Novaĵoj (Julio 31)

Selena Publikigita: 2020-07-31 18:16:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 31a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi deklaris oficialan malfermon de la satelita sistemo BeiDou-3; la ĉina armeo refutas buŝajn atakojn de usona ministro pri defendo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino okazis ceremonio festanta la kompletiĝon kaj malfermon de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou-3.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la ceremonion. Li deklaris la oficialan malfermon de la nove kompletigita sistemo BeiDou-3

En la kunveno, Zhang Youxia, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono, legis gratulan mesaĝon de la Centra Milita Komisiono.

La lasta satelito de la sistemo BeiDou-3 estis ĵetita de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan la 23an de junio. La satelito, portita de la raketo Changzheng-3B, estas la 30a satelito de la sistemo BeiDou-3 kaj la 55a en la satelita familio BeiDou. La sistemo liveros altprecizecan loktrovan servon kaj kurtmesaĝan komunikadon.

La kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazos oktobre en Pekino, laŭ decido farita ĵaŭde en kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la Politika Buroo prezentos sian laborraporton al la Centra Komitato en la plena sesio, en kiu la ĉeestantoj ankaŭ taksos la proponojn pri redaktado de la 14a Kvinjara (2021-2025) Plano pri Socia kaj Ekonomia Disvolviĝo kaj estontecaj celoj por 2035.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ ankaŭ studis la nunan ekonomian situacion en la ĵaŭda kunveno kaj faris aranĝojn pri la ekonomia laboro de la dua duono de la jaro.

Laŭ la kunveno, la periodo de la 14a Kvinjara Plano estos la unuaj kvin jaroj post kiam Ĉinio finos konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj flankoj kaj realigos la unuan centjaran celon. La periodo ankaŭ markos la tempon de la lando por konstrui ĉi tiun atingon kaj komenci novan vojaĝon al la dua centjara celo de plena konstruado de moderna socialisma lando.

La kunveno diris, ke rigardante antaŭen, Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la periodo de strategia oportuno de disvolviĝo, kaj alfrontas novajn ŝancojn kaj defiojn. La kunveno emfazis la bezonon alte teni la grandan flagon de socialismo kun ĉinaj trajtoj por akceli la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio en la periodo de la 14a Kvinjara Plano kaj certigi bonan komencon en plena konstruado de moderna socialisma lando.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉina (KPĈ), marde prezidis kaj alparolis simpozion por peti opiniojn kaj sugestojn de eksterpartiaj eminentuloj pri la nuna ekonomia situacio kaj ekonomia laboro en la dua duono de la jaro.

Xi substrekis la ĝustan komprenon pri la nuna ekonomia situacio kaj profundan esploradon, alvokante pli grandajn klopodojn por amplekse profundigi reformon, kaj aktive trakti diversajn malfacilojn en disvolviĝo kaj riskojn, defiojn kaj grandan premon en diversaj sektoroj.

Li diris, ke tiaj klopodoj celas starigi vastan konsenton, kunigi potencan forton por akceli reformon kaj disvolviĝon, kaj venki diversajn riskojn kaj defiojn. Li akcentis, "Ni havas fortan decidon, firman volon kaj solidan nacian forton por trakti ĉi tiujn defiojn. Ni havas sufiĉan fidon, kapablon kaj saĝon por venki ĉiajn riskojn kaj provojn. Neniu lando aŭ individuo povas ĉesigi la historian paŝon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.”

La simpozio ĉeestis Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke Ĉinio estos pli rezoluta por defendi siajn proprajn suverenecon kaj sekurecon, kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro malgraŭ la usonaj intencoj estigi ondojn en la regiono.

Komentante pri tio, ke la usona flanko sendis du aviadilŝipojn al la Suda Ĉina Maro por ekzercado kaj aliaj movoj, Ren Guoqiang, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, diris en regula gazetara konferenco, ke usonaj agoj plene montris ĝian hegemonian pensmanieron kaj duoblajn normojn.

Ren diris, ke Usono portretas sin kiel "arbitraciiston" de la demando pri la Suda Ĉina Maro, sed fakte ĝi estas rompanto de regiona paco, detruanto de regiona kunlaboro kaj instiganto de internacia streĉeco. Li diris, ke Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insuloj en la Suda Ĉina Maro kaj iliaj apudaj akvoj, kio estas bazita sur sufiĉa historia kaj jurisprudenca atesto.

Ren atentigis, ke kun la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la situacio en la Suda Ĉina Maro ĝenerale estas stabila kaj koncernaj intertraktadoj progresis.

Peter Navarro, komerca konsilisto de la Blanka Domo, kelkfoje uzis “ĉinan viruson” kaj aliajn hontosignajn vortojn merkrede dum intervjuo kun la usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN).

Liaj rimarkoj kun evidenta hontiga kaj rasisma nuanco estis neakcepteblaj por John Berman, programestro de la Kabla Novaĵ-Reto. Navarro ripetis tiujn nedecajn vortojn spite al la atentigo de Berman dum la intervjuo. Fine, Berman ĉesigis la intervjuon, lasante Navarro kun embarasa rido. Ankaŭ aliaj usonaj mediatoj, inkluzive de Fox, raportis pri tio.

Berman merkrede intervjuis Navarro per videoligo por diskuti pri la situacio de la kronvirusa epidemio en Usono, kaj dume okazis debato inter ili.

En la diskuto Navarro denove kulpigis Ĉinion pri la eksterrega epidemio en Usono anstataŭ pripensi la respondecon de la usona registaro, asertante, “La ĉina registaro infektis nian landon per mortiga viruso.” Berman tuj konsciis ion kaj respondis “ne”, tamen Navarro ankoraŭ kelkfoje ripetis la vortojn “ĉina viruso”, kun mieno plena de malico. Poste Berman faris avertan atentigon, dirante, “Mi volas denove diri al vi Peter, bonvolu ne uzi tiujn vortojn en nia programo.” Sed Navarro ripetis la vortojn “ĉina viruso” malgraŭ la atentigo de Berman.

Berman ne volis daŭrigi la interparoladon fronte al la rasismaj rimarkoj de Navarro kaj intencis fini la intervjuon, dirante “Bone, Peter, mi ĝojas pro via partopreno en la programo. Mi scias, kion vi volas fari. Estas azidevenaj usonanoj, kiuj diris al ni, ke ili jam fariĝis celoj de atakoj kaj kritikoj.”

Dividu