Novaĵoj (Aŭgusto 17)

Qiujieming Publikigita: 2020-08-17 17:11:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 17a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina diplomato alvokas klopodojn por stabiligi ĉina-usonajn rilatojn; Ĉinio donis unuan patenton de vakcino kontraŭ nova kronviruso 2019 al enlanda kandidato. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang diris ĵaŭde, la 13an de aŭgusto, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas en tre grava momento, kaj klopodoj devas esti faritaj por konservi kaj stabiligi duflankajn rilatojn.

Zheng faris la rimarkon dum dialogo per videoligo kun grupo da usonaj kongresanoj, inkluzive de Ami Bera, prezidanto de la Subkomitato de Eksterlandaj Aferoj pri Azio, Pacifiko kaj Nedisvastigo sub la Ĉambro de Reprezentantoj, kaj Ted Yoho, ankaŭ kiu estas membro de la subkomitato.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi avertis en la lasta monato, ke ĉina-usonaj rilatoj alfrontas la plej gravajn defiojn de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en 1979.

Zheng instigis al usonaj politikistoj ĉesi fari negativajn rimarkojn aŭ konduti en manieroj, kiuj damaĝas la duflankajn rilatojn, alvokante komunajn klopodojn por revenigi ĉina-usonajn rilatojn sur la ĝustan vojon. Li diris, ke Usono devas tuj ĉesi kalumnii Ĉinion kaj krei kondiĉojn por ke la du landoj kunlaboru en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, kaj ke Ĉinio sincere deziras, ke Usono frue venku la kronvirusan malsanon. Li aldonis, ke tamen, Pekino firme oponas la intencojn de Vaŝingtono doni hontosignon al Ĉinio aŭ ĵeti la kulpon sur Ĉinion pri la viruso.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo sabate forlasis Pollandon, la finan stacion de sia kvar-landa vojaĝo en centra kaj orienta Eŭropo.

Ĉinio plu oponis la falsajn akuzojn de la sekretario kontraŭ la lando dum la vojaĝo. La ĉina ambasadorejo en Pollando dimanĉe esprimis sian oponon kontraŭ la eraraj asertoj de Pompeo pri Ĉinio. Ĝi urĝis lin kaj aliajn usonajn politikistojn forĵeti sian pensmanieron de Malvarma Milito kaj ideologian antaŭjuĝon, kaj ĉesi kalumnii Ĉinion, politikigi la demandon de la kvina-generacia reto kaj subfosi la tutmondan solidarecon kaj kunlaboron en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Pompeo renkontiĝis kun pola ĉefministro Mateusz Morawiecki en Varsovio sabate, kaj ili diskutis pri nova defenda interkonsento, la kronvirusa pandemio kaj sekureco de la kvina-generacia reto.

Proparolanto de la ambasadorejo diris en deklaro, ke Pompeo denove disvastigis falsajn informojn, atakis kaj kalumniis Ĉinion kaj provis semi malakordon inter Ĉinio kaj Pollando.

La proparolanto diris, "Ni esperas, ke Usono adoptos la pensmanieron de granda lando kaj prenos sur sin respondecon fari pli da bono por ĉina-usonaj rilatoj kaj por homoj tra la mondo. Ni kredas, ke la internacia komunumo havas sobran vidon pri la ludoj de malgranda grupo da usonaj politikistoj kaj ne permesos la ripeton de la malnovaj eraroj instigi al konfrontado kaj krei diverĝojn.

Teamo de ĉinaj medicinaj fakuloj vetkuras kontraŭ tempo por helpi Azerbajĝanon en ĝia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La kompetenteco de la 10 medicinistoj, kiuj venas de la Okcident-Ĉina Hospitalo, ampleksas krizan zorgadon, epidemiologion kaj regadon de infektoj en hospitaloj.

Cheng Yongzhong, estro de la teamo, kiu atingis Azerbajĝanon la 4an de aŭgusto, diris al la Ĉina Tutmonda Televida Reto dum interreta intervjuo, ke la teamo estas dividita en tri grupojn plenumantajn malsamajn taskojn – epidemia prevento kaj regado, medicina traktado kaj laboratoria ekzameno.

Cheng diris, "Nia teamo faris detalajn surlokajn esplorojn en pluraj hospitaloj destinitaj pri kuracado de la kronvirusa malsano kaj ne-destinitaj hospitaloj, vizitis pacientojn en la malsanulaj ĉambroj kaj havis profundan diskuton pri kuracado de krizaj pacientoj.”

Ĉinaj aŭtoritatoj donis la unuan inventan patenton al enlande ekspluatita kandidato por vakcino kontraŭ la nova kronviruso 2019. Fakuloj diris, ke tio pruvas la originalecon kaj kreivon de la vakcino, kaj fortigos la fidon de la internacia merkato al ĉinaj vakcinoj kontraŭ la kronviruso.

La vakcino estas kunekspluatita de ĉina biofarmacia firmao CanSino, unu el la kunekspluatantoj de la vakcin-kandidato, kaj teamo gvidata de ĉina armea fakulo pri infektaj malsanoj Chen Wei. Laŭ dokumento publikigita en la retejo de la ĉina Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto, la vakcino povas komenci amasan produktadon en mallonga tempo okaze de eksplodo de la epidemio.

Lokaj aŭtoritatoj diris dimanĉe, ke pli ol 120 000 specimenoj por nukleacidaj ekzamenoj de la kronvirusa malsano estis kolektitaj ĝis dimanĉa mateno en la urboj Shanwei kaj Shenzhen de la ĉina suda provinco Guangdong post la apero de nova konfirmita kazo.

Laŭ la provinca komisiono pri sano, entute 37 669 specimenoj estis kolektitaj en Shanwei, 34 284 el kiuj estis ekzamenitaj. Tri proksimaj kontaktantoj estis trovitaj kiel sensimptomaj kazoj, ĉiu el kiuj estis familiano de la konfirmita kazo.

En la urbo Shenzhen, kie la paciento laboris en la vendejo Freshippo, oni kolektis 83 413 specimenojn, kun ekzamenaj rezultoj akiritaj el 58 459 specimenoj. Du proksimaj kontaktantoj estis trovitaj kiel sensimptomaj kazoj.

La Pekina Municipa Komitato pri Edukado diris vendrede en gazetara konferenco, ke lernejoj en la ĉefurbo malfermiĝos laŭpaŝe kun serio da antaŭzorgaj rimedoj.

Laŭ la aŭtoritatoj pri edukado, ĉiuj instruistoj, lernantoj kaj laborantoj en regionoj kun malalta risko en Pekino devas montri la sankodon, kiam ili revenos al la lernejo por registriĝi.

Samtempe tiuj de mez-riskaj regionoj devas observi la regulon de 14-taga kvaranteno kaj preni nukleacidajn ekzamenojn ene de sep tagoj antaŭ reveno al kampuso. Universitatoj kaj kolegioj rajtas malfermiĝi anticipe por la registrado de novaj studentoj plej frue en la 15a de aŭgusto, antaŭ la origina malferma dato de la 1a de septembro. Altlernejanoj revenos en pluraj grupoj por regi hom-amason. La komitato ankaŭ instrukciis universitatojn fari detalajn planojn kaj ĝisdatigi ĉiutagajn registrojn pri la nombro de revenintaj studentoj, kaj fari plenajn preparojn por prisana monitorado kaj aliaj kampoj.

Superaj mezlernejoj komencos sian novan semestron en la 29a de aŭgusto, dum lernantoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj revenos en laŭpaŝa maniero la 29an de aŭgusto, la 1an de septembro kaj la 7an de septembro.

Infanĝardenoj malfermiĝos en du fazoj la 8an de septembro kaj la 11an de septembro. Krome, eksterlernejaj trejnaj institucioj povas prezenti petojn por rekomenci eksterretajn klasojn ekde ĉi tiu semajnfino.

Dividu