Novaĵoj (Aŭgusto 6)

Mirinda Publikigita: 2020-08-06 18:42:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 6a de aŭgusto, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi sendis kondolencojn al libana prezidento pro grandega eksplodo en Bejruto; Wang Yi kontestas rimarkojn pri 'malsukcesa' usona politiko pri kontakto kun Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia libana paralelulo Michel Aoun pro la grandega eksplodo en la libana ĉefurbo Bejruto.

En sia mesaĝo Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la grandega eksplodo en Bejruto, kiu mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro la viktimoj, transdonis elkoran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj kaj deziris al la vunditoj rapidan resaniĝon.

La medicina unuo de la ĉinaj packonservaj trupoj al Libano diris, ke ĝi liveros medicinan helpon al Bejruto post la mortiga eksplodo en la haveno de la libana ĉefurbo marde.

Laŭ la peto de la Provizoraj Trupoj de la UN en Libano, la 18a grupo de ĉinaj packonservaj trupoj al Libano organizis krizokazan teamon de naŭ kuracistoj el kampoj inkluzive de kirurgio, interna medicino, brulvundoj kaj anestezologio. La medicina unuo diris, ke la personaro kaj veturiloj estas bone pretaj kaj direktiĝos al Bejruto, portante medicinajn provizaĵojn kaj protektajn ekipaĵojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke la aserto, ke la usona politiko pri kontakto kun Ĉinio malsukcesis, estas nur ripeto de la pensmaniero de malvarma milito.

Wang faris la rimarkojn dum intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua. Li diris, ke fiaskaj rimarkoj turnas blindan okulon al ĉio atingita en ĉina-usonaj rilatoj dum la pasintaj jardekoj kaj montras nesciadon pri la historia procezo kaj mankon de respekto al la ĉina kaj usona popoloj.

Wang diris, "Tio estas politika viruso, kiu estas kompreneble pridubita kaj riproĉita de homoj en Usono kaj la internacia komunumo. Antaŭ kvar jardekoj, gvidantoj de Ĉinio kaj Usono faris manpremon trans la vasta Pacifika Oceano. Kio ebligis tion estis, ke ambaŭ landoj persistis en la principo de reciproka respekto kaj konsentis serĉi komunan punkton flankenmetante ideologiajn diferencojn.”

La ministro pri eksterlandaj aferoj aldonis, ke dum la pasintaj 40 jaroj kaj precipe de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kelkaj generacioj de ĉinoj kaj usonanoj kunlaboris por antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn. La duflankaj rilatoj fariĝis unu el la plej profunde interplektitaj rilatoj en la mondo kun plej vastaj kampoj de kunlaboro kaj plej vastaj komunaj interesoj.

Wang emfazis, ke 40 jaroj pasis, kvankam Ĉinio kaj Usono estas tute malsamaj en sociaj sistemoj kaj multaj aliaj kampoj, tiaj diferencoj ne influis pacan kunekziston kaj kunlaboron inter la du landoj, kaj ili ne devas influi la duflankajn rilatojn en la estonteco. Li diris, "Estas nek necese nek eble, ke la du flankoj ŝanĝu unu la alian. Anstataŭe, ni devas respekti la elekton sendepende faritan de la popolo de la alia flanko.’

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris marde, ke Pekino ne volas vidi eksplodon de malvarma milito inter Ĉinio kaj Usono kaj ambaŭ landoj bezonas labori por ripari rilatojn sub "senprecedenca" streĉeco.

La ambasadoro faris la rimarkojn responde al demandoj de raportistoj en la Sekureca Konferenco de Aspen. Cui diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas ĉe la plej malalta punkto en preskaŭ 50 jaroj, de post kiam prezidento Richard Nixon malfermis dialogon kun Pekino en 1971.

Li diris, "Ni estas en tre kriza momento en niaj rilatoj. Mi ne opinias, ke nova Malvarma Milito utilas al interesoj de iu ajn. Kial ni permesas al la historio ripetiĝi, kiam ni estas antaŭ tiom da novaj defioj?” Li rifuzis la akuzojn de Usono pri spionado de ĉinoj el la ĝenerala konsulejo en Houston, kiu estis fermita en la lasta monato fare de Vaŝingtono.

Aŭstralia ĉefministro Scott Morrison diris marde, ke estas neniu atesto, ke la aplikaĵo Tik Tok devas esti limigita en Aŭstralio.

Morrison faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis la usonan Sekurecan Forumon de Aspen. La foruma prezidisto demandis, “Ni estu certaj, ĉu la informa servo de Aŭstralio konkludis, ke estas neniu sekureca minaco el Tik Tok.” Morrison respondis, “Ni donos kontinuan atenton al la privateco kaj sekureca risko. Sed estas neniu atesto, ke limigo al Tik Tok estas necesa, kaj ankaŭ neniu simptomo montris, ke tiuj aplikaj programoj damaĝas la sekurecajn interesojn de Aŭstralio aŭ personajn interesojn de aŭstraliaj civitanoj.

Antaŭ nelonge, la usona registaro minacis komplete malpermesi Tik Tok je la preteksto de nacia sekureco. Poste Morrison instrukciis al la informa servo esplori riskon de privateco kaj sekurecan minacon de tiu ĉi aplika programo.

Merkrede posttagmeze laŭ pekina tempo, la Virina Programo de la UN okazigis ministronivelan rondtablan videokonferencon sub la temo “De Respondo al Restarigo: Spertoj de Ĉinio kaj Ĝiaj Tutmondaj Partneroj”, por certigi progreson en atingo de celo 5 de daŭripova disvolvado meze de la influo de la nova kronviruso 2019. Huang Xiaowei, vicdirektoro de la laborkomitato pri virinoj kaj infanoj de la ĉina Ŝtata Konsilio kaj la unua sekretario de la sekretariejo de la Ĉina Virina Federacio, faris tonikan paroladon en la konferenco, informante la ĉeestantojn pri la klodopoj de la ĉina registaro en paralela antaŭenigo de epidemia regado kaj sociekonomia disvolvado.

Huang diris, ke fronte al la epidmeio, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro persistis en la ideo prioritatigi la protekton de la popolo kaj vivoj kaj kondukis la tutlandan batalon kontraŭ la epidemio. Ŝi konigis la laborojn faritajn de la ĉina registaro por protekti sanon kaj vivsekurecon de virinoj kaj infanoj dum la batalo kontraŭ la epidmeio kaj la rolon luditan de ĉinaj virinoj kaj virinaj organizoj en epidemia regado kaj rekomenco de laboro kaj produktado

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede kondamnis la lundan teroristan atakon, kiu okazis en prizona komplekso en Jalalabad, Afganio, kaj rezultigis la mortojn de almenaŭ 29 homoj. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

En gazetara deklaro, la membroj de la Sekureca Konsilio esprimis siajn plej profundajn simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la registaro de Afganio, kaj ili deziris rapidan kaj plenan resaniĝon al vunditoj.

La konsiliaj membroj emfazis la neceson kapti krimulojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj terorismaj agoj kaj porti ilin al justeco, kaj urĝis ĉiujn ŝtatojn aktive kunlabori kun la registaro de Afganio kaj ĉiuj aliaj koncernaj aŭtoritatoj tiurilate.

Ili diris, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco, kaj emfazis la bezonon de ĉiuj ŝtatoj bati per ĉiaj rimedoj minacojn kaŭzitajn de terorismaj agoj kontraŭ internaciaj paco kaj sekureco.

Dividu