Novaĵoj (Aŭgusto 21)

Qiujieming Publikigita: 2020-08-21 19:35:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 21a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: La vizito de prezidanto Xi al regionoj trafitaj de inundoj enkorpigas “unuaecon de popolo”; Ĉinio firme oponas subpremadon de Usono kontraŭ Huawei. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al regionoj trafitaj de inundoj en ĉi tiu semajno refoje elmontris la promeson preni la popolon kiel la plej gravan.

Dum sia inspektvojaĝo en la ĉina orienta provinco Anhui, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis loĝantojn influitajn de inundoj, kontrolis la progreson akiritan en la postkatastrofa komerca renormaligo kaj konsolis familiojn de tiuj kiuj mortis en la batalo kontraŭ inundoj.

Post kiam pluvego estigis inundojn en multaj partoj de suda Ĉinio en tiu ĉi somero, Xi emfazis doni prioritaton al protekto de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo. Li faris instrukciojn por gvidi regadon de inundoj, prezidis altnivelajn kunvenojn pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofo, antaŭ ol persone viziti regionojn trafitajn de inundoj en Anhui.

Sub la brula suno, Xi marde posttagmeze iris al la kampoj kaj vizitis lokanojn loĝantajn en "zhuangtai", loĝdoma strukturo sur levita grundo, kiu funkcias kiel sekura rifuĝejo kontraŭ riveraj inundoj.

Lokanoj diris al Xi, ke ili povas akiri stabilan elektran kaj akvan provizadon kaj ĉiutagajn necesaĵojn. Kun la retiriĝo de la inundakvo, ili ankaŭ rekomencis kamparan laboron. Xi diris, ke li ĉiam zorgis pri homoj en regionoj trafitaj de inundoj, kaj li estis trankvila, kiam li vidis, ke homoj estas sekuraj kaj esperplenaj, kaj iliaj vivrimedoj estas protektitaj.

Dum la inspektado, Xi laŭdis la volon kaj solidarecon, kiujn la homoj en la trafitaj regionoj montris dum la batalo kontraŭ la katastrofo, kaj laŭdis ankaŭ la armeon pro leviĝo kontraŭ la defio. Xi diris, ke se nia partio unuiĝas kun la popolo kaj fidas la popolon, ni povas venki ĉiujn malfacilojn kaj defiojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde faris viziton al la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing, kiu nun batalas kontraŭ la plej seriozaj inundoj en jardekoj kun pluvegoj.

Torentaj pluvoj kaŭzis grandan inundakvon laŭ la rivero Jangzio. Chongqing, granda urbo de ĉirkaŭ 18 milionoj da loĝantoj, vidis akvonivelojn leviĝintajn ĝis 7,3 metroj super la sekura linio post intensaj pluvoj en la supra baseno de la rivero. Lokaj aŭtoritatoj marde altigis la inund-regadan respondon ĝis Nivelo I, la plej alta en la kvar-nivela kriz-responda sistemo por inundoj.

Ĉefministro Li vizitis la provizorajn ŝirmejojn por lokanoj de la vilaĝo Shuangba en la distrikto Tongnan de Chongqing, kun pli ol 8 000 vilaĝanoj. Laŭ lokaj raportoj, farmbienoj apud la vilaĝo estis tute detruitaj pro la inundoj. Li alvokis homojn labori kune kiel "familio" por rekonstruo de la loko.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong renkontiĝis kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde en la prezidentejo.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris en la renkontiĝo, ke Ĉinio pretas kunigi manojn kun Singapuro kaj aliaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por akceli regionajn kaj tutmondajn pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon.

Yang aldonis, ke ankaŭ Ĉinio volas labori kun Singapuro kaj aliaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj landoj por profundigi strategian reciprokan fidon kaj pragmatan kunlaboron kaj fari komunajn klopodojn kun ili por protekti ekonomian tutmondiĝon kaj egalecon kaj justecon en la internacia areno.

Lee Hsien Loong emfazis, ke la kronvirusa pandemio postulas pli ol iam ajn antaŭe, ke landoj racie kunlaboru kaj komunikiĝu unu kun alia. Lee aldonis, ke Singapuro bone utiligos la ekzistantan mekanismon de duflanka kunlaboro kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la rilaton inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio kaj kune akceli la regionan kaj mondan ekonomian renormaliĝon.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia kirgiza paralelulo Chingiz Aidarbekov promesis profundigi kungajnan kunlaboron inter la du landoj por akiri pli multajn rezultojn en pragmata kunlaboro.

En telefona konversacio inter la du ministroj pri eksterlandaj aferoj merkrede, Wang diris, ke Ĉinio simpatias kun la kirgiza sufero de la kronvirusa epidemio, kaj ke kiel amika najbaro kaj ampleksa strategia partnero, Ĉinio plu liveros helpon al Kirgizio ĝis kiam ĉi-lasta venkos la pandemion.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio volas importi pli da agrikulturaj produktoj de Kirgizio, kiuj kontentigas la bezonojn de la ĉina merkato, kaj senprokraste rekomencos kargotransportajn havenojn inter la du landoj, por subteni disvolvadon de reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Nome de Kirgizio Aidarbekov esprimis simpatiojn pro inundoj en suda Ĉinio, kaj diris, ke Kirgizio alte aprezas la gravajn rezultojn atingitajn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, kaj dankas Ĉinion pro ĝia sindona helpo al Kirgizio.

“Ĉinio forte oponas eskaladiĝantan subpremadon de Usono kontraŭ la ĉina teknologia kompanio Huawei,” proparolanto de la Ministerio de Komerco diris ĵaŭde en respondo al usona anonco pri pliaj limigoj al la kompanio.

La proparolanto diris responde al demandoj de raportistoj, ke Usono uzis ŝtatan potencon, ĝeneraligante koncepton pri nacia sekureco kaj trudante kontinuan subpremadon kaj retenadon al iuj eksterlandaj kompanioj per misuzo de rimedoj kiel regado de eksporto.

La proparolanto urĝis Usonon tuj ĉesigi sian malbonan konduton kaj diris, ke tiuj agoj grave difektis regulojn pri libera komerco, minacis sekurecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj damaĝis la bonfarton kaj interesojn de homoj en ĉiuj landoj, inkluzive de Usono.

La usona registaro anoncis lunde, ke ĝi plu streĉos limigojn al Huawei kun la celo detranĉi ĝian tutan aliron al usona teknologio, aldonante 38 filiojn de Huawei en la nunan liston de kompanioj malpermesitaj al akirado de iuj sentemaj teknologioj.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Usono konsentis okazigi komercan intertraktadon telefone en la venontaj tagoj.

Proparolanto de la ministerio, Gao Feng, faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti pri raportoj, ke la du landoj baldaŭ okazigos intertraktadon por taksi la progreson de sia unuafaza ekonomia kaj komerca interkonsento.

Dividu