Novaĵoj (Aŭgusto 28)

Mirinda Publikigita: 2020-08-28 15:32:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 28a de aŭgusto, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina ĉefministro emfazas socian helpon por popola bonfarto; Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi provokon en la Suda Ĉina Maro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉefministro Li Keqiang substrekis la laboron pri socia helpo por garantii bonfarton de tiuj, kiuj bezonas helpon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en instrukcio al kunveno okazigita ĵaŭde en Pekino pri plibonigo de la sistemo de socia helpo.

Li diris, ke socia helpo estas institucia aranĝo por helpi tiujn, kiuj plej bezonas helpon. Li urĝis aŭtoritatojn sin meti sur la lokon de tiuj en malfaciloj, kaj helpi al ili trapasi la malfacilan tempon. Li diris ankaŭ, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por helpi tiujn influitajn de la kronvirusa epidemio kaj inundoj, kaj certigi bazajn vivnivelojn de grupoj kun malalta enspezo.

Dum ĉeesto al la kunveno, ŝtata konsilanto Wang Yong emfazis novigon en mekanismoj de socia helpo por fari helpajn rimedojn pli laŭcelaj kaj efikaj.

Supera kolonelo Li Huamin, proparolanto de la Suda Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), diris en deklaro, ke la ĉina armeo ĵaŭde monitoris usonan militŝipon, kiu eniris ĉinajn teritoriajn akvojn sen permeso, kaj avertis ĝin foriri.

Li faris la averton, post kiam la usona misil-ekipita destrojero Mustin eniris teritoriajn akvojn de la insularo Xisha en la Suda Ĉina Maro ĵaŭde sen la permeso de Ĉinio. Li diris, ke tia ago estas hegemonia konduto, kiu malobservas la internacian leĝon. Li aldonis, ke la komandejo plu atenteme observos ĉinajn akvojn kaj aerspacon por eviti ĉian okazaĵon, kiu povas difekti la nacian sekurecon de Ĉinio, kaj por protekti nacian suverenecon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaude, ke Ĉinio firme oponas usonajn sankciojn kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj individuoj rilataj al konstruoj en la Suda Ĉina Maro, kaj urĝas Usonon korekti siajn erarojn kaj tuj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al la usona anonco pri sankcioj kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj individuoj rilataj al konstruoj en la Suda Ĉina Maro.

Zhao emfazis, ke koncernaj konstruoj de Ĉinio sur ĝia propra teritorio estas tute en la amplekso de ĝia suvereneco kaj havas neniun rilaton kun militecigo. Li diris, ke estas racia, laŭleĝa kaj nekontestebla afero, ke ĉinaj kompanioj kaj individuoj partoprenas en konstruado en sia propra lando, dum la kontraŭleĝaj sankcioj altruditaj de Usono al ili laŭ tia preteksto estas malraciaj.

Zhao diris, ke usonaj sankcioj, kiuj enhavas tipan hegemonian logikon kaj politikon de potenco, krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, malobservis internaciajn leĝon kaj normojn pri internaciaj rilatoj.

Ĉinio ĵaŭde kondamnis iujn usonajn politikistojn pri "ĉasado" de ne-usonaj kompanioj, dirante, ke la esenco de tia praktiko estas etikedi ĉi tiujn firmaojn per ideologia antaŭjuĝo.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri enketo publikigita de la Usona Ĉambro de Komerco en Ŝanhajo merkrede.

La Usona Ĉambro de Komerco en Ŝanhajo diris, ke ĉirkaŭ 90% de la enketitaj usonaj firmaoj en Ŝanhajo lastatempe opiniis, ke la usona planita malpermeso al WeChat havos negativan influon sur ilian operacion, kaj pli ol triono opiniis, ke tia malpermeso povas kaŭzi perdon de tutmonda enspezo.

Zhao diris, ke iuj usonaj politikistoj metis siajn personajn interesojn super merkatajn principojn kaj internaciajn regulojn por endanĝerigi la mondan interreton, kaj ke la internacia komunumo jam travidis tian intencon.

Li diris, ke iuj usonaj politikistoj misuzis ŝtatan potencon por maljuste subpremi ne-usonajn kompaniojn sub la preteksto de nacia sekureco. Tia bandita konduto atencis la rajtojn kaj interesojn de konsumantoj kaj kompanioj en Usono kaj aliaj landoj, kaj estos oponata kaj rezistata de la internacia komunumo. Li emfazis, ke la movo estas organizita kaj sistema ekonomia tiranado kontraŭ ne-usonaj kompanioj, kiuj estas avangardaj en iuj kampoj.

Zhao diris ankaŭ, ke el la perspektivo de iuj usonaj politikistoj, la tiel nomata liberigo de la interreto estas nenio alia ol usonigo, kaj tiel nomata nacia sekureco estas simple alinomo por "usonaj duoblaj normoj".

Komuna deklaro inter Ĉina Komunikila Grupo kaj ĝiaj partneroj de latinamerikaj mediatoj estis publikigita, alvokante grandan kunlaboran forton por helpi al la tutmonda komunumo venki la kronvirusan pandemion kaj efike akceli la konstruadon de ĉina-latinamerika komunumo kun konuma estonteco kaj komunumo de komuna sano de la homaro.

La deklaro estis farita dum la Interreta Forumo pri Kunlaboro de Latin-Amerikaj Partneraj Mediatoj 2020, okazigita en Pekino la 28-an de aŭgusto. La forumo estis kunorganizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio. Ankaŭ Latin-Amerika Informa Alianco, la plej granda neprofitcela televid-reta alianco en Latin-Ameriko kaj Karibio, liveris subtenon al la forumo.

En la forumo, 33 gastoj el 15 organizoj de 10 latinamerikaj landoj kaj Ĉinio profunde diskutis, kiel ili devas venki malfacilojn kaj man-enmane antaŭeniri por batali kontraŭ la pandemio.

Prezidanto kaj ĉefredaktoro de Ĉina Komunikila Grupo, Shen Haixiong, diris en sia inaŭgura parolado: "Mediatoj devas raporti la veron anstataŭ disvastigi famojn kaj krei problemojn, starigi konsenton anstataŭ krei diverĝojn, science batali kontraŭ la pandemio anstataŭ ĵeti la kulpojn sur aliajn landojn, kaj komuniki fidon, sed ne distrumpeti malicajn atakojn."

Li diris, "Ni devas persisti ĉe la principoj de objektiveco, justeco kaj vero en raportado pri gravaj novaĵoj, kaj kune montri voĉon de la ĉinaj kaj latinamerikaj kaj karibaj mediatoj por akceli la konstruadon de komuna sano de la homaro."

Alicia Bárcena, plenuma sekretario de la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio, diris, "Ĉar ni alfrontas tutmondan situacion plenan de necerteco, nia partnereco devas fariĝi pli forta per transformado de si en pli ekvilibran kaj egalan. La mediatoj ludas ŝlosilan rolon en elimino de la diferenco de reciproka kompreno, kiu ankoraŭ ekzistas inter la du flankoj de la mondo."

Dividu