Novaĵoj (Aŭgusto 10)

Henggang Publikigita: 2020-08-10 15:45:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro gratulas srilankan novan ĉefministron; proparolanto diris, ke sankcioj de Usono kontraŭ ĉinaj oficialuloj estas nenio alia ol histeria eksplodo de hegemoniismo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe esprimis gratulojn al Mahinda Rajapaksa pro lia enoficiĝo kiel nova ĉefministro de Srilanko.

Li diris en sia gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Srilanko havas tradician amikecon, kaj ilia strategia partnereco vigle disvolviĝis en la lastaj jaroj, kio reflektas sinceran reciprokan helpon kaj longedaŭran amikecon, kaj duflanka praktika kunlaboro en diversaj kampoj senĉese vastiĝis kaj profundiĝis.

Li diris, ke precipe, la ĉinaj kaj srilankaj registaroj kaj popoloj zorgis unu pri la alia kaj dividis feliĉon kaj malfeliĉon en la komuna batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, kio firmigis kaj levis ilian amikecon. Li aldonis, ke ĉefministro Rajapaksa delonge sin dediĉis al akcelado de la amikeco inter la du landoj, kaj ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Srilanko kaj volas cementi sian tradician amikecon kun Srilanko, profundigi reciprokprofitan kaj kungajnan kunlaboron kaj puŝi ĉina-srilankajn rilatojn al pli rapida disvolviĝo por pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la ĉina Ŝtata Konsilio diris, ke iuj usonaj politikistoj plene elmontris siajn hegemoniajn trajtojn rilate al la tiel nomataj sankcioj kontraŭ estroj de ĉinaj centraj registaraj institucioj respondecaj pri honkongaj aferoj kaj oficialuloj de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La proparolanto diris dimanĉe, ke la movo estas nenio alia ol histeria eksplodo de hegemoniismo, post kiam tiuj usonaj politikistoj malsukcesis en siaj intencoj manipuli honkongajn aferojn.

La proparolanto diris, ke ekde la malkvieto pro proponitaj amendoj de regularo en Honkongo en la pasintjara junio, iuj kontraŭĉinaj kaj kontraŭkomunistaj fortoj en Usono opiniis, ke ili trovis novan ŝancon por instigi al "koloraj revolucioj".

La proparolanto aldonis, ke tamen, post kiam la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo estis adoptita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso ĉi-jare, iuj usonaj politikistoj komencis eksplodi de kolerego. La proparolanto atentigis, ke la usona registaro kaj iuj usonaj politikistoj agis en maltrankvila kaj malprudenta maniero pri aferoj de Honkongo por kovri sian propran aĉan respondon al la kronvirusa epidemio, ekonomio kaj aliaj enlandaj problemoj.

La proparolanto aldonis, ke ili ankaŭ konsciis, ke ilia longtempa kalkulo uzi Honkongon por enfiltriĝo kaj subfosaj agadoj kontraŭ la ĉina ĉeftero, por malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio, estos vana. La senhonta praktiko de tiuj usonaj politikistoj plene montris la uson-stilan hipokritecon kaj tiranecon, nudigante la malbelan vizaĝon de modernaj hegemoniistoj.

Alianco kune establita de 42 honkongaj politikaj grupoj, sociaj organizoj kaj komercaj ĉambroj dimanĉe vokis al la tuta socio meti diferencojn flanken kaj fari komunajn klopodojn por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj subteni la Honkongan Specialan Administracian Regionon (HSAR) gvidi Honkongon iri el malfaciloj.

Martin Liao Cheung-kong, kunvokanto de membroj de la Leĝdona Konsilio subtenantaj establon, proponis kvar punktojn de konsento kaj esperon en komuna deklaro nome de la alianco, kiuj donas la plej altan prioritaton al kontraŭepidemia batalo, revigligo de ekonomio kaj helpo al homoj en malfaciloj, antaŭenigo de reformoj, kaj flankenmeto de disputoj.

La alianco diris en deklaro, ke konsidere al la kreskantaj riskoj de publika sano kaj malboniĝanta ekonomio, la alianco subtenas la decidon de la registaro de la HSAR prokrasti la elekton al la Leĝdona Konsilio kaj helpos fokusiĝi al la kontraŭepidemia laboro por pasigi la malfacilan tempon kune kun honkongaj loĝantoj.

Starry Lee Wai-kin, prezidanto de la Demokratia Alianco por Plibonigo kaj Progreso de Honkongo, diris, ke la plej urĝa tasko por la registaro de la HSAR estas bridi la epidemion kaj krei stabilan medion por Honkongo por renormaliĝi de la duoblaj batoj de la pasintjara socia malkvieto kaj la kronvirusa epidemio.

Ng Chau-pei, prezidanto de la Honkonga Federacio de Sindikatoj, diris, ke estas konsento de la tuta socio kaj komuna voĉo de honkongaj loĝantoj regi la kronvirusan disvastiĝon kaj revenigi la ekonomion al la normala vojo.

Estro de la centra banko diris lastatempe en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Ĉinio firme antaŭenpuŝos la malfermon de la financa industrio de la lando malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de la internacia situacio.

Yi Gang, estro de la Popola Banko de Ĉinio, diris, ke Ĉinio efektivigos plu la unuafazan ekonomian kaj komercan interkonsenton kun Usono, kaj rimedoj anoncitaj por malfermi la financan sektoron de Ĉinio estos daŭrigitaj.

Yi citis rimedojn ekzemple forigi la limigojn de investaj kvotoj de Kvalifikitaj Fremdlandaj Instituciaj Investantoj kaj Juanaj Kvalifikitaj Fremdlandaj Instituciaj Investantoj kaj permesi al entreprenoj kiel American Express, MasterCard kaj Fitch Ratings eniri la merkaton de Ĉinio.

Li aldonis, ke samtempe Ĉinio antaŭenigos plenan efektivigon de la reĝimo de fremd-investa administrado de antaŭestabla nacia traktado plus negativa listo, kaj unuigos la politikojn pri administrado de fremdlandaj valutoj, aplikitajn por la malfermo de la ĉina merkato de obligacioj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio profunde partoprenos en monda ekonomia kaj financa regado kaj protektos multflankan politikon. Krome ĝi konstrueme partoprenos en la Iniciato pri Portempa Haltigo de Ŝuld-pago de la Grupo 20 kaj liveros subtenon al evoluantaj landoj, emerĝantaj ekonomioj kaj malaltenspezaj landoj.

La Nacia Statistika Buroo diris lunde, ke la ĉina konsumantara prezindico, la ĉefa mezurilo de inflacio, kreskis je 2,7% en julio kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La procento leviĝis de la 2,5-procenta kresko en junio.

La municipa edukada aŭtoritato de Pekino dimanĉe anoncis la datojn por la komenco de la aŭtuna semestro de lernejoj en la ĉefurbo.

Laŭ avizo publikigita de la municipa gvidgrupa oficejo pri prevento kaj regado de la epidemio, superaj mezlernejoj en Pekino komencos la novan semestron en la 29a de aŭgusto, dum elementaj lernejoj kaj mezlernejoj komencos sian novan lernojaron en tri datoj – la 29a de aŭgusto, la 1a de septembro kaj la 7a de septembro.

La avizo diris, ke infanĝardenoj en Pekino estos remalfermitaj en la 8a kaj 11a de septembro. Superaj lernejoj en Pekino povas decidi sian propran tempon por enskribiĝo aŭ registriĝo de studentoj ekde la 15a de aŭgusto post aprobo de la gvida grupo pri prevento kaj regado de la epidemio kaj edukaj aŭtoritatoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Dividu