Novaĵoj (Aŭgusto 27)

Mirinda Publikigita: 2020-08-27 15:14:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 27a de aŭgusto, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi kaj Putin interŝanĝis gratulojn komence de la ĉina-rusa jaro de sciencteknika novigado; Ĉinio kondamnas akuzojn de usona ministro pri defendo kontraŭ la PLA. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin merkrede interŝanĝis gratulajn leterojn markante la komencon de la Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado inter la du landoj.

Xi diris en sia letero, ke kiel la plej grandaj najbaroj unu por la alia, Ĉinio kaj Rusio kunlaboris kaj helpis unu la alian dum la kronvirusa pandemio furiozanta tra la mondo. Li emfazis, ke la malfermo de la Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado inter la du landoj en planita tempo "plene reflektas la altan nivelon kaj esceptecon de ilia ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko.

Xi esprimis sian kredon, ke la sukcesa praktiko de la du landoj en komuna batalo kontraŭ la pandemio kaj travivo de malfaciloj certe transformiĝos en potencan motoron por fortigo de duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel respondecaj grandaj landoj en la mondo kaj sciencaj kaj teknologiaj potencoj kun grava influo, devas antaŭeniri kun la tajdo de la epoko, kapti la tendencon de disvolviĝo kaj antaŭenigi la ĉiulankajn, multnivelajn kaj ampleksajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la sciencaj kaj teknologiaj laborantoj de la du landoj, por ke ili faru pli grandajn kontribuojn al la reformo de la tutmonda regada sistemo kaj al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Putin diris en sia gratula letero, ke scienca kaj teknologia novigado estas unu el la plej promesplenaj kampoj de kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio, kiu decidos la estontecon de la du landoj kaj rilatas al plibonigo de la vivnivelo de la du popoloj. Li aldonis, ke aktivadoj sub la kadro de la Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado estas riĉaj je enhavo, kaj ampleksas sciencan esploron, ekspoziciojn kaj akademiajn interŝanĝojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede atakis la lastatempajn akuzojn de usona ministro pri defendo Mark Esper kontraŭ la Popola Liberiga Armeo (PLA) de Ĉinio en artikolo publikigita en usona mediato.

Proparolanto Zhao Lijian diris en regula gazetara konferenco, "La akuzoj de Esper estas tute senbazaj, kaj granda nombro da faktoj kaj statistikoj sufiĉas por nudigi kaj frakasi tiajn mensogojn kaj absurdaĵojn pri la tiel nomata ‘ĉina minaco’.”

Zhao diris, ke ekde 1990, la ĉina armeo partoprenis en pli ol 20 packonservaj misioj de la UN kaj sendis pli ol 40 000 militajn personojn, igante Ĉinion la plej granda kontribuanto de packonservaj trupoj inter la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. Samtempe, en la pli ol 240 jaroj de post sia fondiĝo, Usono havis nur 16 senmilitajn jarojn, kaj ĝia milita buĝeto por 2019 superis 716 miliardojn da usonaj dolaroj, ekvivalentajn al la totala milita elspezo de la naŭ landoj postiĝintaj post Usono.

Zhao diris ankaŭ, "Kiu lando posedas centojn da militaj bazoj tra la mondo, kontraŭleĝe lanĉis militon kaj militajn operaciojn kontraŭ landoj kiel Irako, Libio kaj Sirio, kaj sendis ŝipojn al kaj aviadilojn super foraj akvoj por streĉi siajn muskolojn? Kiu lando, obsedata de malvarma milito, retiriĝis el traktatoj kaj multflankaj organizoj kaj svingis bastonojn kaj pugnojn kiel freneza, kaj arbitre malordigis tutmondajn regulojn?"

“Ĉinio volas akceli la reciprokprofitan kunlaboron kun Nederlando kaj kontribui al la renormaliĝo de monda ekonomio,” diris vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede en Hago, kiam li renkontiĝis kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Nederlando ĉiam havis reciprokajn respekton, komprenon kaj konfidon, kaj estis malfermitaj unu al la alia. Tiaj rilatoj povas elteni la provon de tempo. Dum konservado de regulaj rimedoj kontraŭ la kronvirusa epidemio, Ĉinio volas labori kun Nederlando por orde rekomenci personarajn interŝanĝojn, akceli reciprokprofitan kunlaboron kaj kontribui al la renormaliĝo de la monda ekonomio.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Nederlando devas kunigi manojn por trakti la tutmondajn efikojn alportitajn de unuflankismo, kaj subteni multflankismon, kaj ke la du landoj povas starigi bonajn ekzemplojn por protekti liberan komercon, resti malfermitaj unu al la alia kaj rekomendi justan konkurencon, kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Wang aldonis, ke Ĉinio ĝojas vidi, ke Nederlando ludas pli gravan rolon en la Eŭropa Unio kaj la mondo.

Rutte diris, ke la rilatoj inter Nederlando kaj Ĉinio rapide disvolviĝis en la lastaj jaroj. Nederlando ĉiam atribuas gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj esperas plivastigi sian kunlaboron kun Ĉinio, precipe por konservi multflankismon. Li diris, ke Nederlando alte taksas la atingojn de Ĉinio en la respondo al la kronvirusa pandemio kaj esperas disvolvi pli da kunlaboro kun Ĉinio tiurilate. Li aldonis, ke Nederlando volas havi sincerajn dialogojn kun Ĉinio kiel amikoj pri vasta serio da demandoj por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon.

Ĉina sendito merkrede petis la internacian komunumon helpi al Irako batali kontraŭ terorismo kaj rekonstrui sian ekonomion dum respekto al la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de la lando.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Irako planas plifruigi elektojn en junio de 2021, kaj la politika procezo en Irako estas en gravega etapo. La internacia komunumo devas respekti la posedrajton kaj gvidadon de Irako en ĉiuj ĝiaj klopodoj.

Geng diris al la Sekureca Konsilio, ke kiam oni etendas helpan manon, gravas unue aŭskulti la vidpunktojn de Irako, respekti ĝian suverenecon, sindeteni de trudaj solvoj kaj interveno en la internajn aferojn de Irako. Geng petis subteni la klopodojn de Irako por protekto de nacia sekureco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Geng akcentis, "Ni alvokas la internacian komunumon daŭrigi subtenon al Irako por solidigi la rezultojn malfacile atingitajn en la batalo kontraŭ terorismo kaj trakti la demandon de fremdlandaj teroristaj batalantoj. Ni ankaŭ devas apogi Irakon alporti teroristojn al justeco laŭ siaj enlandaj leĝoj, kaj rifuzi duoblajn normojn kaj politikigon en batalo kontraŭ terorismo."

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris ĵaŭde, ke profitoj de la ĉefaj industriaj firmaoj de Ĉinio en julio sumiĝis je 589,5 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 85,56 miliardoj da usonaj dolaroj), kreskante je 19,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Zhu Hong, altranga statistikisto de la Nacia Statistika Buroo, diris, ke la kresko pliiĝis je 8,1 procentopunktoj kompare kun tiu en junio. Zhu diris, ke kun la efektivigo de politikoj kaj rimedoj pri kunordigo de epidemia prevento kaj regado kun ekonomia kaj socia disvolvado, la industria sektoro daŭre pliboniĝas kaj la profitoj de firmaoj denove rapide kreskas.

En la unuaj sep monatoj de la jaro, la profitoj de ĉefaj industriaj firmaoj malkreskis je 8,1% ĝis 3,1 duilionoj da juanoj, malpliiĝante je 4,7 procentpunktoj kompare kun tiu en la unuaj ses monatoj.

Specife, profitoj de ŝtatposedaj industriaj firmaoj falis je 23,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 783,81 miliardoj da juanoj, dum tiuj de privataj firmaoj malpliiĝis je 5,3% ĝis 888,34 miliardoj da juanoj.

Dividu