Novaĵoj (Aŭgusto 31)

Shanshan Publikigita: 2020-08-31 19:03:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj emfazis, ke Ĉinio laŭiros la vojon de paca, malferma, kunlabora, kungajna kaj inkluziva disvolviĝo; Registaro de HSAR kondamnas erarajn rimarkojn pri amasaj kronvirusaj ekzamenoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

“Ĉinio laŭiros la vojon de paca, malferma, kunlabora, kungajna kaj inkluziva disvolviĝo,” vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe dum parolado en la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj.

Wang diris, ke fronte al ĉiam ŝanĝiĝanta internacia medio, Ĉinio decidis plene elvolvi la avantaĝojn de sia supergranda merkato kaj la potencialon de sia enlanda postulado, por starigi novan disvolvan reĝimon markitan per la enlanda ciklo kiel la ĉefa korpo kaj la reciproka fortigo de la enlanda kaj internacia cikloj. Li diris, ke Ĉinio plu grandigos enlandan postuladon kaj malfermiĝos pli larĝe, dividos pli da siaj disvolvaj dividendoj kun la mondo por akceli la komunan renormaliĝon de la mondo per sia propra renormaliĝo kaj antaŭepuŝi la komunan disvolviĝon de la mondo per sia propra disvolviĝo.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate en Parizo, ke Ĉinio kaj Francio, kiel ĉefaj respondecaj landoj, devas aktive antaŭenigi kaj praktiki multflankismon, kio tre gravas por la bonfarto de plej multaj landoj, precipe malgrandaj kaj mezgrandaj landoj.

Interparolante kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian, Wang diris, ke subteni multflankismon estas la plej granda konsento atingita dum lia vojaĝo al Eŭropo. Li diris, ke unuflankismo leviĝas hodiaŭ, ĉar iuj landoj ignoras internaciajn interkonsentojn kaj rifuzas plenumi siajn internaciajn devojn. Sen multflankismo, la multflanka mekanismo kaj internacia ordo starigitaj de post la Dua Mondmilito estos grave damaĝitaj, kaj malgrandaj kaj mezgrandaj landoj suferos grandan influon. Li diris, ke en tiaj cirkonstancoj, Ĉinio kaj Francio, kiel gravaj respondecaj landoj, devas aktive antaŭenigi kaj praktiki multflankismon. Li faris kvar-punktan proponon por la du landoj.

Unue, Ĉinio kaj Francio devas persisti ĉe la koncepto de multflankismo. La du flankoj devas aktive antaŭenigi multflankismon en diversaj okazoj, rezisti unuflankismon kaj fari multflankismon la konsento de la internacia komunumo.

Due, ambaŭ flankoj devas preni multflankajn agojn. Ĉinio subtenas Francion plu ludi ĉefan rolon en traktado de klimatŝanĝiĝo. Ĉinio jam plenumis sian reduktan celon de 2020 pli frue ol planite kaj aktive studas la sekvan paŝon. La du flankoj devas subteni unu la alian en la venontaj Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio pri Biologia Diverseco en Kunming, Ĉinio, kaj la Monda Kongreso pri Medikonservado en Marsejlo, Francio, venontjare okazigitaj de la du landoj.

Trie, Ĉinio kaj Francio devas obei multflankajn interkonsentojn. Unuflankismo, inkluzive de nerespondeca retiro el internaciaj organizoj aŭ malobservo de internaciaj interkonsentoj, estas neakceptebla. Ĉinio kaj Francio devas fortigi kunordigon kaj kunlaboron pri internaciaj aferoj, kaj protekti gravajn rezultojn de internaciaj interkonsentoj kaj multflanka diplomatio, ekzemple la irana nuklea interkonsento.

Kvare, la du flankoj devas fortigi multflankajn instituciojn. La UN estas la plej grava platformo por subteni kaj praktiki multflankismon, kaj la du flankoj devas subteni la UN ludi sian centran rolon en internaciaj aferoj.

Deklaro diris, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe kondamnis misinformon afiŝitan interrete kaj per sociaj mediatoj pri la programo de amasaj kronvirusaj ekzamenoj, kaj reasertis, ke la programo povas helpi identigi kaŝitajn pacientojn de la kronvirusa malsano en la komunumo kaj faciligi fruan revenon al normala vivo kaj ekonomiaj aktivadoj.

La registaro diris, ke ĝi konscias iujn troigajn kaj malverajn asertojn pri la amasaj ekzamenoj, cirkulantajn en interreto kaj sociaj mediatoj, inkluzive de falsaj asertoj pri la specimeniga metodo, regado de infekto, precizeco kaj efikeco de la ekzameno.

La deklaro aldonis, ke surbaze de la informoj, kiujn la registaro publikigis al la publiko, estas racie kredi, ke la eraraj rimarkoj disvastigas informojn kun la intenco misfamigi la ekzamenon kaj misgvidi la publikon malpliigi la deziron de la homoj pri partopreno en la ekzameno.

La registaro emfazis, ke amasaj ekzamenoj estas sekuraj, oportunaj, efikaj kaj plene protektas la privatecon de individuoj. Regado de infekto kaj rimedoj de socia distanciĝo estas efektivigataj en 141 ekzamenaj centroj en la urbo. Ĉiuj personaj datumoj, inkluzive de ekzamenaj specimenoj kaj rezultoj, estas uzataj por ekzamenaj celoj nur en Honkongo.

Aŭtoritatoj en Pekino dimanĉe publikigis detalan planon pri ĝia kerna regiono por la periodo 2018-2035, komencante novan eraon de la urbo kun kelkmiljara historio.

Surbaze de la plano komencita en 2017, la fokuso de la kerna regiono, ĉirkaŭ 92,5 kvadrataj kilometroj, estos sur la politika centro de Ĉinio kaj aliaj funkcioj.

La celo de la plano estas konstrui kernan regionon kun bona administra medio, kultura ĉarmo kaj idealaj vivkondiĉoj. Ĝi emfazas ankaŭ protekti kulturajn kaj historiajn heredaĵojn de la urbo.

Laŭ la plano, antaŭ 2035, la konstanta loĝantaro en la kerna regiono kalkuliĝos al ĉirkaŭ 1,7 milionoj, kaj la planka areo de surteraj konstruaĵoj atingos ĉirkaŭ 119 milionojn da kvadrataj metroj.

Laŭ prognozo, la konstanta loĝantaro en la kerna regiono kalkuliĝos al ĉirkaŭ 1,55 milionoj, dum la planka areo de la surteraj konstruaĵoj atingos ĉirkaŭ 110 milionojn da kvadrataj metroj antaŭ 2050. La centraj aŭtoritatoj aprobis la planon, emfazante ĝiajn funkciojn de servado al centraj administraj organoj kaj ankaŭ firman kaj ordan forigon de ĝiaj ne-ĉefurbaj roloj.

La ĉina Ministerio de Komerco lunde deklaris sian decidon komenci kontraŭsubvencian enketon pri vinoj importitaj el Aŭstralio.

Laŭ deklaro en la retejo de la ministerio, la enketo pri vinoj en ujoj entenantaj du litrojn aŭ malpli finiĝos antaŭ la 31a de aŭgusto 2021, tamen ĝi povas esti longigita ĝis la 28a de februaro 2022 en specialaj cirkonstancoj.

La ministerio diris, ke la enketo estis komencita laŭ la peto de la Ĉina Asocio de Alkoholaĵoj nome de la enlanda industrio, kiu asertis, ke tiaj importitaj vinoj ricevis subvenciojn de la aŭstralia registaro.

Laŭ la peto de la asocio, rilataj aŭstraliaj vinindustrioj aŭ kompanioj eble profitis entute 40 subvenciojn de la registaro.

Dividu