Novaĵoj (Aŭgusto 12)

Publikigita: 2020-08-12 19:03:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 12a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi subskribis ordonon honori kvar homojn pro elstara kontribuo en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio; la ĉina nacia leĝdona instanco aprobis longigon de funkciado de la sesa Leĝdona Konsilio de la HSAR. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde subskribis la ordonon de prezidanto aljuĝi al kvar homoj la nacian medalon kaj honoran titolon pro ilia elstara kontribuo al batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi subskribis la ordonon, post kiam la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso voĉdone adoptis en la 21a sesio la decidon doni la nacian medalon kaj honoran titolon al la kvar famaj specialistoj.

La Respublika Medalo estis donita al fama fakulo pri spiraj malsanoj Zhong Nanshan. La nacia honora titolo, "Popola Heroo", estis donita al Zhang Boli, fakulo pri tradicia ĉina medicino, kiu prezidis la esploron pri kuracado de la kronvirusa malsano per kombinado de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino, Zhang Dingyu, estro de la Wuhan-a Hospitalo Jinyintan destinita pri kuracado de la kronvirusa malsano, kaj Chen Wei, armea medicina sciencisto, kiu akiris gravajn atingojn en baza esploro pri la kronvirusa malsano kaj ekspluatado de vakcino kaj protekta drogo.

Aljuĝi al ĉi tiuj homoj la plej altan honoron de la nacio celas plene elmontri la spiriton de la ĉina popolo kuniĝi kiel unu kaj ilian eksterordinaran kuraĝon, kaj kunigi homojn por la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj atingo de la unua centjara celo.

Ĉinaj leĝdonantoj marde voĉdone adoptis decidon por ke la sesa Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) plu plenumu devojn. La decido estis adoptita en la 21a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

Ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam prezentis raporton al la Centra Popola Registaro la 28an de julio, proponante la prokraston de la elekto de la sepa-mandata Leĝdona Konsilio, origine planita por la 6a de septembro, je unu jaro pro rapida kresko de kronvirusaj kazoj en la urbo.

Laŭ la decido, post la 30a de septembro, la sesa Leĝdona Konsilio plu plenumos devojn dum ne malpli ol unu jaro ĝis kiam la sepa Leĝdona Konsilio komencos sian kvarjaran oficperiodon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio esperas, ke Usono malfermos sian esplorbazon en Fort Detrick al mediatoj, publikigos pli da informoj pri siaj pli ol 200 biolaboratorioj eksterlande kaj invitos fakulojn de la Monda Organizo pri Sano al la lando por esploroj pri spurado de origino de la nova kronviruso.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al intervjuoj de la Nacia Brodkasta Kompanio kun direktoroj de la Wuhan-a Virusologia Instituto kaj Wuhan-a Filio de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Morgan Ortagus asertis, ke la intervjuoj de la Nacia Brodkasta Kompanio ne pridemandis faktojn.

Zhao diris, ke la komentoj ne estis surprizaj, "ĉar ni scias, ke iuj individuoj en Usono havas sian propran ‘difinon’ pri vero: mensogo estas fakto, nur se ĝi servas ataki kaj kalumnii Ĉinion."

Li diris, ke ĉinaj sciencistoj dividis siajn profesiajn vidpunktojn pri administrado kaj esplorado en la Wuhan-a Virusologia Instituto en multaj intervjuoj, kaj ke la fakto estas tre klara, ke estas neniu atesto subtenanta la aserton, ke la nova kronviruso venis de laboratorio.

Li aldonis, "Ni vere esperas, ke Usono malfermos sian esplorbazon en Fort Detrick al mediatoj, publikigos pli da informoj pri siaj pli ol 200 biolaboratorioj eksterlande kaj invitos fakulojn de la MOS spuri la originon, por ke ĝi havu ŝancon diri la veron kaj fari klarigon al la usona popolo kaj al la internacia komunumo.”

Artikolo publikigita lunde en la usona gazeto The New Yorker diris, ke "respekto al scienco" kaj "diligenta laboro" estas du kernaj valoroj komunikitaj de ĉina edukado. Ĉi tiuj valoroj, kune kun la efika gvidado de la registaro, ebligis al la ĉina popolo gajni la militon kontraŭ la epidemio.

La artikolo sub la titolo "Kiel Ĉinio Regis la Kronviruson" estas verkita de Peter Hessler, kiu instruis kaj lernis en Chengdu, la ĉefurbo de la ĉina provinco Sichuan, dum la pandemio.

La artikolo diris, ke la rigora ĉina fermo, en kombinado kun landlima fermo kaj spurado de kontaktantoj, vere bridis la disvastiĝon de la viruso en plej multaj komunumoj en Ĉinio.

Hessler atentigis, ke iuj fakuloj pri publika sano konfirmis la partoprenon de la loĝkomunumaj komitatoj en epidemia prevento kaj regado. La ĉina blokado estas pli intensa ol tiuj de preskaŭ ĉiuj aliaj lokoj en la mondo. Loĝkomunumaj komitatoj, la plej malaltnivelaj organizoj de la Komunista Partio, plenumis la regulojn.

La artikolo diris, ke en Usono ne ekzistas tia strukturo de loĝkomunuma komitato, kaj publikaj sanservoj eble atingus ĉi tiun celon, se la usona sistemo estus konvene financita.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) forte oponas la avizon publikigitan marde en la Federacia Registro de Usono fare de la Dogana kaj Landlima Protekto rilate al origina markado de honkongaj produktoj.

Proparolanto de la HSAR diris, "La nova regulo pri origina markado de honkongaj produktoj devenas de la administra ordono de la usona prezidento publikigita en la 14a de julio kaj reflektas, ke Usono ignoras la statuson de Honkongo kiel aparta membro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). La regulo eble ne konformas al reguloj de la MOK, kaj ĝi ankaŭ ne helpos protekti la interesojn de konsumantoj. Fakte ĝi kaŭzos nur konfuzon kaj influos la interesojn de ĉiuj partioj, inkluzive de Usono.”

La proparolanto diris, "La speciala statuso kiel aparta dogana teritorio ĝuata de la HSAR sub la principo 'unu lando, du sistemoj' estas donita de la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Baza Leĝo de la HSAR. Ĝi estas rekonata de multflankaj organizoj kiel la MOK, kaj ne estas donita aŭ revokebla de unuopa lando.”

Laŭ la avizo, la nova regulo estos efektivigata post 45 tagoj. La registaro de la HSAR klarigas iujn gravajn efektivigajn detalojn kun la usonaj aŭtoritatoj pere de la Ekonomia kaj Komerca Oficejo de la registaro de la HSAR en Vaŝingtono por decidi pri la vojo antaŭen.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la registaro de la HSAR subtenos ligon kun kaj donos klarigojn al la komerco. Ĝi ankaŭ zorge konsideros, ĉu la rimedoj de Usono malobservas regulojn de la MOK, kaj ne eliminas la eblecon reagi laŭ reguloj de la MOK, se tio estas necesa, por protekti la interesojn de Honkongo.

Dividu