Novaĵoj (Aŭgusto 25)

Mirinda Publikigita: 2020-08-25 15:23:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de aŭgusto, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas longtempan perspektivon en ekonomia kaj socia planado; Ĉinio apogas TikTok defendi siajn interesojn per leĝaj armiloj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis adopti longtempan perspektivon, kapti la tendencon de la epoko kaj vaste amasigi saĝon por studi novajn cirkonstancojn kaj fari novajn planojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio pri ekonomia kaj socia laboro en Pekino.

Xi diris, ke surbaze de la atingo de finkonstruo de modere prospera socio en ĉiuj flankoj kaj atingo de la unua centjara celo, la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) markos la unuajn kvin jarojn de la nova vojaĝo de Ĉinio al kompleta konstruado de moderna socialisma lando kaj marŝo al la dua centjara celo, kaj ke la disvolviĝo de Ĉinio eniros novan stadion.

La simpozion ĉeestis ankaŭ Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn ne videblajn en jarcento, kiuj estas akcelitaj de la kronvirusa pandemio. Xi alvokis plifortigi la konscion pri oportunoj kaj riskoj kaj strebi por realigi pli altkvalitan kaj pli efikan, justan, daŭripovan kaj sekuran disvolviĝon.

Li emfazis fokusiĝon al faciligo de nacia ekonomia cirkulado por establi novan disvolvan reĝimon, kiu prenas la enlandan merkaton kiel la ĉefsubtenilon kaj ebligas al la enlanda kaj eksterlanda merkatoj akceli unu la alian. Xi substrekis krei novan movforton por kreskado per scienca kaj teknologia novigado, vigle plialtigi la kapablon de sendependa novigado, kaj atingi progreson en ŝlosilaj kaj kernaj teknologioj kiel eble plej baldaŭ.

Gvidantoj de la Mekong-landoj lunde promesis labori kun Ĉinio por plifortigi la lancang-mekongan kunlaboron.

La rimarkoj de la gvidantoj estis faritaj en la tria kunveno de la gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro, okazigita per video-ligo lunde.

La Lancang-Mekonga Kunlaboro, iniciatita de Ĉinio, konsistas el ses landoj, nome Ĉinio, Kamboĝo, Birmo, Laoso, Tajlando kaj Vjetnamio.

Laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith diris, ke danke al sincera kaj strikta partnereco inter la ses landoj, la Lancang-Mekonga Kunlaboro atingis efektivajn rezultojn dum la lastaj kvar jaroj kaj eĉ pli longa tempo. La ĉefministro dankis la ĉinan registaron pro ĝia dono de granda graveco al ĉi tiu kunlabora mekanismo, kiu ludis pozitivan rolon por antaŭenigi la lancang-mekongan kunlaboron, kaj ke Laoso konsentas pri la propono de Ĉinio pri la lancang-mekonga subregiona mekanismo por fortigo de kunlaboro kun aliaj subregionaj mekanismoj.

Samdech Techo Hun Sen, kamboĝa ĉefministro, diris, ke kiel ĉefaj produktantoj de greno, la kvin Mekong-landoj urĝe bezonas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en nutraĵa sekureco kaj nutraĵa komerco. Kamboĝo firme antaŭenigos lancang-mekongan kunlaboron kun aliaj partioj, kaj atendas labori kun aliaj membroj de la Lancang-Mekonga Kunlaboro por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la lancang-mekonga regiono.

Birma prezidento U Win Myint diris, ke la ses membroj de la Lancang-Mekonga Kunlaboro estas ligitaj per montoj kaj riveroj, dividas similajn kulturojn kaj ĝuas profundan amikecon, kaj ke Birmo aprezas la rapidan kaj ampleksan regadon de Ĉinio super la kronvirusa pandemio.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde esprimis subtenon al kompanioj inkluzive de TikTok preni leĝajn armilojn por defendi siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.

Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al demando pri anoncoj faritaj de TikTok kaj iuj uzantoj de WeChat en Usono por komenci procesojn kontraŭ administraj ordonoj de Usono kaj defendi siajn leĝajn rajtojn.

Zhao diris, ke Ĉinio ankaŭ alprenos plu ĉiujn necesajn rimedojn por rezolute protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj, kaj ke iuj usonaj politikistoj klopodas subpremi ĉinajn kompaniojn kiel TikTok, WeChat kaj Huawei, ĉar ili estas trafitaj de kontraŭ-ĉina sindromo kaj atakos ĉion ĉinan.

La proparolanto diris, ke senmotivaj agoj, kiujn iuj usonaj politikistoj faris kontraŭ specifaj kompanioj, kiel TikTok, estas esence organizitaj kaj sistemaj ekonomiaj tiranadoj celantaj elstarajn ne-usonajn multnaciajn kompaniojn. Usonaj politikistoj timas iliajn forton kaj sukceson kaj eĉ aplikas ŝtatan potencon por bati ilin.

La proparolanto aldonis, ke tio estas malkonfeso de la principo de merkata ekonomio kaj justa konkurenco, pri kiu Usono ĉiam fanfaronis. Tio tretas internaciajn regulojn kaj malhelpas interŝanĝojn kaj kunlaboron pri scienco, teknologio kaj novigado sub la tendenco de tutmondiĝo. La mondo nur vidos pli klare la veran vizaĝon de tiuj egoismaj bandit-similaj politikistoj.

Ĉina sendito al la UN lunde refutis la "senbazan kaj absurdan" akuzon de usona kaj brita reprezentantoj pri la ĉina nordokcidenta regiono Xinjiang.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Ĉinio firme rifuzas la akuzon kontraŭ Ĉinio fare de iuj membroj de la Sekureca Konsilio, dirante, ke ĝi estas senbaza kaj absurda kiel kutime.

Geng diris, “La situacio en Xinjiang tute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio. Ĝi ne estas pri religia demando aŭ pri homaj rajtoj. Pli ĝuste ĝi estas pri batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo. Terorismo estas nia komuna malamiko. Ne ekzistas tia afero de bonaj aŭ malbonaj teroristoj. Ĉinio firme oponas politikigon kaj duoblajn normojn pri batalo kontraŭ terorismo."

Li diris en virtuala kunveno de la Sekureca Konsilio pri minacoj kaŭzitaj de terorismaj agoj al internaciaj paco kaj sekureco, ke Xinjiang suferis profunde de terorismo kaj perforta ekstremismo en la pasinteco. Por trakti la minacon, Xinjiang alprenis serion da preventaj kontraŭterorismaj kaj senradikigaj rimedoj. Tio konformas al rezolucioj de la Sekureca Konsilio, la Tutmonda Kontraŭterorisma Strategio de la UN kaj la Agadplano de la UN pri Malebligo de Perforta Ekstremismo.

Ĉina vicĉefministro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, telefone konversaciis kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj financa ministro Steven Mnuchin marde matene.

La du flankoj faris konstrueman dialogon pri demandoj, kiel plifortigi duflankan kunordigon de makroekonomiaj politikoj kaj efektivigon de ĉina-usona unuafaza ekonomia kaj komerca interkonsento.

La du flankoj konsentis krei kondiĉojn kaj atmosferon por antaŭenpuŝi la efektivigon de la komerca interkonsento.

Dividu