Novaĵoj (Aŭgusto 4)

Mirinda Publikigita: 2020-08-04 15:03:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 4a de aŭgusto, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: La ĉina navigada sistemo BeiDou kontribuas al regado de inundoj; Ĉinio urĝas Usonon retiri Xinjiang-rilatajn sankciojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ran Chengqi, proparolanto de la ĉina Navigad-Satelita Sistemo BeiDou, diris lunde, ke la sistemo BeiDou ludis gravan rolon en la regado de inundoj en la lando.

Ran diris en gazetara konferenco, ke la sistemo BeiDou helpis al la lando batali kontraŭ inundoj, helpante deformiĝan monitoradon, fruan averton kaj translokadon de loĝantoj.

Surbaze de siaj konstelacioj kaj teraj stacioj, la sistemo BeiDou povas liveri altprecizajn servojn kun centimetra precizeco en realtempa prilaborado kaj milimetra precizeco en postprilaboro. Per la helpo de la sistemo kaj akcesora ekipaĵo, terŝtona fluo povas esti prognozita per realtempa deformiĝa monitorado por gajni tempon por translokado de loĝantoj kaj savado.

Ran diris, ke en la gubernio Shimen en la ĉina centra provinco Hunan, la monitorada sistemo bazita sur la sistemo BeiDou helpis elsendi fruajn avertojn kaj translokadon de pli ol 60 homoj minacitaj de terlavango, tiel certigante la sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de homoj.

Ĉinio lunde urĝis Usonon retiri sian malĝustan decidon efektivigi sankciojn kontraŭ la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso kaj du koncernaj oficialuloj, promesante "rezolutan rebaton", se la usona flanko obstinas en tia konduto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, faris la rimarkojn responde al rilata usona movo, kaj lastatempa deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu kritikas la politikon de Ĉinio pri Xinjiang.

Wang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ago de Usono estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj grava malobservo de bazaj normoj pri internaciaj rilatoj. Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas ĝin. Li diris, ke Xinjiang-rilataj demandoj estas neniam pri homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed pri batalo kontraŭ terorismo kaj separismo. "Xinjiang-aj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio. Usono havas neniun rajton kaj neniun bazon por interveni." Li diris ankaŭ, ke Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso faris gravajn kontribuojn por akceli disvolviĝon, etnan unuecon, socian stabilecon kaj landliman sekurecon de Xinjiang, ekzistante en harmonio kun ĉiuj etnogrupoj kiel amika kaj subtena kunulo. La akuzo de Usono estas nenio alia ol disvastigo de senbazaj onidiroj kaj kalumnioj.

Wang akcentis, ke la ĉina registaro rezolute protektas siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, batas fortojn de perforta terorismo, separismo kaj religia ekstremismo kaj oponas ĉian eksterlandan intervenon en xinjiang-ajn aferojn kaj la aliajn internajn aferojn de Ĉinio.

Ĉinio lunde firme oponis usonajn minacojn kontraŭ koncernaj ĉinaj teknologiaj kompanioj, urĝante la usonan flankon ĉesigi politikigon de ekonomiaj demandoj kaj misuzon de la koncepto de nacia sekureco.

Laŭ raporto, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke la registaro de Trump planis agi kontraŭ ampleksaj riskoj de nacia sekureco, prezentitaj de iuj ĉinaj softvaraj kompanioj.

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde, ke la usona flanko faris la minacojn kontraŭ rilataj kompanioj surbaze de supozata kulpeco kaj sen iu ajn atesto.

Wang diris en gazetara konferenco, ke tiaj movoj agas kontraŭ la principoj de libermerkata ekonomio kaj malobservas la principojn de malfermo, travidebleco kaj nediskriminacio de la Monda Organizo pri Komerco. Ili ankaŭ rivelas la hipokritecon de Usono en tiel nomata "defendo de justeco kaj liberecoj" kaj ĝiajn tipajn duoblajn normojn.

Wang diris, "Ni vokas tiujn en Usono aŭskulti la voĉojn de la internacia komunumo, liveri malferman, egalan, justan kaj nediskriminacian medion al merkataj entoj de aliaj landoj por investado kaj funkciado en Usono, haltigi politikigon de komercaj kaj ekonomiaj demandoj, kaj ĉesigi antaŭenigon de diskriminacio kaj politikoj de ekskluzivado per misuzo de la koncepto de nacia sekureco.

La ĉina Ministerio de Komerco diris lunde, ke ĝi komencis kontraŭdumpingan enketon pri polifenilena etero importita el Usono.

La ministerio diris en deklaro en sia retejo, ke la enketo estis lanĉita laŭ la peto de Nantong Xingchen, ĉina kompanio pri sintezaj materialoj, nome de enlandaj produktantoj de polifenilena etero.

Polifenilena etero estas polimero kun bonaj varmorzisteco, dimensia stabileco kaj mekanika proprieco. Ĝi estas uzata en fotovoltaa, elektronika kaj aŭtomobila industrioj. La deklaro diris, ke la enketo finiĝos antaŭ la 3a de aŭgusto 2021, sed eble estos plilongigita ĝis la 3a de februaro 2022.

Altranga fakulo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde, ke kvankam la unuaj amasoj da netipa pneŭmonio estis raportitaj en Wuhan, Ĉinio, tio ne nepre signifas, ke ĝi estas la loko, kie la kronvirusa malsano transiris de bestoj al homoj.

D-ro Michael Ryan, plenuma direktoro de la Programo de Prisanaj Krizokazaĵoj de la MOS, diris en regula informado pri la kronvirusa malsano, ke pli da "vasta retrospektiva epidemiologia studo" devas esti farita por plene kompreni la rilatojn inter la kazoj.

Li emfazis la neceson komenci studojn pri la unuaj raportitaj homaj amasoj por sisteme serĉi la "unuan signalon, en kiu la baro inter besta kaj homa specioj estis transirita", antaŭ ol komenci la studojn sur la besta flanko.

La fakulo diris, ke la avangarda teamo de la MOS, kiu vojaĝis al Ĉinio por prepari internacian mision de identigo de la zoonotika fonto de la kronvirusa malsano, finis sian mision lastatempe. Venontaj studoj baziĝos sur la komencaj esploroj faritaj de ĉinaj fakuloj ĉirkaŭ la Wuhan-a marmanĝaĵa bazaro.

Laborkomitato pri aljuĝo de honoro diris lunde, ke Zhong Nanshan, pintklasa fakulo pri spirado, kiu identigis la SARS-viruson en 2003 kaj nun gvidas la klopodojn de la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, estis kandidatigita al la Respublika Medalo.

Estas la dua fojo atribui la Respublikan Medalon, post kiam la lando honoris kelkajn ekzemplajn figurojn en 2019 pro iliaj elstaraj kontribuoj al la disvolviĝo de la Popola Respubliko de post ĝia fondiĝo en 1949.

Krome, naciaj honoraj titoloj, kiuj honoras tiujn, kiuj faras esceptajn kontribuojn en specifaj kampoj, estos aljuĝitaj al aliaj tri eminentaj fakuloj samtempe.

La komitato diris, ke Zhang Boli, Zhang Dingyu kaj Chen Wei, kiuj ĉiuj ludis gravan rolon en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, estis elektitaj por naciaj honoraj titoloj.

Dividu