Novaĵoj (Aŭgusto 13)

Henggang Publikigita: 2020-08-13 17:19:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio oponas oficialajn interagojn inter Usono kaj Tajvano je ajna preteksto; ĉina sendito avertis kontraŭ unuflankismo en respondo al la kronvirusa epidemio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Ĉinio firme oponas ĉiajn oficialajn interagojn inter Usono kaj Tajvano sub ia ajn preteksto.

Zhao diris, ke tiuj, kiuj ludas per fajro, estos brulvundita. Li urĝis iujn usonanojn ne havi iluzion pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj de Ĉinio. Li faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti pri usona sekretario pri sano kaj publikaj servoj Alex Azar, kiu diris dum vizito al Tajvano, ke Ĉinio "elektis ne" averti la mondon pri la kronvirusa malsano kaj perfidis la kunlaboran spiriton bezonatan por tutmonda sano.

Zhao diris, ke Ĉinio bridis la kronvirusan epidemion en publika, travidebla kaj respondeca maniero, serioze plenumante siajn obligaciojn kaj respondecojn sub la Internacia San-Regularo, kaj aktive efektivigante internacian kunlaboron de prevento kaj regado. Zhao aldonis, ke fokusiĝo al savado de la vivoj de usonanoj anstataŭ al politika prezentado estas tio, kion usonaj prisanaj oficialuloj devas fari nun.

Ĉina sendito merkrede avertis kontraŭ unuflankismo en respondo al la kronvirusa epidemio, markante ĝin kiel "unudirektan trajnon al senelirejo".

“Sendube, la kronvirusa epidemio portis grandegan influon kaj defiojn al la mondo,” diris Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN. "Tamen ni havas ĉiajn kialojn por kredi, ke la homaro fine triumfos kaj faros la mondon pli bona."

Li diris, ke por atingi tiun ĉi celon, la internacia komunumo devas unuiĝi kaj subteni multflankismon. Li diris en publika debato de la Sekureca Konsilio pri pandemioj kaj la defioj de daŭra paco, ke landoj dependas unu de alia kaj havas komunan estontecon. Neniu povas tranĉi la rilatojn, kiuj kunligas ilin. Unuflankismo estas unudirekta trajno al senelirejo.

Zhang akcentis, "Ni devas doni pli fortan subtenon al UN kaj pli bone trakti defiojn kaj serĉi komunan disvolviĝon per multflanka kunlaboro." Li emfazis la neceson subteni justecon kaj laŭleĝan regadon.

Li diris ankaŭ, "Internacia leĝo kaj la normoj de internaciaj rilatoj estas gravaj garantioj por internaciaj justeco kaj egaleco. Ĉiuj landoj devas observi siajn promesojn kaj plenumi respondecojn kaj devojn. Ni ne devas permesi al la praktiko de potenca politiko, tiraneco kaj esceptismo revenigi la mondon al la epoko de la ĝangalo."

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) merkrede anoncis la suspendon de ekstradicia interkonsento kun Germanio kaj flankenmetis similan interkonsenton ankoraŭ ne validigitan kun Francio.

Sub la instrukcio de la centra registaro, la regisatro de la HSAR publikigis avizojn al la ĝeneralaj konsulejoj de la du landoj respektive. La decido de la registaro de la HSAR estis farita por respondi al la suspendo de la interkonsentoj kun Honkongo fare de la du landoj unue je la preteksto de promulgado de la leĝo pri nacia sekureco en Honkongo.

Proparolanto de la registaro de la HSAR diris, ke la ago de Germanio kaj Francio estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malobservo de internaciaj leĝoj kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj.

La proparolanto kondamnis la du landojn pri politikigo de juĝa kunlaboro, dirante, ke estas internacia praktiko protekti la nacian sekurecon per la leĝigo kaj la du landoj havas siajn proprajn rilatajn leĝojn.

La interkonsento inter Honkongo kaj Germanio estis subskribita en majo 2006 kaj validiĝis en aprilo 2009, kaj tiu inter Honkongo kaj Francio estis subskribita en majo 2017, sed ankoraŭ ne ekvalidiĝis.

La ĉina Ministerio de Komerco anoncis ĵaŭde, ke ĝi pluvalidigos kontraŭdumpingajn doganimpostojn sur unu-modelaj optikaj fibroj importitaj el Hindio.

La ministerio diris, ke la nova decido estos valida ekde la 14a de aŭgusto por la kvin jaroj, kun punaj tarifoj variaj inter 7,4% kaj 30,6%, laŭ la konkretaj hindaj fabrikantoj.

La decido estis farita post denova enketo. La ministerio komencis la enketon pasintjare laŭ la petoj de enlandaj produktantoj, kiuj diris, ke damaĝoj al la loka industrio daŭros, se la doganimpostoj estos nuligitaj.

Laŭ la decido de la 13a de aŭgusto 2014, la fibroj el Hindio antaŭe estis submetitaj al kontraŭdumpingaj doganimpostoj inter 7,4% kaj 30,6% por kvin jaroj ĝis meze de aŭgusto 2019.

La ministerio opiniis, ke se la kontraŭdumpingaj rimedoj estas finitaj, la dumpingo de unu-modelaj optikaj fibroj fabrikitaj de Hindio daŭros aŭ reaperos, kaj plu damaĝos la ĉinajn enlandajn industriojn.

Laŭ gvidlinio publikigita de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio alprenis pli multajn rimedojn por protekti entojn pri eksterlanda komerco kaj teni provizajn ĉenojn stabilaj kontraŭ la ekonomia influo de la kronvirusa epidemio. Ĉinio akcelos kredit-subtenon al kompanioj pri eksterlanda komerco, precipe miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj, kaj liveros financan subtenon al ĉefaj fremd-investaj kompanioj, kiuj estas kvalifikitaj por la malaltkosta repruntedono kaj rerabata kvoto.

Pli da klopodoj estos faritaj por helpi al kompanioj pri eksterlanda komerco grandigi klientaron, kaj ankaŭ por plibonigi komercajn instalaĵojn kaj servojn, inkluzive de platformoj de translanda elektronika komerco, translandaj loĝistikoj kaj eksterlandaj magazenoj.

La gvidlinio diris, ke por faciligi komercan fluadon kaj vojaĝon, Ĉinio aldonos pli da flugoj kun siaj ĉefaj invest-fontaj landoj, kaj samtempe pliigos laŭpaŝe la totalan kvanton de internaciaj pasaĝeraj flugoj sub la kondiĉo, ke riskoj de la kronvirusa malsano estas malhelpitaj.

La Ĉina Ambasadorejo en Filipinoj merkrede bonvenigis la aprobon de la populara tradicia ĉina medikamento Lianhua Qingwen, kuracado kontraŭ la novkronvirusa malsano, markante gravan progreson en la eniro de produktoj de tradicia ĉina medicino en la filipinan merkaton.

La ambasadorejo diris en deklaro, ke ĝi ĝojas informiĝi, ke la Filipina Administracio pri Manĝaĵoj kaj Drogoj aprobis la ĉinan drogon Lianhua Qingwen, ebligante al la drogo formale registriĝi kiel tradicia ĉina medikamento en Filipinoj.

Laŭ la ambasadorejo, la kapsulo Lianhua Qingwen estas aprobita kuracado kontraŭ la kronvirusa malsano por mildaj kaj moderaj pacientoj en Ĉinio kaj ankaŭ en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la Makaa Speciala Administracia Regiono de Ĉinio, Brazilo, Indonezio, Kanado, Mozambiko, Rumanio, Tajlando, Ekvadoro, Singapuro kaj Laoso.

Deklaro de la ambasadorejo diris, "Estas nia sincera espero, ke ĝia eniro en la filipinan merkaton kontribuos al la batalo kontraŭ la disvastiĝo de la nova kronviruso en ĉi tiu lando kaj helpos al la pacientoj kun mildaj kaj moderaj simptomoj resaniĝi.”

Finiĝis la novaĵoj!

Dividu