Novaĵoj (Septembro 02)

Publikigita: 2020-09-02 19:10:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi ĉeestos memorfeston de la 75a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito; Artikolo de ĉina kaj rusa ambasadoroj memorfestas la 75an datrevenon de la Dua Mondmilito.

Ĉinaj gvidantoj kondukataj de Xi Jinping ĉeestos ceremonion ĵaŭde matene por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Kune kun ili, reprezentantoj de ĉiuj sociaj rondoj en la ĉina ĉefurbo prezentos florkorbojn al martiroj en la milita muzeo en Pekino. La okazaĵo estos rekte elsendita de la Ĉina Komunikila Grupo.

Prezidanto Xi Jinping marde alvokis akceli pli profundnivelan reformon kaj daŭrigi pli altnivelan malfermon por liveri fortan impulson al starigo de nova disvolva reĝimo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la 15an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Xi emfazis, ke akceli starigon de nova disvolva reĝimo kun duobla cirkulado, kiu prenas la enlandan merkaton kiel ĉefan subtenilon, lasante enlandan kaj eksterlandan merkatojn akceli unu la alian, estas strategia decido farita laŭ ŝanĝiĝoj en la disvolva stadio, medio kaj kondiĉoj de Ĉinio, kaj sistema profundnivela reformo koncerna al la ĝenerala situacio de la lando. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por doni plenan ludadon al reformo, resti firma en strategia decido, subteni kaj plibonigi la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, kaj modernigi la sistemon kaj kapablon de la regado de Ĉinio.

Xi diris, ke por starigi novan disvolvan reĝimon, mallongtempaj respondoj kaj mezlongtempa kresko devas esti konsiderataj kiel la tutaĵo, kaj la lando devas akceli reformojn, kiuj helpas plialtigi la efikon de distribuado de resursoj, kaj reformojn, kiuj helpas plibonigi kvaliton kaj efikon de kreskado.

Marde en Berlino, Germanio kaj Ĉinio promesis subteni multflankismon pri internaciaj aferoj kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La rimarkoj estis faritaj kiam germana prezidento Frank-Walter Steinmeier renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Steinmeier emfazis, ke Germanio ĉiam donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj volas konservi pli proksimajn kaj daŭrajn rilatojn kun Ĉinio, kio estas speciale necesa sub la nuna streĉa internacia situacio. Li diris, ke Germanio reasertas sian principon de unu Ĉinio kaj sian pozicion de multflankismo en internaciaj aferoj, malkonsentas kun la tiel nomata "disiĝo", kaj ne deziras, ke la mondo dividiĝu unu kontraŭ alia.

Wang diris, ke kiam prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio fariĝis regula praktiko, lia vizito al Germanio kaj Eŭropo montras, ke Ĉinio gravigas siajn rilatojn kun Germanio kaj Eŭropo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Germanio kaj la Eŭropa Unio por prepari gravan tagordon por la venonta etapo - unuflanke plifortigi internacian kunlaboron kontraŭ la kronviruso, ekzemple en ekspluatado kaj aplikado de vakcinoj, por venki la pandemion, kaj aliflanke, subteni kaj praktiki multflankismon kaj oponi unuflankan tiranadon, por protekti la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj la internaciajn justecon kaj egalecon.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la nuna internacia situacio, ĉina-germana kunlaboro kaj aliaj problemoj komune zorgataj.

Ĉina ambasadoro al Rusio Zhang Hanhui kaj rusa ambasadoro al Ĉinio Andrey Denisov publikigis komunan artikolon sub la rubriko Ĉina-Rusa Akra Komento de la Rusa Ĵurnalo eldonita marde, por memorfesti la 75an datrevenon de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La du ambasadoroj unuanime opiniis, ke la historio, en kiu popoloj de Ĉinio kaj Rusio faris grandan oferon kaj ludis gravan rolon por la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, devas esti respektata kaj firme konservata en la memoro kaj neniel toleras distordon. Ili diris, ke la du landoj volas kunigi manojn por kontribui al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Zhang diris en la artikolo, ke Ĉinio kaj Rusio kiel ĉefaj batalkampoj de la Dua Mondmilito en Azio kaj Eŭropo prenis sur sin gravan taskon por bati la japanan militarismon kaj la germanan faŝismon, eltenis kruelan provon kaj faris grandan nacian oferon por gajni la Mondan Kontraŭfaŝisman Militon kaj savi la homaron el la danĝero. Li aldonis, ke historio ne devas nek povas esti forgesita.

Denisov diris, ke dum la Dua Mondmilito, Rusio kaj Ĉinio estis aliancanoj, kaj ambaŭ suferis grandajn perdojn. La profunda amikeco inter la du popoloj, forĝita dum la batalo, verkis gloran kaj brilan paĝon en la historio de rilatoj inter la du landoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris marde, ke usonaj intencoj rekomenci sankciojn kontraŭ Irano estas kondamnitaj al malsukceso, dum Moskvo pretas mediacii inter Vaŝingtono kaj Teherano.

“Usono perdis ĉiujn siajn rajtojn kun Irano per forlaso de siaj obligacioj sub la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento,” Lavrov diris, kiam li parolis al studentoj de la Moskva Ŝtata Instituto pri Internaciaj Rilatoj. Li diris, ke Usono nun volas uzi tre kompleksan leĝan instrumenton, kiu estis difinita en la Komuna Ampleksa Agadplano kaj aprobita de la Sekureca Konsilio de la UN, por rekomenci la kolektivajn sankciojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde atakis la decidon de la Universitato de Nord-Teksaso forpeli ĉinajn studentojn, dirante, ke la movo, se ĝi estas konfirmite vera, estas alia ekzemplo de la usona subfosado de interpopolaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Laŭ raportoj de mediatoj, la Universitato de Nord-Teksaso lastatempe anoncis, ke ĝi finos siajn rilatojn kun la Ĉina Stipendia Konsilio, postulante revoki vizojn de studentoj, kiuj ricevis subvenciojn de la konsilio, kaj petante ilin foriri el Usono ene de unu monato.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina-usonaj humanismaj interŝanĝoj, inkluzive de tiuj de eksterlandaj studentoj, ludis gravan rolon por antaŭenigi la stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj de post la starigo de ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 41 jaroj.

La nombro de ĉinaj studentoj en Usono okupas ĉirkaŭ trionon de la totalo, kontribuante al la lando per pli ol 15 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare.

Hua diris, ke bedaŭrinde, dum kelka tempo, iuj ekstremaj kontraŭĉiniaj fortoj en Usono makulis kaj demonigis ĉinajn studentojn per multegaj mensogoj el personaj politikaj interesoj kaj la strategia postulo subpremi kaj reteni la disvolviĝon de Ĉinio. Ili eĉ uzis juĝan povon por malice subpremi ĉinajn studentojn pro fabrikitaj akuzoj.

Dividu