Novaĵoj (Aŭgusto 26)

Mirinda Publikigita: 2020-08-26 14:46:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 26a de aŭgusto, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio firme oponas eniron de usona militaviadilo en senflugan zonon; Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj promesis kunlabori kun la ĉina firmao Huawei. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina milita proparolanto marde esprimis firman oponon kontraŭ la eniro de usona skoltaviadilo en senflugan zonon, urĝante la usonan flankon tuj ĉesigi tiajn provokojn kaj fari konkretajn paŝojn por konservi regionajn pacon kaj stabilecon.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, faris la komenton responde al la flugo de la altaltituda skoltaviadilo U-2 en aerspacon uzatan por ekzercado per reala municio de la Norda Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo.

Wu diris, ke la entrudiĝo severe influis la normalajn ekzercojn kaj trejnajn agadojn de Ĉinio, kaj malobservis la regulojn de konduto por aera kaj mara sekureco inter Ĉinio kaj Usono kaj koncernajn internaciajn praktikojn.

Wu diris ankaŭ, ke la usona agado povas facile rezultigi misjuĝojn kaj eĉ akcidentojn. La movo estis evidenta provoko. Ĉinio firme oponas tiajn provokajn agojn kaj postulis seriozan traktadon kun la usona flanko.

Vizitanta ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde en Romo, ke Ĉinio kaj Italio devas labori kune por plani disvolvadon de ĉina-italaj rilatoj en la venontaj 50 jaroj.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun la gazetaro kune kun itala ministro pri eksterlandaj aferoj Luigi Di Maio post ilia interparolado. Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, kio estas grava historia momento, kiu ligas la pasintecon kaj la estontecon. Li atribuis la stabilan kaj sanan disvolviĝon de ĉina-italaj rilatoj en duonjarcento al tri faktoroj.

Unue, kiel reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj, Ĉinio kaj Italio ĉiam aprezas sin reciproke kaj lernas unu de la alia, respektas la disvolvan vojon elektitan de la homoj en la alia lando kaj subtenas unu la alian pri legitimaj zorgoj koncernaj al demandoj de kernaj interesoj.

Due, kiel ĉefaj ekonomioj en la mondo, Ĉinio kaj Italio ĉiam persistas en la politiko de pordmalfermo kaj disvolvado de reciprokprofitaj kaj kungajnaj rilatoj.

Trie, kiel amikoj kaj partneroj, ambaŭ flankoj ĉiam etendas helpan manon, kiam la alia lando renkontas malfacilojn. Wang citis kortuŝajn rakontojn inter la du registaroj kaj du popoloj dum la detrua tertremo en Wenchuan, kiu trafis la ĉinan sudokcidentan provincon Sichuan en 2008, kaj ĉi-jara kronvirusa pandemio.

Li alvokis ambaŭ landojn daŭrigi la "silkvojan spiriton" kaj partoprenigi pli multajn homojn de la du landoj en la konstruado de la Zono kaj Vojo, por porti pli da videblaj atingoj al koncernaj projektoj kaj injekti novan impulson en la disvolvadon de la tutmonda ekonomio. Li ankaŭ alvokis komunajn klopodojn por akceli multflankismon kaj komercan liberaligon.

“Ĉinio esperas, ke Kanado agos kiel eble plej rapide kiel suverena ŝtato por forigi la obstaklojn, kiuj malhelpas la disvolviĝon de ĉina-kanadaj rilatoj,” diris ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde, kiam li renkontiĝis kun kanada ministro pri eksterlandaj aferoj en Romo dum sia eŭropa vizito.

Wang diris, ke kvankam la du landoj havas neniun konflikton de interesoj aŭ historiaj disputoj, la rilatoj nun alfrontas severajn defiojn de post la aresto de ĉina civitano kaj financa ĝenerala direktoro de la firmao Huawei, Meng Wanzhou.

Li diris, ke kanadaj gvidantoj faris la ĝustan movon establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio antaŭ 50 jaroj, kaj ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke la kanada flanko devas agi kiel eble plej frue por solvi la problemon kaj forigi la plej grandan obstaklon.

Kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Francois-Philippe Champagne diris, ke Kanado volas plu disvolvi la duflankajn rilatojn kun Ĉinio kaj labori kun Ĉinio por solvi la nunan problemon kaj antaŭenpuŝi diplomatiajn rilatojn.

La novaĵ-agentejo Interfax raportis dimanĉe, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio volas kunlabori kun Ĉinio kaj ĝia teknologia giganto Huawei pri la kvina-generacia komunika teknologio, kiun Moskvo nun provas disvolvi.

"Ni certe ne sekvos la ekzemplon de Usono, kiu simple postulas, ke ĉiuj ne kunlaboru pri la kvina-generacia komunika teknologio kun Ĉinio, precipe kun Huawei," Lavrov diris en la Tut-Rusa Junulara Eduka Forum-Teritorio de Signifoj. Li aldonis, “Kontraŭe, ni interesiĝas pri interago kun landoj por kune krei modernajn teknologiojn kaj efektivigi ilin en ĉiutaga vivo.

Lavrov faris la rimarkojn meze de la nunaj klopodoj de la usona registaro por limigo de la rolo de Huawei en disvastigo de altrapida kvina-generacia teknologio tra la mondo. Usono opinias, ke Huawei transdonos datumojn al la ĉina registaro por spionado - aserto, kiun la kompanio plurfoje neis.

La usona alvoko kontraŭ uzo de la kvina-generacia teknologio de Huawei sukcese persvadis Brition rezigni la opcion. La lando anoncis forigi ekipaĵojn de Huawei jam efektivigitajn en la kvina-generacia reto de Britio antaŭ 2027. Cetere, telekomunikaj operaciantoj ne devas aĉeti iun ajn novan ekipaĵon de Huawei antaŭ la fino de 2020.

Sed landoj kiel Brazilo elektis malsaman sintenon. Brazila vicprezidento Hamilton Mourao defendis la partoprenon de Huawei en la kandidatiga procezo pri konstruado de la kvina-generacia reto de Brazilo, argumentante, ke Huawei estas kompetenta pri la tasko.

La Nacia Komisiono pri Sano diris merkrede, ke neniu nova kronvirusa kazo de loka progagiĝo estis raportita marde en la ĉina ĉeftero.

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke la ĉeftero marde raportis entute 15 konfirmitajn kazojn alvenintajn el ekstero, kaj neniu nova suspektata kazo aŭ morto rilata al la malsano estis raportita en la ĉeftero. El la novaj importitaj kazoj, kvin estis raportitaj en Sichuan, kvar en Ŝanhajo kaj Guangdong respektive, kaj unu en Tianjin kaj Yunnan respektive.

La komisiono diris, ke marde, 54 pacientoj de la kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo. Ĝis la fino de mardo, entute 2 447 importitaj kazoj estis raportitaj en la ĉeftero. El ili, 2 229 elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 218 restis enhospitaligitaj, kun tri en severaj statoj. Neniu morto de la importitaj kazoj estis raportita.

Ĝis mardo, la totala nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 84 996, inkluzive de 347 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, kun sep en severaj statoj.

Dividu