Novaĵoj (Aŭgusto 3)

Mirinda Publikigita: 2020-08-03 17:09:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 3a de aŭgusto, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ŝtata konsilanto emfazas regadon de inundoj kaj postkatastrofan renormaligon; La marsa sondilo de Ĉinio finis sian unuan orbitan korekton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong alvokis ĉiajn klopodojn en regado de inundoj kaj postkatastrofa renormaligo por certigi sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Wang, ankaŭ estro de la Ŝtata Komandejo pri Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco, faris la rimarkojn dum inspektado en la ĉina orienta provinco Anhui pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofoj en la regiono.

Wang diris, ke riskoj kaj kaŝitaj danĝeroj pliiĝas, ĉar altaj akvoniveloj en riveroj, lagoj kaj akvorezervujoj minacas kontraŭinundajn instalaĵojn en la tuta lando. Li emfazis klopodojn por rigore monitori la inundan staton, strikte antaŭgardi sekurecajn riskojn kaj fari preparon al tajfunoj kaj pluvegoj, por malebligi gravajn katastrofojn kaj perdojn de vivoj. Li ankaŭ petis lokajn aŭtoritatojn plifortigi subtenon al la viktimoj de inundoj en la kampoj de epidemia regado, vivhelpo, produktado, higieno kaj kompenso por restarigi la ordon de produktado kaj ĉiutaga vivo kiel eble plej rapide.

Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, la marsa sondilo Tianwen-1 de Ĉinio sukcese efektivigis sian unuan orbitan korekton dimanĉe matene.

La sondilo faris la orbitan korekton je la 7a horo (Pekina Tempo), post kiam ĝia motoro 3000N funkciis 20 sekundojn, kaj plu direktiĝas al Marso. Ĉiuj sistemoj de la sondilo estis en bona stato. Antaŭ la orbita korekto, la marsa sondilo vojaĝis pli ol 230 horojn en la kosmo, kaj estis ĉirkaŭ 3 milionojn da kilometroj for de la Tero.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la orbita korekto ankaŭ provis la funkciadon de la motoro 3000N, kaj la sondilo spertos plurajn orbitalajn korektojn dum la vojaĝo de pli ol ses monatoj al Marso.

Oficialulo diris, ke produktoj ligitaj al la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou estis eksportitaj al pli ol 120 landoj kaj regionoj.

Ran Chengqi, proparolanto de la sistemo BeiDou, diris en gazetara konferenco, ke ĉiuj ŝlosilaj partoj de la sistemo estas 100-procente enlande faritaj, kaj Ĉinio primajstras 160 kernajn teknologiojn, inkluzive de intersatelitaj ligoj kaj altprecizaj atomhorloĝoj.

Ran diris al raportistoj, ke la 28-nanometra multreĝima blato de la sistemo Beidou iris en amasproduktadon kaj ĝia 22-nanometra blato estos amasproduktita baldaŭ. Li aldonis, ke la plej multaj saĝtelefonoj subtenas la funkciojn de BeiDou.

Ĉinaj aŭtoritatoj publikigis cirkuleron por plue redukti kostojn de entreprenoj kaj helpi al ili venki la kronvirusan pandemion.

“La averaĝaj kostoj de larĝa bendo por entreprenoj falos je 15% ĉi-jare,” diris la cirkulero kune publikigita de kvar registaraj departementoj inkluzive de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, la Ministerio de Financo kaj la Popola Banko de Ĉinio.

La cirkulero diris, ke la politiko pri liberiĝo de aldonvalora imposto estos pluvalidigita ĝis la fino de ĉi tiu jaro, tuŝante la sektorojn de publika transportado, restoracio kaj loĝado, turismo kaj distrado, kulturo kaj sportaj servoj. Ĝi diris, ke malgrandaj entreprenoj estas permesitaj prokrasti siajn enspezimpostajn pagojn ĝis la venonta jaro, kaj kontraŭleĝaj kotizoj sur entreprenoj estos forigitaj. Miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj estos liberigitaj de la pago de asekuroj pri baza pensio, senlaboreco kaj labor-rilataj vundoj ĝis la fino de la jaro.

Sep virus-ekzamenaj profesiuloj el la ĉina ĉeftero atingis Honkongon dimanĉe posttagmeze kiel la unua grupo de subtenaj teamoj de la ĉeftero por helpi bridadon de plua disvastiĝo de la epidemio en Honkongo.

La medicinaj profesiuloj, kiuj helpos laboratorian laboron tie, estas anoj de la 60-membra teamo de nukleacida ekzameno lastatempe starigita laŭ la peto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por helpi la batalon kontraŭ la pandemio.

Ili atingis Honkongon, kiam tie infektoj draste kreskis, medicinaj resursoj estis etenditaj ĝis la limo kaj ne sufiĉis la kapablo de virusa ekzameno. Membroj de la teamo estis elektitaj el pli ol 20 publikaj hospitaloj en la suda provinco Guangdong. La estro de la teamo iam gvidis la subtenan grupon de la provinco al Wuhan, la ĉefurbo de la centra provinco Hubei.

Guo Penghao, estro de la sep-membra avangarda teamo, diris, ke ili komencos labori kun lokaj koncernaj departementoj kaj kutimiĝi kun ekzamenaj instalaĵoj kaj proceduroj por preparo pri la sekvaj grandskalaj nukleacidaj ekzamenoj.

Kunvenante kun membroj de la teamo, du oficialuloj de la registaro de la HSAR, direktoro por konstituciaj kaj ĉefteraj aferoj Tsang Kwok-wai kaj direktoro pri nutraĵoj kaj sano Chan Siu-chee, esprimis dankon pro la helpo de la centra registaro, kaj diris, ke la registaro de la HSAR esperas ke la epidemia eksplodo estos bridita kiel eble plej frue.

Qiu Hong, vicestro de la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la HSAR, diris, ke la centra registaro donas grandan atenton al la sekureco kaj sano de honkongaj loĝantoj, kaj krom la subtenaj teamoj, ĝi liveros al Honkongo ankaŭ senpagajn kontraŭepidemiajn ekipaĵojn.

Kalifornia senatano diris, ke permesi al usonaj civitanoj procesi kontraŭ Ĉinio pri la kronvirusa pandemio estos "granda eraro".

"Ni lanĉas serion de nekonataj okazaĵoj, kiuj eble estos tre, tre danĝeraj. Mi opinias, ke tio estas granda eraro," diris veterana senatano Dianne Feinstein lastatempe dum aŭskultado de la Senata Komisiono pri Juĝo.

Feinstein diris, ke Ĉinio liberigis kelkdek milionojn da homoj el malriĉeco en mallonga periodo, kaj ke ŝi opinias, ke Ĉinio estas lando "kreskanta en respektindan nacion inter aliaj nacioj" kaj "potenciala komerca partnero".

La novaĵa kanalo Fox raportis, ke Feinstein diris ankaŭ, ke aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio, eble uzos la novan leĝan precedencon kontraŭ Usono, rezultigante mondan kaoson.

Norvegaj oficialuloj pri publika sano diris dimanĉe, ke almenaŭ 40 pasaĝeroj kaj ŝipanoj de luksa plezurŝipo estis konfirmitaj pri infektiĝo per la nova kronviruso kaj la aŭtoritatoj ankoraŭ klopodas spuri iujn pasaĝerojn de du lastaj arktaj vojaĝoj.

Kvar ŝipanoj en la ŝipo MS Roald Amundsen estis enhospitaligitaj vendrede, post kiam la ŝipo atingis la havenon de Tromso, norda Norvegio, kaj poste estis diagnozita pri la kronvirusa malsano. Ekzamenoj montris, ke ankaŭ aliaj 32 el la 158 ŝipanoj estis infektitaj.

La ŝipanaro estis kvarantenigita en la ŝipo, dum la 178 pasaĝeroj, kiuj atingis la havenon vendrede, estis permesitaj elŝipiĝi antaŭ ol iu ajn estis diagnozita pri la malsano, kio estigis kompleksan funkciadon por trovi ilin kaj bridi ian ajn eblan disvastiĝon.

Dividu