Novaĵoj (Septembro 01)

Publikigita: 2020-09-01 19:41:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi prezidis kunvenon pri ekologia protekto de baseno de Flava Rivero kaj disciplin-kontrolado; Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke defio al principo de unu Ĉinio pagos grandan koston. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde prezidis kunvenon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La kunveno ekzamenis la gvidlinion pri ekologia protekto kaj altkvalita disvolviĝo de la baseno de la Flava Rivero, kaj la raporton pri la kvina disciplin-Kontrolado de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Oficiala deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la Flava Rivero estas la "patrina rivero" de la ĉina nacio, kaj la ekologia protekto kaj altkvalita disvolviĝo de la baseno de la Flava Rivero devas esti rigardataj kiel longtempaj projektoj koncernaj al la rejunigo de la ĉina nacio.

Laŭ la kunveno, kunordigitaj administraj rimedoj, kiuj kovras montojn, riverojn, arbarojn, kampojn, lagojn, herbejojn kaj dezertojn, estas necesaj por plibonigi la ekologian medion, optimumigi la distribuadon de akvoresursoj kaj antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de la tuta baseno.

La deklaro diris, ke diferencigitaj rimedoj devas esti adoptitaj por plibonigi la ekologian medion de la baseno de la Flava Rivero kaj vigle antaŭenigi la ekonomian uzadon de ĝiaj akvaj resursoj. La lando ankaŭ plibonigos la sistemon de prevento kaj redukto de katastrofoj kaj konstruos kapablojn pri respondo al diversaj katastrofoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio kaj Indonezio devas kapti la novajn industriojn kaj modelojn kreitajn pro la kronvirusa pandemio kaj malfermi novajn kunlaborajn kampojn por akceli sian respektivan disvolviĝon kaj doni impulson al la regiona kaj tutmonda ekonomio.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio nokte kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo. Xi diris, ke kaj Ĉinio kaj Indonezio havas grandan loĝantaron kaj alfrontas penigan taskon batali kontraŭ la kronvirusa malsano, kaj ke la du landoj ŝparis neniun klopodon en koncerna laboro pri la principoj meti popolon sur la unuan lokon kaj prioritatigi la protekton de vivoj. Ĉinio plene fidas, ke Indonezio fine venkos la epidemion. Li aldonis, ke Ĉinio plu donos al Indonezio firman subtenon, liveros al ĝi materialan kaj teknikan helpon laŭ sia kapablo, kaj dividos sian sperton pri regado, diagnozo kaj kuracado de la kronvirusa malsano.

Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas kompaniojn de la du landoj efektivigi kunlaboron pri ekspluatado, aĉetado kaj produktado de vakcinoj, por helpi plialtigi la akireblecon kaj kost-elteneblecon de vakcinoj en la du landoj kaj la tuta mondo.

Widodo diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Indonezio kaj Ĉinio, kaj ke la du landoj subtenis intensajn kontaktojn meze de la kronvirusa pandemio. Widodo ankaŭ esprimis dankon al la ĉina flanko pro subteno de la batalo de Indoenzio kontraŭ la nova kronviruso, precipe pro efektivigo de vakcina kunlaboro kun Indonezio. Li diris, ke Indonezio esperas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun la ĉina flanko en komerco, investado, interhomaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj, kaj daŭre aktive antaŭenigos la konstruadon de rapidega fervojo Ĝakarto-Bandung.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kondamnis la viziton de prezidanto de la ĉeĥa senato Milos Vystrcil al Tajvano, dirante, ke ĉiu klopodo defianta la principon de unu Ĉinio pagos grandan koston.

Wang, kiu faris la rimarkojn dum sia vizito al Germanio, diris, ke Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio. Defio al la principo de unu Ĉinio pri tajvana demando estas intenco oponi la 1 400 milionojn da ĉinoj kaj ago malobservanta internaciajn leĝon kaj regulojn. Wang diris, ke koncerne la publikan provokon de prezidanto de la ĉeĥa senato kaj la kontraŭĉinan forton malantaŭ li, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo neniel lasos tiajn agojn iri senbride, kaj igos lin pagi grandan koston por sia miopa konduto kaj politika oportunismo.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj en Parizo, ke mensogoj kaj famoj pri la respondo de Ĉinio al klimatŝanĝiĝo aŭ ĝiaj politikoj pri Xinjiang kaj Honkongo nepre estos nudigitaj pro faktoj.

Wang faris ĉi tiujn rimarkojn dimanĉe respondante al demando de membro de la Eŭropa Parlamento, kiu asertis, ke la faroj kaj vortoj de Ĉinio ne estas konsekvencaj pri klimatŝanĝiĝo kaj ke la politikoj de Ĉinio pri Xinjiang kaj Honkongo ne konformas al la valoroj de la Eŭropa Unio.

Gvidantoj de politikaj partioj el la tuta mondo firme oponas la kalumnion kaj makuladon de iuj usonaj politikistoj kontraŭ la figuro de Ĉinio, kaj protestis kontraŭ ilia interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj severa subfosado de ĉina-usonaj rilatoj.

En siaj mesaĝoj senditaj lastatempe al la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la partiaj gvidantoj esperas, ke ĉiuj partioj fortigos komunikadon kaj kunlaboron kaj kune protektos mondajn pacon, stabilecon kaj disvolviĝon.

Solly Afrika Mapaila, unua ĝenerala vicsekretario de la Sudafrika Komunista Partio, diris, ke la Sudafrika Komunista Partio kaj ĉiuj homoj, kiuj amas pacon, forte oponas la lastatempajn provokajn atakojn de la usona registaro al Ĉinio pri demandoj koncernaj al la Suda Ĉina Maro, Honkongo, Tibeto kaj Tajvano. Mapaila diris, ke ili kredas, ke sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping ĉe la kerno, la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj daŭre progresos.

Sophia Shaningwa, ĝenerala sekretario de la namibia reganta partio Sudokcident-Afrika Popola Organizo, diris, ke la usonaj lastatempaj movoj kontraŭ Ĉinio plene malkaŝis ĝian hegemonian naturon. Citante la malnovan ĉinan diron "justa afero ĝuas abundan subtenon, dum maljusta afero trovas malmulton", Shaningwa diris, ke la kontraŭĉina komploto de Vaŝingtono estas nepopulara kaj kondamnita al malsukceso.

Umaru Napoleon Koroma, ĝenerala sekretario de la Sieraleona Popola Partio, oponis kalumniojn kaj atakojn de rilataj landoj kontraŭ Ĉinio je la ekskuzo de la kronvirusa pandemio kaj aliaj aferoj. Koroma diris, ke Sieraleono ne hezitos subteni Ĉinion pri demandoj koncernaj al la ŝlosilaj interesoj de Ĉinio, kaj volas subteni komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio kaj kune klopodi por fortigi internacian kunlaboron en la batalo kontraŭ la pandemio kaj akceli tutmondan ekonomian renormaliĝon.

Dividu