Novaĵoj (Aŭgusto 20)

Qiujieming Publikigita: 2020-08-20 19:07:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 20a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi urĝis klopodojn por plialtigo de kapablo en prevento kontraŭ katastrofoj; Ĉinio urĝas usonajn politikistojn aŭskulti vokojn el internacia komunumo. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la lando devas plialtigi sian kapablon de prevento kaj batalo kontraŭ katastrofoj en la klopodo por konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj kampoj.

Xi diris marde dum sia inspektvojaĝo en la ĉina orienta provinco Anhui, ke la kapablo de prevento kaj batalo kontraŭ naturaj katastrofoj devas esti modernigita. Li diris, ke la ĉina nacio batalis kontraŭ naturaj katastrofoj jam milojn da jaroj kaj akumulis valoran sperton, kaj la batalo daŭros plu. Li aldonis, “En ĉi tiu batalo, ni devas respekti la naturon, konformiĝi al la leĝoj de la naturo kaj vivi en harmonio kun la naturo.”

Xi iris al sekcio de digo en la gubernio Feidong, kie li kontrolis la akvan situacion de la Lago Chaohu kaj esprimis siajn salutojn al tiuj batalantaj kontraŭ la inundoj ĉe la frontlinio, inkluzive de armeanoj el la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj la Popola Armita Polic-Trupo.

Xi iris ankaŭ al Noviga Centro de Anhui por informiĝi pri la teknologia novigado kaj emerĝantaj industrioj de Anhui, kaj vizitis memorigan halon de la kampanjo de la PLA por transpaso de Jangzio dum la Ĉina Popola Milito de Liberigo, farante sian omaĝon al revoluciaj martiroj.

Xi vizitis familiojn de tiuj, kiuj mortis en la batalo kontraŭ inundoj en la ĉina orienta provinco Anhui. Li konsolis la familianojn, kiam li vizitis inund-defluigan zonon en la gubernio Feidong.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio urĝas koncernajn usonajn politikistojn konsideri la bonfarton de homoj en Ĉinio, Usono kaj ĉiuj aliaj landoj, aŭskulti vokojn el la internacia komunumo kaj labori kun Ĉinio por revenigi ĉina-usonajn rilatojn sur la vojon de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en regula gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti pri lastatempaj rimarkoj de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres pri la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Zhao diris, "Ni ĉiam opinias, ke Ĉinio kaj Usono profitas de kunlaboro kaj malgajnas de konfrontado. Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono povas profitigi ambaŭ landojn kaj la tutan mondon, kaj konfrontado inter la du landoj ne konformas al la interesoj de la internacia komunumo."

Zhao aldonis, "Ni urĝas iujn usonajn politikistojn konsideri la bonfarton de homoj en Ĉinio, Usono kaj ĉiuj aliaj landoj, aŭskulti vokojn el la internacia komunumo, forĵeti pensmanieron de malvarma milito, objektive rigardi ĉina-usonajn rilatojn, kaj labori kun Ĉinio por revenigi la duflankajn rilatojn sur la vojon de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco, kaj kune protekti pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo.”

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris, ke Ĉinio sin dediĉos plu al konstruado de ampleksaj, stabilaj kaj konstruemaj rilatoj kaj havas "neniun intencon aŭ intereson" enmiksiĝi en la enlandan politikon de Usono.

"Ĉinio sin dediĉos plu al kunlaboro kun Usono por venki la malfacilojn kaj konstrui rilatojn adaptiĝajn al la estonteco surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco", diris Cui en tonika parolado en reta simpozio pri demandoj rilataj al ĉina-usonaj rilatoj laŭ la invito de prezidanto John R. Allen de la Institucio Brookings la 13an de aŭgusto.

"Lastatempe aperis oficialaj deklaroj de Pekino kun ĉi tiu klara mesaĝo," diris Cui, aludante lastatempan artikolon pri ĉina-usonaj rilatoj el historia perspektivo, verkitan de Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono por Eksterlandaj Aferoj.

Ciu diris, ke ankaŭ ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj aliaj altrangaj oficialuloj reasertis la promeson de Ĉinio pri la sana disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj en siaj paroladoj kaj intervjuoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio esperas kaj kredas, ke Belorusio povas konservi politikan stabilecon kaj socian trankvilon per siaj propraj klopodoj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn ĉe gazetara konferenco responde al demando pri grandskalaj manifestacioj okazintaj en Minsko, la ĉefurbo de Belorusio, kaj aliaj partoj de la lando post la prezident-elekto de la 9a de aŭgusto.

Zhao diris, ke Ĉinio kaj Belorusio ne nur ĝuas ampleksan strategian partnerecon kun reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro, sed ankaŭ estas ĉiaveteraj partneroj, kaj ke Ĉinio ĉiam respektis la disvolvan vojon elektitan de la belorusa popolo konforme al iliaj naciaj kondiĉoj kaj iliajn klopodojn por protekto de nacia sendependeco, suvereneco, sekureco kaj disvolviĝo.

Ĉina plej alta leĝdonanto Li Zhanshu merkrede alvokis leĝdonajn instancojn firme protekti multflankismon kaj antaŭenpuŝi tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron kaj ekonomian renormaligon.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), faris la rimarkojn en Pekino per videoligo en la Kvina Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj, sub la temo de parlamenta gvidado por pli efika multflankismo, kiu portas pacon kaj daŭripovan disvolvon al la homoj kaj la planedo.

Li diris en sia parolado, ke la mondo troviĝas en decida momento de la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, kaj tio montras la firman rezolutecon kaj fidon de leĝdonaj institucioj de diversaj landoj kunigi manojn por kune batali kontraŭ la epidemio kaj venki malfacilojn.

Li diris, ke sub la gvidado de la vizio konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, Ĉinio informis la Mondan Organizon pri Sano kaj koncernajn landojn pri la epidemia situacio en publika, travidebla kaj respondeca maniero, kaj dividis kun aliaj alndoj sian sperton pri prevento kaj kuracado. Ĉinio liveris helpon al pli ol 150 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj promesis liveri internacian monhelpon de du miliardoj da usonaj dolaroj ene de du jaroj. Li diris ankaŭ, ke la NPK donas grandan gravecon al la statuso kaj rolo de la Interparlamenta Unio, kaj partoprenos plu en la agadoj de la unio, helpos ĝian disvolviĝon, kaj plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun regionaj parlamentaj organizoj kaj naciaj leĝdonaj instancoj.

Ĉinio marde asignis 460 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 66,6 milionojn da usonaj dolaroj) por helpi provincojn Sichuan, Shaanxi kaj Gansu, kaj la municipon Chongqing, trafitajn de inundoj.

La mono, destinita de la Ministerio pri Krizokaza Traktado kaj la Ministerio de Financo, estos uzata por preventi inundojn kaj restarigi la ordon de produktado kaj vivo en la trafitaj regionoj.

Ekde junio, kontinuaj pluvegoj trafis grandajn partojn de suda Ĉinio, kaj akvoniveloj en multaj riveroj en la trafitaj regionoj superis avertajn nivelojn.

Dividu