Novaĵoj (Aŭgusto 24)

Mirinda Publikigita: 2020-08-24 14:32:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 24a de aŭgusto, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina ĉefministro emfazas regadon de inundo kaj firmigon de ekonomia renormaliĝo;Ĉinio kaj Vjetnamio promesis konservi pacan kaj amikan landlimon de komuna disvolviĝo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis solidan laboron en regado de inundoj, krizhelpo, restarigo kaj rekonstruo, kaj daŭrajn klopodojn por firmigo de la ekonomia renormaliĝo en reformo kaj pordmalfermo.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la municipo Chongqing trafita de inundo en sudokcidenta Ĉinio.

Jangzio kaj unu el ĝiaj ĉefaj enfluantaj riveroj Jialingjiang lastatempe renkontis subitan inund-kreston tre malofte viditan en la historio en Chongqing.

Li rekte iris al la inunditaj regionoj tuj post sia atingo. En la vilaĝo Shuangba de la distrikto Tongnan, li trairis vojojn kovritajn de koto por viziti la inunditajn hejmojn de vilaĝanoj kaj informiĝi pri la damaĝo, kaj vizitis provizoran ŝirmejon por ekscii pri la vivo de la influitaj homoj.

En vizito al ŝlosila akvorezervujo de la urbo, Li emfazis fortigi politikan esploron kaj starigi mekanismon por rekte profitigi regionojn trafitajn de katastrofo kaj subteni lokajn registarojn en restarigo de projektoj damaĝitaj en la inundoj kaj konstruado de bazaj instalaĵoj por regado de inundoj kaj forfluigo.

En Ciqikou, komerca distrikto ĉe la bordo de la rivero Jialingjiang kun la inundakvo ankoraŭ ne-retiriĝinta, Li vizitis plurajn kompaniojn, komunikiĝis kun lokanoj kaj turistoj por informiĝi pri la komercaj perdoj kaŭzitaj de la kronvirusa epidemio kaj inundoj, kaj inspektis la situacion de konsumado kaj turisman renomraliĝon. Li diris, ke akcelo de plena rekomenco de la serva industrio ludos gravan rolon por firmigi la ekonomian renormaliĝon, kaj urĝis faciligi normalan funkciadon de la sektoro por liberigi grandajn konsumajn potencialojn.

Ĉinio kaj Vjetnamio dimanĉe promesis fari siajn landlimajn regionojn pacaj kaj amikaj por kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.

La promeso estis farita, kiam ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kune kun vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh ĉeestis okazaĵojn memorfestantajn la 20an datrevenon de la demarkacio de la tera landlimo kaj la 10an datrevenon de la starigo de landlimaj markoj.

Wang diris, ke de post la normaliĝo de la duflankaj rilatoj, Ĉinio kaj Vjetnamio sin dediĉas al solvado de landlimaj problemoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj ke la landlimaj regionoj ludas la rolon kiel grava ligilo kaj ponto de kunlaboro por akceli komunan disvolviĝon de la du landoj.

Wang vokis al la du flankoj puŝi la ĉina-vjetnaman landlimon pli bone servi al la disvolviĝo kaj popola bonfarto de la du landoj, plifortigi la sistemon kaj kapablon de landlima regado, akceli regionan kunlaboron tra la landlimaj regionoj kaj utiligi sukcesan praktikon por solvi demandojn pri landlimo kaj serĉi fruan solvadon de maraj disputoj. Wang aldonis, ke Ĉinio volas strikte labori kun Vjetnamio por fari la landlimon paca kaj amika por kunlaboro, komuna disvolviĝo kaj prospero.

Dum ilia interparolado, Wang diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estis unuaj inter mondaj landoj, kiuj sukcese bridis la kronvirusan epidemion kaj rekomencis ekonomian kaj socian disvolviĝon, montrante siajn instituciajn avantaĝojn kaj kunlaborajn atingojn.

Pham Binh Minh diris, ke la vjetnama flanko sin dediĉas al subteno de la vjetnama-ĉina ampleksa strategia kunlabora partnereco, kaj esprimis la volon plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Ĉina prisana oficialulo sabate konfirmis, ke la lando rajtigis al krizokaza uzo de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019, ekspluatitaj de iuj elektitaj enlandaj kompanioj en la 22a de julio.

Zheng Zhongwei, estro de la ĉina laborgrupo pri vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso, diris al la Ĉina Centra Televido, "Ni ellaboris serion de ĝeneralaj planoj, inkluzive de libroj pri medicina konsento, planoj pri monitorado de kromefiko, savaj planoj kaj kompensaj planoj, por certigi, ke la krizokaza uzo estos bone reguligita kaj kontrolita.”

La rajtigo de krizokaza uzo, kiu baziĝas sur ĉina leĝo pri administrado de vakcinoj, permesas al neaprobitaj vakcinaj kandidatoj esti uzataj inter homoj, kiuj havas altan riskon de infektiĝo dum limigita periodo. La leĝo diris, ke per unua vakcinado de specialaj grupoj, kiel frontliniaj medicinaj laborantoj kaj registaraj funkciuloj, la movo estas certigi, ke urbo povas konservi normalajn funkciojn, kiam aperas san-krizo.

Similaj rajtigoj estis legalizitaj en multaj landoj. Ekzemple, la usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Drogoj permesas uzi neaprobitajn medicinajn produktojn en kriza okazo por diagnozo, traktado aŭ prevento de vivminacaj malsanoj aŭ statoj.

La nacia institucio faris plurajn rajtigojn pri krizokaza uzo de post la eksplodo de la kronvirusa epidmeio kiel maniero por alporti multajn diagnozajn provojn pli rapide al la merkato ol la normalaj procedoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris lunde, ke Ĉinio prioritatigos la liveron de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019 al landoj laŭ Mekongo, post kiam vakcino estos ekspluatita kaj uzebla.

Li faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis la trian kunvenon de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro per video-ligo. Li diris, ke Ĉinio starigos specialajn fondusojn por plibonigi publikan sanon en la kadro de la Speciala Fonduso de Lancang-Mekonga Kunlaboro, kaj plu liveros kontraŭepidemiajn materialojn kaj teknikan subtenon al Mekong-landoj.

Li emfazis la gravecon de solidareco kaj kunlaboro por la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio, kaj diris, ke Ĉinio volas labori kun Mekong-landoj por subteni la laboron de la Monda Organizo pri Sano.

Industriaj donitaĵoj montris, ke la ĉina ŝtala sektoro registris rekordon de granda produktkvanto en la lasta monato pro drasta kresko de enlanda postulado por multaj infrastrukturaj projektoj. Ĉinio enkondukis grandskalajn stimulajn rimedojn por helpi la ekonomian renormaliĝon el la kronvirusa epidemio.

Laŭ la Ĉina Fera and Ŝtala Asocio, la produktkvanto de kruda ŝtalo kreskis je ĉirkaŭ 9,1% komapre kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 93,36 milionoj da tunoj en julio, kun ĉiutaga produktkvanto de 3,01 milionoj da tunoj.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio helpis al ĉirkaŭ 543 000 terkulturistoj kaj paŝtistoj trovi laborojn en la unuaj sep monatoj de ĉi tiu jaro.

Laŭ la regiona departemento pri homaj resursoj kaj socia sekureco, la laboroj produktis enspezon de pli ol 3,9 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 564 milionoj da usonaj dolaroj).

Tibeto ĉi-jare enkondukis plurajn programojn por helpi al terkulturistoj kaj paŝtistoj, grava parto de la laborforto en la regiono, trovi laborojn kaj pliigi enspezojn, inkluzive per livero de subvencioj al individuoj kaj entreprenoj.

Dividu