Novaĵoj (Aŭgusto 7)

Kane Publikigita: 2020-08-07 14:30:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 7a de aŭgusto, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas kombinadon de pintnivela projektado kaj publika konsilo en kompilado de la 14a Kvinjara Plano; Ĉina ministro pri defendo telefone konversaciis kun sia usona paralelulo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis la neceson bone kunordigi la laborojn de pintnivela projektado kaj peto de publikaj opinioj en komunaj klopodoj por kompilado de la 14a Kvinjara Plano.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke formuli kaj efektivigi la kvinjarajn planojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo estas gravaj vojoj de la KPĈ al regado de la lando. Li emfazis la bezonon larĝigi kanalojn al la publiko por esprimi opiniojn kaj proponi sugestojn, ĉar kompilado de kvinjaraj planoj tuŝas ĉiujn kampojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj strikte rilatas al produktado kaj vivo de la popolo.

Xi emfazis, ke membroj de la publiko kaj homoj el ĉiuj sektoroj de la socio devas esti instigitaj proponi konsilojn per diversaj rimedoj por ke sociaj atendoj, saĝo de la popolo, konsiloj kaj spertoj de fakuloj sur la baza nivelo estu integritaj en la planon.

La Komisarejo de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) ĵaŭde refutis deklaron de la Klubo de Fremdlandaj Korespondantoj en Honkongo kaj urĝis ĝin distingi pravon de malpravo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri nacia defendo Wei Fenghe ĵaŭde telefone konversaciis kun usona ministro pri defendo Mark Esper laŭ invito. Ili interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj militaj rilatoj, kaj ankaŭ pri la duflankaj militaj interŝanĝoj en la venonta fazo.

Wei deklaris la principan pozicion de Ĉinio pri demandoj, inkluzive de la Suda Ĉina Maro, Tajvano kaj la usona hontosigna etiketado al Ĉinio, kaj urĝis la usonan flankon ĉesigi erarajn vortojn kaj agojn, plibonigi traktadon kaj regadon de marbordaj riskoj, eviti preni danĝerajn movojn, kiuj povas eskaladi la situacion, kaj konservi regionajn pacon kaj stabilecon.

Esper diris, ke meze de streĉeco inter la du landoj, la du armeoj devas subteni dialogon kaj konsiliĝon por trakti krizojn, eviti misjuĝon kaj redukti riskojn.

Proparolanto de la komisarejo diris, ke Usono, kvankam ĝi deklaris sin kiel ĉampionon de la gazetara libereco, ĉiam akcelis politikan subpremon kontraŭ ĉinaj mediatoj pro sia pensmaniero de la malvarma milito kaj ideologia antaŭjuĝo, kio rivelis ĝiajn hipokritecon, duoblajn normojn kaj hegemonian tiranadon.

La proparolanto diris, ke konsidere la usonan agon, Ĉinio estos devigita alpreni necesajn kontraŭrimedojn por protekti siajn rajtojn kaj interesojn, kaj ke estas Usono, kiu kaŭzis la situacion kaj devas preni sur sin la tutan respondecon pri tio. Honkongo estas parto de Ĉinio kaj la centra registaro havas la diplomatian aŭtoritaton por alpreni kontraŭrimedojn.

Malgraŭ la influo de la kronvirusa pandemio sur tutmonda postulado, la eksportado de Ĉinio en julio atingis surprizan kreskon kontraŭ ĉia atendo.

La Ĝenerala Administracio de Doganoj diris vendrede, ke laŭ kalkulo per la usona dolaro, la eksportado kreskis je 7,2% ĝis 237,6 miliardoj da usonaj dolaroj, pli rapide ol atendite, dum la importado iom malkreskis, je 1,4% malpli ol la sama periodo de la lasta jaro ĝis 175,3 miliardoj da usonaj dolaroj.

Oficialaj donitaĵoj montris, ke en la unuaj sep monatoj de 2020, la varkomerco de Ĉinio, laŭ kalkulo per la usona dolaro falis je 4,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,4 duilionoj da usonaj dolaroj. Dum la sama periodo, la eksportado malkreskis je 4,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 1,3 duilionoj da usonaj dolaroj, kaj la importado falis je 5,7% ĝis 1,1 duilionoj da dolaroj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la usona registaro ne pluvalidigis vizojn por ĉinaj ĵurnalistoj, kies 90-tagaj vizoj eksvalidiĝos la 7an de aŭgusto.

Tiaj vizoj kutime estas senlimdataj kaj ne bezonas esti renovigitaj, krom se la dungito transiĝas al malsama kompanio aŭ mediato. La 11an de majo, la registaro de Trump trudis novajn regularojn al ĉinaj ĵurnalistoj laborantaj en Usono, limigante vizojn por la grupo al 90 tagoj, kun la opcio por pluvalidigo.

Sed proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke ĝis nun neniu ĉina ĵurnalisto ricevis pluvalidigon de vizo.

Wang diris, ke la usona sinteno al ĉinaj mediatoj estas bazita sur la pensmaniero de malvarma milito kaj ideologia antaŭjuĝo, kaj la usona registaro ĉiam eskaladis siajn agojn kontraŭ ĉinaj mediatoj. Usono devas tuj korekti sian eraron kaj ĉesigi siajn agojn. Li aldonis, "Se Usono persistas, Ĉinio alprenos necesan kaj leĝan respondon por protekti siajn rajtojn."

Proparolanto Wang diris ĵaŭde, ke Ĉinio, kiel respondeca grava fiŝkapta lando, donas grandan gravecon al la protekto de la maraj medio kaj resursoj kaj efektivigas la plej rigorajn rimedojn de monitorado kaj regado de siaj eksterlandaj fiŝkaptaj ŝipoj.

Wang faris la rimarkon en gazetara konferenco, post kiam ekvadora ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke la lando kontrolos ĉinajn fiŝkaptajn flotojn proksime al la insuloj Galapagos, kaj ke Ekvadoro atendas okazigi duflankan intertraktadon kun la ĉina flanko.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Ekvadoro estas en amika komunikado nun per duflankaj kanaloj, kaj ke ĵaŭde la fiŝkaptaj aŭtoritatoj de la du landoj okazigis specialan videokonferencon, kio kondukis al pozitivaj konsentoj kaj bonaj rezultoj. Li diris ankaŭ, ke samtempe, por kontribui al la protekto de fiŝkaptaj resursoj en la regiono, la ĉina fiŝkapta aŭtoritato decidis malpermesi fiŝkaptadon en alta maro okcidente de la Mara Rezervejo Galapagos de septembro ĝis novembro de ĉi tiu jaro, kio gajnis laŭdon de Ekvadoro kaj aliaj koncernaj landoj.

La ĉina ambasadorejo en Ganao transdonis aron da medicinaj provizaĵoj al la Kunordiga Konsilio de la Regiono de Plia Accra ĵaŭde por subteni ĝiajn klopodojn por bridi la disvastiĝon de la kronvirusa pandemio.

La medicinaj provizaĵoj, inkluzive de 16 000 maskoj kaj 100 infraruĝaj termometroj, estis donacitaj nome de la Fujian-provinca Popola Asocio pri Amikeco.

Aferŝarĝito de la ĉina ambasadorejo en Ganao, Zhu Jing, kiu transdonis la provizaĵojn, diris, ke la donaco estas por reciproki similan agon de la Kunordiga Konsilio de la Regiono de Plia Accra al Fujian-provinco pli frue en la jaro.

Zhu diris, "La ĉina registaro kaj ĉina popolo empatias kaj staras firme kun la ganaa popolo, kiam la pandemio furiozas sur la afrika kontinento. Kiel ĝemela provinco de la Regiono de Plia Accra, la Fujian-provinca Popola Asocio pri Amikeco decidis donaci la maskojn kaj termometrojn por helpi al la Regiono de Plia Accra venki la viruson."

Dividu