Novaĵoj (Aŭgusto 5)

Mirinda Publikigita: 2020-08-05 16:20:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 5a de aŭgusto, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio firme oponas, ke la usona flanko publike tiranas iujn ne-usonajn entreprenojn, malobservante regulojn de merkata ekonomio kaj la principojn de malfermiteco, travidebleco kaj ne-diskriminacio de la Monda Organizo pri Komerco.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkon en gazetara konferenco dum komentado pri la anonco de Usono, ke TikTok, ĉina video-divida aplikaĵo, estos malpermesita en Usono, se ĝi ne estos vendita al usona kompanio antaŭ la 15a de septembro.

Wang diris, "Dum iom da tempo, sen livero de atesto, Usono etendis la koncepton de nacia sekureco kaj misuzis sian ŝtatan potencon por faligi iujn ne-usonajn entreprenojn. Tia praktiko iras kontraŭ reguloj de merkata ekonomio kaj la principoj de malfermiteco, travidebleco kaj ne-diskriminacio de la Monda Organizo pri Komerco.”

Li aldonis, “Tio estas publika ago de tiranado, kiun Ĉinio firme oponas. Ni rimarkis, ke tio ankaŭ vekis kritikon kaj dubojn en Usono kaj de la internacia komunumo. Rilataj kompanioj komercas en Usono laŭ merkataj principoj kaj internaciaj reguloj, kaj obeas usonajn leĝojn kaj regularojn.”

Lastatempe la novaĵo, ke Usono intencas per administra rimedo malpermesi ĉinan socian softvaron TikTok, vekis grandan diskuton en la internacia komunumo. La 3an de aŭgusto la usona gvidanto minacis en parolado, ke la socia softvaro TikTok devas esti vendita al Usono, alie ĝi estos malpermersita en la lando. Li aldonis, ke tiu ĉi transakcio pagos grandsuman makleraĵon al la usona fisko. La hegemoniaj rimarkoj tuj vekis vastajn kritikojn kaj kondamnon enlande kaj eksterlanda. Eksa konsilisto de la usona Ministerio de Justeco diris, ke la aserto de usona gvidanto estas senbaza en la kontraŭdumpinga leĝo. Iuj analizantoj diris, ke la komploto de usonaj politikistoj kaj interretaj magnatoj antaŭenpuŝis la politikan persekutadon, montrante la histerian animstaton de usonaj politikistoj provoki konfrontadon inter Usono kaj Ĉinio kaj malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio, kaj nudigante la hipokritecon de Usono en la tiel nomata “justa konkurenco”.

Ĉinio marde urĝis Usonon serioze rigardi la zorgojn de la internacia komunumo kaj klarigi siajn eksterlandajn biologiajn militecigajn agadojn.

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn responde al koncernaj biologiaj militecigaj agadoj de Usono, kiuj kaŭzis grandan zorgon kaj levis multajn demandojn kaj protestojn.

Lastatempe mediatoj en Sud-Koreio plurfoje raportis, ke usonaj armeanoj postenigitaj en la lando kondukis agadojn malobservantajn la Konvencion pri Biologiaj Armiloj, kaj multaj sociaj grupoj tie postulis la fermon de koncernaj usonaj militaj laboratorioj kaj elpelon de rilataj usonaj trupoj postenigitaj en la lando.

Wang diris, ke Usono efektivigis agadojn de biologia militecigo en multaj landoj, kiuj efektive kaŭzis ĝeneralan dubon kaj oponon. Li diris, ke tiuj agadoj estas netravideblaj. Multaj el la koncernaj landoj tute ne scias, kion faras la usonaj militaj laboratorioj. Usono estas tiu, kiu efektivigis la plej grandan nombron da biologiaj militecigaj agadoj eksterlande, tamen neniu el ili estas menciita en la materialoj de Konfid-Starigaj Rimedoj, submetitaj de Usono al la Konvencio pri Biologiaj Armiloj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, citante rezultojn de enketo, ke tutmondaj entreprenoj montris sian konfidon al la ekonomia kresko kaj estontecaj disvolvaj perspektivoj de Ĉinio.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al koncerna demando. Wang diris, "Ĉinio neniam vidis kaj ne vidos grandskalan retiriĝon de alilanda kapitalo aŭ la translokiĝon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj. Kontraŭe, pro la stabila atendo de ekonomia renormaliĝo, senĉese optimumigita komerca medio kaj la avantaĝoj de grandega merkato kaj potencialo de enlanda postulado de Ĉinio, multaj aliland-kapitalaj entreprenoj rapidigas sian aranĝon en Ĉinio kaj aktivan esploradon de la ĉina merkato.”

Wang diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio unua metis la epidemion sub regadon kaj amplekse antaŭenigis rekomencon de laboro kaj produktado.

Ĉinaj aŭtoritatoj planas oficiale inkluzivi medikamentojn uzatajn por kuracado de malsanoj rilataj al nova kronviruso en la regulajn programojn de medicina asekuro de la lando.

La Nacia Administracio pri Sanzorga Sekureco publikigis projekton de laborplano pri alĝustigo de la listo de medikamentoj kovritaj de la sistemo de medicina asekuro, invitante la publikon liveri komentojn kaj opiniojn pri la projekto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin anoncis marde, ke Ĉinio sendis teamon de medicinaj fakuloj al Azerbajĝano por helpi al la centr-azia lando batali kontraŭ la kronvirusa epidemio. Wang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la teamo, organizita de la Nacia Komisiono pri Sano, konsistas el fakuloj de la provinco Sichuan, kaj ĝi ekiris al Azerbajĝano marde.

La organizanto diris marde, ke Pekino sin preparas por la Ĉina Internacia Foiro de Serva Komerco, planita por la komenco de septembro, kiu havos interretajn kaj eksterretajn ekspoziciojn.

Sun Yao, vicdirektoro de la Pekina Municipa Komerca Buroo, diris en gazetara konferenco, ke ĝis mardo, 141 internaciaj organizoj, ambasadorejoj en Ĉinio, komercaj asocioj kaj institucioj promesis partopreni en ĉi-jara okazaĵo, grava ampleksa ekspozicio pri serva komerco.

Sun diris, ke alilandaj gastoj, ekspoziciantoj kaj komercistoj ĉeestos ĉefe la retajn ekspoziciojn kaj ĉiuspecaj entoj en Ĉinio partoprenos ĉefe en la eksterretaj ekspozicioj. Pasintjare, la valoro de intencaj interkonsentoj atingitaj en la foiro superis 105 miliardojn da usonaj dolaroj.

Grandega eksplodo okazis marde en la libana ĉefurbo Bejruto, mortigante almenaŭ 78 homojn kaj vundante pli ol 3 700 aliajn.

La eksplodo balancis la Havenon de Bejruto je ĉirkaŭ la 6a horo kaj 10 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo, skuante konstruaĵojn en la tuta urbo kaj kaŭzante grandan nombron de viktimoj kaj damaĝojn. La nombro de mortintoj kaj vunditoj pliiĝos eble.

La kaŭzo de la eksplodo estas esplorata. Sed libana ĉefministro Hassan Diab diris, ke la kaŭzo de la eksplodo estis 2 700 tunoj da amonia nitrato stokita en magazeno ses jarojn. Prezidento Michel Aoun diris per socia komunikilo Twitter, ke estis "neakcepteble", ke la eksplodaĵoj estis stokitaj nesekure. Aoun deklaris tri tagojn da funebro kaj postulis eniri dusemajnan krizostaton.

Dividu