Novaĵoj (Septembro 03)

Publikigita: 2020-09-03 16:36:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi ĉeestis memorfeston de 75a datreveno de venko de Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj Dua Mondmilito; Poilitika konsilanto urĝis Usonon klopodi por revenigi rilatojn kun Ĉinio al normala vojo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!


Ĉinaj gvidantoj kondukataj de prezidanto Xi Jinping ĵaŭde ĉeestis ceremonion en Pekino por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

En la Muzeo de la Ĉina Popola Rezistmilito Kontraŭ Japana Agreso, armea orkestro ludis la nacian himnon, kun ĉiuj partoprenantoj kantantaj laŭ la ritmo, kaj unu minuto da silento estis observita por la mortintaj herooj.

Prezidanto Xi kaj altrangaj oficialuloj de la Komunista Partio de Ĉinio poste omaĝis kaj prezentis florkorbojn al la martiroj. Ankaŭ veteranoj, familianoj de martiroj kaj reprezentantoj de la tuta socio ĉeestis la memoran ceremonion.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke li volas labori kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin kaj klopodi kun la internacia komunumo por rezolute protekti la venkon de la Dua Mondmilito kaj ankaŭ internaciajn egalecon kaj justecon.

En interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj kun Putin okaze de la 75a datreveno de la la venko de la Dua Mondmilito, Xi rememoris, ke en la sama tago antaŭ 75 jaroj, la venkoj de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la sovetunia milito kontraŭ Japanio markis la finan venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Xi diris, ke en tiu milito, kiu disvastiĝis tra Azio, Eŭropo, Afriko kaj Oceanio, pli ol 100 milionoj da soldatoj kaj civiluloj en ĉiuj rilataj landoj estis vunditaj aŭ mortigitaj, pagante la plej doloran koston en la homa historio. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Rusio, la ĉefaj batalkampoj en Azio kaj Eŭropo, eltenis grandajn naciajn oferojn kaj faris neforviŝeblajn historiajn kontribuojn por la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li akcentis, ke la ĉina kaj rusa popoloj batalis flanko ĉe flanko kaj forĝis nerompeblan grandan amikecon kun sango, starigante solidan fundamenton por la altnivela disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Putin diris en sia mesaĝo, ke la Dua Mondmilito estis la plej dolora tragedio en la homa historio, kaj ke Sovetunio kaj Ĉinio estis la ĉefaj operacejoj en la batalo kontraŭ faŝismo kaj militarismo, kaj faris grandegajn naciajn oferojn por la kompleta venko super agresantoj. Li emfazis, ke oni neniam devas forgesi aŭ eĉ kalumnii la heroaĵojn de la liberigantoj, aŭ nei la rezultojn de la Dua Mondmilito. Li aldonis, ke Rusio volas daŭrigi aktivajn klopodojn kun amika Ĉinio por malebligi militon kaj konfliktojn kaj protekti stabilecon kaj sekurecon de la mondo.

Altranga ĉina politika konsilanto alvokis Usonon pozitive respondi al la sinteno de Ĉinio, eviti konfliktojn kaj konfrontiĝon, klopodi por trakti malkonsentojn kaj aktive vastigi kunlaboron bazitan sur reciproka respekto.

“Ĉi tio helpos revenigi ĉina-usonajn rilatojn al normala vojo kiel eble plej baldaŭ, ĉar iliaj duflankaj rilatoj alfrontis severajn defiojn en la lasta periodo,” diris Kong Quan, vicprezidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj sub la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK).

En ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, Kong diris, ke iuj usonaj politikistoj lastatempe faris falsajn asertojn, inkluzive de rimarkoj, ke Usono estis trompita de Ĉinio. Ili eĉ asertis, ke la usona politiko de kontakto kun Ĉinio malsukcesis, kio substrekis la malvarman militon kaj nul-suman ludon kaj kaŭzis severajn malfacilojn al la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Kong diris, ke ĉi tiuj falsaj akuzoj ignoris faktojn kaj distordis la progreson atingitan en duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke tiaj falsaj asertoj faritaj de iuj usonaj politikistoj estas profunde konsternaj.

Kong rememoris, ke dum la pasintaj kvar jardekoj, malgraŭ malfaciloj, Ĉinio kaj Usono ĉiam subtenis la tendencon de konstanta disvolviĝo en duflankaj rilatoj, kiuj profitigis la du popolojn kaj kontribuis al tutmondaj stabileco kaj disvolviĝo.

La ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono plirapidigas la renormaligon de vivo kaj laboro kaj samtempe regule antaŭenigas kontraŭepidemiajn rimedojn, kiam daŭre malfortiĝas la kronvirusa epidemio, sen novaj konfirmitaj kazoj dum 15 sinsekvaj tagoj ĝis merkredo.

En la regiona ĉefurbo Urumĉio, sep aĉetcentroj, ses superbazaroj kaj 60 facilbutikoj sub la Xinjiang-a Youhao-Grupo, granda podetala entrepreno, malfermiĝis por komercoj merkrede.

Post kelktaga desinfektado, la busolinioj de Urumĉio rekomencis funkcii merkrede en orda maniero, kun la taksia kapacito de la urbo laŭgrade kreskanta.

Ankaŭ iuj pitoreskaj lokoj en Xinjiang malfermiĝis al turistoj merkrede. Vizitantoj povas iri al la fama lago Tianchi per livero de identigaj kartoj kaj sanaj kodoj.

Ĝis mardo, Xinjiang havis 22 konfirmitajn kazojn de la kronvirusa malsano kaj naŭ sensimptomajn kazojn, ĉiuj en Urumĉio, kaj 560 homoj ankoraŭ estis kuracataj.

De la 15a de julio ĝis mardo, entute 804 kronvirusaj pacientoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo en la regiono, kaj 229 sensimptomaj kazoj estis liberigitaj de medicina observado.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo estis vaste kondamnita de enlandaj mediatoj pro sia aĉa agado en la ofico. Lunde la ĵurnalo The Washington Post nomis lin "la plej malbona ŝtatsekretario en la historio".

En sia komento publikigita lunde, paĝa vicredaktoro de la ĵurnalo Jackson Diehl atentigis, ke la plej alta diplomato en Vaŝingtono "ne povis plenigi dekojn da altrangaj postenoj en la Ŝtata Departemento, kaj centoj da profesiaj diplomatoj foriris aŭ estis forpelitaj en politika purigado".

Diehl skribis, ke la spirito de la Ŝtata Departemento estas historie plej amlalta. Li citis enketojn, kiuj montris, ke homoj, kiuj opinias, ke la nombro de altrangaj oficialuloj de la Ŝtata Departemento, kiuj "ne tenis altnivelan honestecon", kreskis je 34% inter 2016 kaj 2019. Li atentigis, ke la kialo eble estas, ke Pompeo defiis leĝajn mandatojn de la Kongreso, ordonis al stabanoj efektivigi komisiojn por li kaj lia familio, kaj eksigis la ĝeneralan inspektoron de la Ŝtata Departemento, kiu enketis pri la malobservoj de Pompeo.

Diehl skribis ankaŭ en la fino de marto, ke la pandemia agado de Pompeo certigos lian lokon inter la plej malbonaj iam ajn.


Dividu