Novaĵoj (Aŭgusto 14)

Publikigita: 2020-08-14 15:45:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio firme oponas enmiksiĝon de Germanio kaj Francio en internajn aferojn; la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso komencis leĝdonon por ĉesigi manĝaĵan malŝparon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas la movojn de Germanio kaj Francio, kiuj politikigas la juĝan kunlaboron de Honkongo, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn.

La proparolanto faris la rimarkojn, post kiam la ĉina Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) decidis suspendi siajn ekstradiciajn interkonsentojn kun Germanio kaj Francio.

Antaŭ la decido, Germanio kaj Francio unuflanke anoncis la suspendon de efektivigo de la interkonsento pri Transdono de Fuĝintaj Krimuloj kaj haltigis ratifikon de la rilata interkonsento kun la HSAR, respektive.

Zhao diris, ke la maljustaj agoj de Germanio kaj Francio subfosas la bazon de la juĝa kunlaboro de la HSAR kun fremdaj landoj kaj devias de la celo de juĝa kunlaboro subteni justecon kaj laŭleĝan regadon.

Zhao aldonis, "Pro tio, Ĉinio decidis, ke la HSAR suspendu efektivigon de la interkonsento pri Transdono de Fuĝintaj Krimuloj kun Germanio kaj flankenmetu la interkonsenton pri Transdono de Fuĝintaj Krimuloj kun Francio.”

La interkonsento inter Honkongo kaj Germanio estis subskribita en majo de 2006 kaj validiĝis en aprilo de 2009, kaj tiu inter Honkongo kaj Francio estis subskribita en majo de 2017, sed ankoraŭ ne ekvalidiĝis.

Oficialulo de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio diris ĵaŭde, ke speciala grupo nove starigita de la komisiono komencos leĝdonan laboron por ĉesigi malŝparon de manĝaĵoj.

La movo sekvas la lastatempan konsilon de ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu postulas rezolute ĉesigi malŝparon de manĝaĵoj kaj rekomendi ŝparemon. Xi emfazis en lastatempa direktivo plifortigi leĝdonon kaj kontrolon, alpreni efikajn rimedojn kaj starigi longtempan mekanismon por ĉesigi malŝparon de manĝaĵoj.

Ren Hongbin, helpanto de ĉina komerca ministro, diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke Usono ĉesigos limigan kaj diskriminacian agon kontraŭ ĉinaj firmaoj kaj kreos kondiĉojn por efektivigi la unua-fazan komercan interkonsenton.

Ren diris, ke la kronvirusa pandemio kaj usonaj rimedoj de eksporta regado sendube havas influon sur ĉinan aĉetadon de usonaj varoj kaj servoj. La nuna situacio postulas, ke la du flankoj laboru kune kaj akcelu kunlaboron por venki ĉi tiujn malfacilojn.

En la unuaj sep monatoj de tiu ĉi jaro, la ĉinaj importoj el kaj eksportoj al la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la Eŭropa Unio kaj Japanio pliiĝis, dum la komerca kvanto kun Usono malpliiĝis.

La Ĝenerala Administracio pri Doganoj diris vendrede, ke la totala valoro de ĉina-usona komerco sumiĝis je 2,03 duilionoj da juanoj, malkreskante je 3,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj okupante 11,8% de la tuta eksterlanda komerco de Ĉinio. Inter ili, eksportado al Usono sumiĝis je 1,56 duilionoj da juanoj, falante je 4,1%, dum importado el Usono kalkuliĝis al 475,5 miliardoj da juanoj, malkreskante 0,3%, kun la malpliiĝo de komerca favora saldo je 5,7%.

Proparolanto diris ĵaŭde, ke Ĉinio plu larĝigos sian pordmalfermon kaj optimumigos la komercan medion kun la celo doni pli da oportunoj al kompanioj tra la mondo.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti esploron publikigitan de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio.

Laŭ la esploro, preskaŭ 70% de la esploritaj usonaj kompanioj estis optimismaj pri la komercaj perspektivoj de la ĉina merkato, kaj 87% de la kompanioj raportis neniun planon transloki la produktadon el Ĉinio.

Zhao diris, ke la ekonomia kresko de Ĉinio fariĝis pozitiva en la dua trimestro. La ĉina ekonomio eltenis influon de la epidemio kaj elmontris fortan elastecon kaj disvolvan potencialon.

Li diris, ke Ĉinio havas grandegan merkaton de 1 400 milionoj da homoj kaj kompletan industrisubtenan sistemon, kaj multaj aŭtoritataj internaciaj organizoj opinias, ke Ĉinio injektas konfidon kaj movforton en la mondan ekonomian renormaliĝon.

Li aldonis, ke samtempe, Ĉinio aktive antaŭenigis plu eksterlandan ekonomian kaj komercan kunlaboron, kio efike fortigis la totalan mondan postuladon kaj akcelis disvolviĝon de internacia komerco. Fremdkapitalaj projektoj kun investo de pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj pliiĝis al 320 en la unua duono de la jaro.

Entute 12 alilandaj entreprenoj, inkluzive de turisma giganto TUI-grupo el Germanio, ĵaŭde subskribis interkonsentojn de kunlaboro pri gravaj projektoj en la liberkomerca haveno en la ĉina suda provinco Hainan.

Estis subskribitaj interkonsentoj pri entute 59 gravaj projektoj, inkluzive de 12 fremdkapitalaj kaj 47 enlandaj, kiuj tuŝas turismon, modernajn servojn kaj altteknologiajn industriojn, kun taksita sumo de 14,2 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 2 miliardoj da usonaj dolaroj).

Reprezentanto de la germana grupo TUI diris, ke la subskribo markas la oficialan eniron de la turisma magnato en la liberkomercan havenon de Hainan, kaj ke ĝi starigos azi-pacifikan sidejon kaj entreprenon de miksaj kapitaloj tie por profundigi siajn komercajn rilatojn kun Ĉinio kaj la azi-pacifika regiono.

La subskriba ceremonio ankaŭ malkaŝis 20 invest-akcelajn projektojn, kiuj estas malfermitaj al tutmondaj investantoj, en la kampoj de novenergiaj veturiloj, turismo, forborda komerco kaj sendogana detalado.

En la 1a de junio, la lando publikigis ĝeneralan planon pri konstruado de liberkomerca haveno en Hainan, ferieja insulo kun turismo kiel ĉefa industrio, vekante interesojn eksterlande kaj enlande.

Oficialaj donitaĵoj montris vendrede, ke la industria aldonvalora produkto de Ĉinio, grava ekonomia indico, daŭre renormaliĝis, post kiam fabrikoj akcelis produktadon dum efika regado de la kronvirusa epidemio.

Laŭ donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo, industria produktvaloro en julio kreskis je 4,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis pli rapida je 0,98% kompare kun tiu de la antaŭa monato.

Julie, produktvaloro de la manufaktura industrio kreskis je 6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Produktvaloro de industrioj en produktado kaj liverado de elektro, termoelektro, gaso kaj akvo kreskis je 1,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum tiu de la mina industrio falis je 2,6%.

Dividu