereneco de la Suda Ĉina Maro, kaj intence kreis malakordon inter Ĉinio kaj membroj de la Sudorient-Aziaj Landoj.

Ĉinio esprimis fortan oponon marde, post kiam Usono aldonis 11 ĉinajn kompaniojn en ekonomian nigran liston, dirante, ke Usono uzas ekonomion kaj komercon kiel ilon de politika subpremo kaj kaŭzis severan damaĝon al la internacia ekonomio kaj komerca ordo.

La usona Ministerio de Komerco aldonis en ekonomian nigran liston 11 ĉinajn kompaniojn en la 20a de julio, akuzante ilin pri "implikiĝo en malobservo de homaj rajtoj en Xinjiang".

La ĉina Ministerio de Komerco urĝis la usonan flankon tuj ĉesigi sian malĝustan agadon kaj prenos ĉiujn necesajn rimedojn por firme protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.

En la eskaladiĝanta geopolitika streĉeco inter Ĉinio kaj Usono, teknologio fariĝis la lastaj batalkampoj, en kiuj Usono aldonis dekojn da ĉinaj teknologiaj kompanioj en nigran liston per senbazaj akuzoj.

La nova enlistigo okazis post antaŭaj similaj agoj en oktobro de 2019 kaj majo de 2020, kiam Usono respektive enigis 28 kaj 33 ĉinajn kompaniojn, en nigran liston, asertante maltrankvilon pri "nacia sekureco" kaj "homaj rajtoj".

En la lasta semajno, responde al la nova enlistigo, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj kondamnis Usonon pri misuzo de rimedoj de eksporta regado, dirante, ke Ĉinio oponas la movon de Usono, kiu agas kontraŭ la bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj damaĝas la interesojn de Ĉinio.

Dividu