Novaĵoj (Aŭgusto 18)

Qiujieming Publikigita: 2020-08-17 17:11:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 18a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi vokas al junularo fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al entreprenoj de partio kaj lando; ĉina ĉefministro emfazas financan subtenon al reala ekonomio. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping lunde emfazis, ke junularo en la lando devas esti mobilizita fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al entreprenoj de la partio kaj la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en gratula letero al sesio de la Ĉina Junulara Federacio kaj kongreso de la Ĉina Studenta Federacio, kiuj malfermiĝis lunde matene en Pekino.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis gratulojn pro la malfermo de la kunvenoj, kaj sincerajn salutojn al junaj studentoj kaj junuloj de ĉiuj etnaj grupoj kaj ĉiuj rondoj en Ĉinio kaj ankaŭ al eksterlandaj ĉinaj junuloj.

Dum la pasintaj kvin jaroj, sub la kondukado de la partio kaj kun la helpo kaj gvidado de organizoj de Ĉina Komunista Junulara Ligo, junularaj federacioj kaj studentaj federacioj sur ĉiuj niveloj ludis gravan rolon en la laboroj de la partio pri junularo.

Xi urĝis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj plifortigi gvidadon en junulara laboro kaj daŭrigi sian subtenon al junularaj federacioj kaj studentaj federacioj.

Junularaj federacioj kaj studentaj federacioj estis petitaj profundigi reformon kaj novigon, organizi kaj instigi la junulojn kaj studentojn sekvi la partion kaj fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al entreprenoj de la partio kaj la lando.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde emfazis klopodojn por certigi, ke novaj fiskaj fondusoj rekte profitigu entreprenojn kaj popolon por firmigi la fundamenton de renormaliga kresko de la lando. Li faris la rimarkojn dum prezidado de administra kunveno de la Ŝtata Konsilio. Li ankaŭ alvokis plifortigon de la efektivigo de financaj politikoj destinitaj por subteni la realan ekonomion kaj helpi al merkataj entoj mildigi ŝarĝon kaj serĉi pluan disvolviĝon.

Laŭ la kunveno, ĝis la komenco de aŭgusto, preskaŭ 300 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 43,3 miliardoj da usonaj dolaroj) el la nove aldonitaj fiskaj fondusoj de 2 duilionoj da juanoj estis uzataj por subteni la redukton de impostoj kaj kotizoj.

Samtempe, koncerne la reston de 1,7 duilionoj da juanoj en la novaj fondusoj, 97,8% estis direktitaj rekte al urbaj kaj guberniaj registaroj por plibonigi fiskan forton sur bazaj niveloj.

La kunveno diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por profitigi merkatajn entojn per konservo de la flueco sur racia kaj sufiĉa nivelo kaj samtempe per subteno al la reala ekonomio, precipe al malgrandaj entreprenoj, kun diversaj iloj pri monpolitiko.

La personaro de la lastatempe fermita ĉina ĝenerala konsulejo en Houston revenis al Pekino lunde vespere. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi salutis ilin en la flughaveno.

La personaro revenis hejmen unuafoje ekde la 21a de julio, kiam Usono abrupte postulis, ke la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston ĉesigu ĉiujn agadojn kaj okazaĵojn en difinita tempo.

En sia bonveniga parolado, Wang diris, ke fronte al neatendita okazaĵo, la ĉina konsuleja personaro restis trankvila kaj aplomba, kaj rezolute gardis la kernajn interesojn de la lando, la dignon de la lando kaj la popolo, kaj la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj institucioj eksterlande en ekstreme malfacila kaj eĉ danĝera medio.

Wang diris, ke la ĝenerala konsulejo en Houston montris, ke la kontraŭĉinaj fortoj en Usono subfosas ĉina-usonajn rilatojn kaj intencas malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio. Li emfazis, ke tio iras kontraŭ la tajdo de la historio kaj neniam sukcesos.

Ĉinio lunde kondamnis la lastatempan administran ordonon de Usono, kiu postulas, ke ByteDance fordonu siajn interesojn en la operacioj de TikTok en Usono ene de 90 tagoj, dirante, ke la tiel nomata "libereco" kaj "sekureco" estas nur ekskuzoj por la "cifereca kanonŝipa politiko" sekvata de iuj usonaj politikistoj.

Respondante al demando pri la asertoj de la ordono en regula gazetara konferenco, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris, ke laŭ raportoj, en la operacioj en Usono, la meznivela kaj altgrada administra personaro de TikTok, inkluzive de la ĉefa afergvida oficisto, estas ĉiuj usonanoj. Ĝiaj serviloj estas en Usono, datumcentroj en Usono kaj Singapuro, kaj teamoj ĉiuj indiĝenaj. La kompanio dungis 1 500 usonajn laborantojn kaj promesis krei 10 000 laborpostenojn. Ĝia kontkontrola politiko kaj algoritma fontkodo estas malfermitaj al la publiko.

Zhao diris, "Estas juste dirite, ke TikTok faris preskaŭ ĉion, kion la usona flanko postulas. Tamen ĝi ankoraŭ ne povas eskapi de la maskitaj kaj trudaj raboj de iuj usonaj individuoj pro egoismaj politikaj gajnoj. Iuj usonaj politikistoj intencas fabriki senbazajn akuzojn por strangoli TikTok."

Proparolanto Zhao diris lunde, ke Ĉinio urĝas Kanadon tuj liberigi Meng Wanzhou, la ĉefan financan oficiston de Huawei, kaj lasi ŝin reveni al Ĉinio sekure.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, "Ni denove urĝas Kanadon serioze trakti la solenan pozicion kaj zorgon de Ĉinio, tuj liberigi Meng Wanzhou kaj lasi ŝin reveni al Ĉinio sekure.”

Zhao faris la rimarkojn responde al demando de raportisto, ke la Plej Supera Kortumo de Brita Kolumbio okazigos aŭskultadon pri la kazo Meng Wanzhou la 17an de aŭgusto laŭ loka tempo por diskuti pri la publikigo de atestoj kaj informoj.

Zhao diris, ke la pozicio de Ĉinio pri la kazo Meng Wanzhou estas konsekvenca kaj klara. La publikigita atesto rivelas klare, ke Usono kaj Kanado misuzis sian duflankan ekstradician traktaton kaj arbitre aplikis devigajn rimedojn kontraŭ ĉina civitano, kio severe atencas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de la ĉina civitano.

La ĉina Ministerio de Komerco anoncis marde, ke Ĉinio komencis kontraŭdumpingan enketon pri vino importita el Aŭstralio laŭ la peto prezentita de la Ĉina Alkoholaĵa Asocio nome de la enlanda industrio en la lasta monato.

La ministerio diris en deklaro en sia retejo, ke la kontraŭdumpinga enketo esploros importojn de vino el Aŭstralio en ujoj tenantaj du litrojn aŭ malpli en 2019 kaj ankaŭ ĉian damaĝon faritan al la ĉina vinindustrio de 2015 ĝis 2019.

Dividu