Novaĵoj (Julio 30)

Qiujieming Publikigita: 2020-07-30 20:51:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 30a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi substrekas kulturado de pli da altnivelaj talentuloj kun honesteco kaj kapablo; Ĉinio urĝas Usonon haltigi difekton de duflankaj rilatoj. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis pli grandajn klomatchpodojn por kulturado de granda nombro da altnivelaj talentuloj kun honesteco kaj kapablo por kontentigi la disvolvan bezonon de la partio kaj la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la postulon en instrukcio pri edukado de licenciuloj de la lando. Xi diris, ke altnivelaj talentuloj estas urĝe bezonataj, ĉar socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en la novan epokon, kaj la nova kurso de konstruado de moderna socialisma lando disvolviĝas surbaze de certigo de decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj gajno de la batalo kontraŭ malriĉeco. Li ankaŭ emfazis la gravan rolon de edukado de licenciuloj en faciligo de novigado, servado al ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj modernigo de la sistemo kaj kapablo de regado en Ĉinio.

Partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj estis petitaj fokusiĝi al plibonigo de edukado de licenciuloj por kulturi pli da altnivelaj talentuloj urĝe bezonataj de la lando, kaj tiel kontribui al subtenado kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj realigo de la ĉina revo de nacia rejunigo.

Ĉinio merkrede urĝis usonan ŝtatsekretarion Mike Pompeo kaj aliajn politikistojn tuj haltigi vortojn kaj agojn, kiuj difektas ĉinajn interesojn kaj ĉina-usonajn rilatojn.

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris tion en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la parolon de Pompeo en la Biblioteko de Prezidento Richard Nixon en la lasta semajno.

Estas raporto, ke, en la parolado, Pompeo diris, ke la malnova paradigmo de blinda komunikado kun Ĉinio malsukcesis, kaj tia komunikado ne alportis ŝanĝiĝon en Ĉinio, kiun Usono esperis vidi.

Wang diris, ke Pompeo kaj iuj aliaj usonaj politikistoj sensaciigis la tiel nomatan "malsukcesan usonan komunikadon kun Ĉinio" kaj "malsukcesan usonan intencon estigi ŝanĝiĝon en Ĉinio", kaj Ĉinio jam klarigis sian pozicion. Li diris, ke la aserto de "malsukcesa usona komunikado kun Ĉinio" malrespektas historion kaj faktojn, kaj ke dum la pasintaj kvin jardekoj de post kiam Ĉinio kaj Usono rekomencis interŝanĝon kaj starigis diplomatiajn rilatojn, la du flankoj grandigis kaj profundigis interŝanĝon kaj kunlaboron ĉiuflanke, kio multe profitigis popolojn en ambaŭ landoj.

Laŭ statistikoj, ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj subtenas 2,6 milionojn da usonaj laborpostenoj, kaj pli ol 72 500 usonaj kompanioj havas investojn aŭ negocon en Ĉinio. En multflankaj forumoj, ĉina-usona kunlaboro profitigis la du landojn kaj la mondon, de traktado de regionaj tiklaj demandoj ĝis solvado de tutmondaj demandoj kiel kontraŭterorisma batalo kaj ne-disvastigo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke la Eŭropa Unio (EU) devas respekti la pozicion kaj agojn de Ĉinio pri protekto de nacia sekureco en Honkongo kaj ĉesi interveni en honkongajn aferojn kaj internajn aferojn de Ĉinio.

Proparolanto Wang Wenbin faris respondon al mediata raporto, ke la EU marde publikigis serion da rimedoj kontraŭ la ĉina leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo, inkluzive de limigo al eksportado de sensiva teknologio kaj ekipaĵoj al Honkongo. Wang diris en gazetara konferenco, ke Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio, en kiujn neniu fremda lando aŭ organizo rajtas enmiksiĝi. Li diris, ke koncernaj rimedoj adoptitaj de la EU malobservis la bazan principon de ne-interveno en la enlandajn aferojn de aliaj landoj en internaciaj rilatoj. Ĉinio firme oponas tion kaj postulas oficialan traktadon kun la EU. Li aldonis, ke Ĉinio ellaboris la leĝon pri protekto de nacia sekureco en la HSAR por plenigi la longtempajn leĝajn mankojn en protekto de nacia sekureco en Honkongo. Ĝi celas plibonigi laŭleĝan regadon en Honkongo, certigi stabilan kaj daŭran efektivigon de "unu lando, du sistemoj" sur la vojo de laŭleĝa regado.

Wang diris, "Ni urĝas Eŭropon serioze respekti la pozicion kaj agojn de Ĉinio pri demandoj koncernaj al nacia sekureco en Honkongo, ĉesi interveni en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio en ia ajn maniero, labori pli multe por subteni la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj fokusiĝi al la sana disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

La Ŝtata Konsilio merkrede emfazis klopodojn por pluigi malfermon, konservi stabilecon de eksterlanda komerco kaj investado, akceli dungadon kaj certigi la vivtenon de la popolo meze de epidemia regado.

Laŭ deklaro publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, Ĉinio decidis grandigi la provan programon pri la noviga disvolvado de servokomerco, kaj lanĉi novajn rimedojn por helpi al migraj laboristoj trovi laborojn aŭ komenci komercon.

La deklaro diris, ke por akceli pli altnivelan malfermon, la prova programo pri la noviga disvolvado de servokomerco estos grandigita al partoj de 21 provincaj regionoj, esploros plilarĝigon de la kampo de malfermo kaj akceli komercan faciligon.

Samtempe, la kunveno urĝis plifortigi la kapablojn de firmaoj de eksterlanda komerco en rezistado al riskoj, instigi al la centraj, okcidentaj kaj nordorientaj regionoj transpreni laborintensajn industriojn orientitajn al eksterlanda komerco kaj plibonigi la medion de politiko por allogi fremdan investon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris merkrede, ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) bezonas viziti ankaŭ aliajn landojn kaj regionojn por spuri la originon de la nova kronviruso. Li aldonis, "Ni esperas, ke ĉiuj rilataj landoj povas kunlabori aktive kun la MOS same kiel Ĉinio.”

Du fakuloj de la MOS atingis Ĉinion meze de julio kaj kondukis sciencan kunlaboron pri spurado de virusoj. Multaj videokonferencoj estis okazigitaj dum ilia kvaranteno. Ili diskutis kun ĉinaj fakuloj pri temoj inkluzive de spurado de virusoj kaj vojo de transmisio.

Marde la periodaĵo Natura Mikrobiologio publikigis en la interreto esploran rezulton de internacia teamo, opiniante, ke la viruso, kiu kaŭzis la kronvirusan malsanon, evoluis de tre proksima viruso antaŭ 40 ĝis 70 jaroj, kaj fakte tiuspeca viruso jam disvastiĝis inter vespertoj dekojn da jaroj. Esploristoj opinias, ke la virusa origino estas tre grava por estonteca regado de la epidemio.

Dividu