Novaĵoj (Aŭgusto 19)

Qiujieming Publikigita: 2020-08-19 16:36:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 19a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi sendis salutojn al medicinaj laborantoj; Ĉinio firme subtenos celon kaj objektivon de Tratato pri Armila Komerco. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis salutojn al medicinaj laborantoj de la tuta lando antaŭ la Tago de Medicinaj Laborantoj de Ĉinio.

Xi diris, ke medicinaj laborantoj estas esenca forto por antaŭenigi la aferon de sanzorgo, kaj ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, multaj medicinaj laborantoj vetkuris kontraŭ tempo kaj obstine batalis kontraŭ la viruso ĉe la frontlinio.

Li akcentis, ke ili faris grandajn kontribuojn por batali kontraŭ la epidemio, kaj pruvis la noblan spiriton doni prioritaton al savado de vivoj per plena sindonemo kaj fina amo. Li vokis medicinajn laborantojn persisti en la unuaeco de la popolo, sekvi medicinan etikon, strebi por esti elstaraj profesie kaj fari novajn kontribuojn por antaŭenigi la iniciaton Sana Ĉinio kaj plibonigi sanon kaj bonfarton de la popolo.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde inspektis ĉinan orientan provincon Anhui.

Dum vizito al la gubernio Funan en la urbo Fuyang, Xi iris al kluzo, kompanio de pakaĵoj kaj sakoj, kaj "zhuangtai", loĝdoma strukturo sur levita grundo kun pli alta altitudo, kiu funkcias kiel sekura rifuĝejo kontraŭ riveraj inundoj.

Xi kontrolis la akvan situacion de la rivero Huaihe kaj informiĝis pri lokaj rimedoj pri regado de inundoj, mildigo de katastrofoj kaj post-inunda renormaligo de produktado. Li ankaŭ vizitis kaj konsolis tiujn influitajn de inundoj. "Mi ĉiam zorgis pri homoj en la regionoj trafitaj de inundoj", Xi diris, kiam li inspektis la gubernion Funan en la urbo Fuyang.

Altranga ĉina diplomato diris lunde, ke Ĉinio firme subtenos la celon kaj objektivon de la Traktato pri Armila Komerco kaj fidele plenumos siajn devojn.

En deklaro al la Sesa Konferenco de Ŝtataj Partioj Partoprenantaj en la Traktato pri Armila Komerco, kiu estis planita okazi inter la 17a kaj la 21a de aŭgusto kaj efektivigita per skriba proceduro pro la kronvirusa pandemio, Li Song, ĉina ambasadoro pri malarmadaj aferoj, diris, ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon preni ĉiujn necesajn rimedojn por reguligi internacian armilan komercon kaj bati kontraŭleĝan cedon de konvenciaj armiloj.

Li diris al la konferenco, ke la aliĝo de Ĉinio al la Traktato pri Armila Komerco estas grava paŝo de ĝia aktiva partopreno en la tutmonda regado pri armila komerco kaj en konservado de internacia kaj regiona paco kaj stabileco.

La Traktato pri Armila Komerco validiĝos por Ĉinio en la 4a de oktobro 2020.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam prenis singardan kaj respondecan sintenon kaj efektivigis rigoran regadon pri sia armila eksportado, kaj ke kompleta politiko kaj leĝdona sistemo pri regado de la eksportado de konvenciaj armiloj estis establita en la lando.

Li proponis plibonigi la universalecon kaj efikecon de la Traktato pri Armila Komerco, plifortigi la interagon kaj kunordigon inter koncernaj mekanismoj pri regado de konvenciaj armiloj kadre de la UN, kaj pliigi la senton de respondeco en armila komerco.

Ĉinio marde esprimis firman oponon kontraŭ ajna oficiala kontakto inter la regiono Tajvano kaj Somalilando, post kiam la regiono malfermis reprezentejon en la orient-afrika teritorio lunde.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris en regula gazetara konferenco, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj la regiono Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio.

Zhao emfazis, ke la principo pri unu Ĉinio estas tutmonde agnoskita normo de internaciaj rilatoj kaj vasta konsento en la internacia komunumo, kaj ĉiaj provoj de la Demokratia Progresema Partio de Tajvano por splitiĝo de Ĉinio estas kondamnitaj al malsukceso.

Israela projektestro pri la kronvirusa epidemio, Ronni Gamzu, diris marde, ke li atendas plu antaŭenigi rilatojn de la lando kun Ĉinio, kiam la du flankoj batalas kontraŭ la disvastiĝo de la viruso.

Gamzu diris en video-informado al eksterlandaj ĵurnalistoj kaj diplomatoj, "Ni dividas informojn kaj spertojn kaj provas uzi la ĉinajn spertojn kaj teknologion. Multaj el niaj ekzamenoj estas plenumitaj de la ĉina firmao pri vivscienca teknologio BGI.

“Israelo alfrontas grandan duan ondon de la kronvirusa epidemio ekde la fino de majo,” diris Gamzu, kiu estis nomumita de la israela registaro en la lasta monato por gvidi rilatajn klopodojn kontraŭ epidemio. Li aldonis, ke Israelo klopodas por eviti denovan blokadon.

Post semajnoj da rigoraj fermaj rimedoj, kiuj komenciĝis en la mezo de marto, la israela registaro mildigis rimedojn en la mezo de majo. Baldaŭ la kazoj rapide kreskis.

La lando estas preskaŭ plene malfermita nun, kun nur malmultaj limigoj, ĉefe al grandaj kunvenoj. Aliaj landoj kun multe malpli severa infekta proporcio jam rekomencis pli severajn limigojn kaj fermajn rimedojn.

Serio da memorigaj kuponoj memorfestantaj la 600an datrevenon de la Malpermesita Urbo, la nuna Palaca Muzeo, estis emisiita marde.

Sur la flanko de la kupono estas la Halo de Superega Harmonio (Taihe Dian) antaŭ la flubirda vido de la tuta imperiestra palaco, dum la reverso montras drakon el la Ekrano de Naŭ Drakoj (Jiulong Bi), porcelana ekrano staranta. en la korto ekster la Pordego de Imperiestra Supereco.

La kuponoj estis kune emisiitaj de la Palaca Muzeo kaj la Ĉina Korporacio pri Bankbileta Presado kaj Monfarado.

Tiu ĉi jaro markas la 600an datrevenon de la Malpermesita Urbo, imperiestra palaco de la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), surbaze de kiu la Palaca Muzeo estis starigita en 1925.

Organizantoj diris, ke la Ĉina Spaciala Konferenco 2020 okazos de la 18a ĝis la 21a de septembro en Fuzhou, ĉefurbo de la ĉina sudorienta provinco Fujian.

Ĉi-jara konferenco, kune gastigita de la Ĉina Societo pri Astronaŭtiko kaj la Ĉina Spaciala Fondaĵo, kunvenigos fakulojn kaj klerulojn tutmonde por interŝanĝi ideojn pri la ĉinaj strategiaj planoj koncernaj al postepidemia spaciala disvolviĝo, ŝlosilaj teknologiaj trarompoj, disvolviĝo de la kosma inform-industrio laŭ la Mara Silkvojo kaj internacia spaciala kunlaboro.

Dividu