Fokusoj de la Semajno (Septembro 04)

Selena Publikigita: 2020-09-04 16:46:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinaj gvidantoj kondukataj de prezidanto Xi Jinping ĵaŭde ĉeestis ceremonion en Pekino por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

En la Muzeo de la Ĉina Popola Rezistmilito Kontraŭ Japana Agreso, armea orkestro ludis la nacian himnon, kun ĉiuj partoprenantoj kantantaj laŭ la ritmo, kaj unu minuto da silento estis observita por la mortintaj herooj.

Prezidanto Xi kaj altrangaj oficialuloj de la Komunista Partio de Ĉinio poste omaĝis kaj prezentis florkorbojn al la martiroj. Ankaŭ veteranoj, familianoj de martiroj kaj reprezentantoj de la tuta socio ĉeestis la memoran ceremonion.

La Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso (1931-1945) estis grava parto de la Dua Mondmilito. Ĝi komenciĝis plej frue, daŭris plej longe kaj prezentis la plej malfacilajn kondiĉojn kaj ankaŭ la plej multajn oferojn dum la Dua Mondmilito.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kondamnis la altprofitan viziton de prezidanto de la ĉeĥa senato Milos Vystrcil al la insulo Tajvano, kaj diris, ke la senata prezidanto "transiris ruĝan linion".

Wang diris tion marde dum gazetara konferenco kun sia germana paralelulo Heiko Maas en Berlino. Wang avertis pri la tajvana vizito de Vystrcil, dirante, ke li pagos "grandan koston" por la ago. Ĉinio plurfoje diris, ke la tajvana demando koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio.

Marde, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Vystrcil publike subtenas separismon kaj intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Ŝi akcentis, ke Ĉinio forte kondamnas ĉi tion.

Ankaŭ ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang kaj la ĉina ambasadorejo en Ĉeĥio postulis seriozan traktadon kun la ĉeĥa ambasadorejo en Ĉinio kaj la ĉeĥa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Laŭ nove publikigita laborplano, Ĉinio plifortigos sian kapablon de nukleacida ekzameno pri nova kronviruso.

La dokumento publikigita de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio kontraŭ la kronvirusa epidemio diris, ke entute 100 publikaj laboratorioj de ekzameno estos starigitaj en la tuta lando, kaj ĉiu povos trakti 10 000 specimenojn ĉiutage. Ĝi emfazis klopodojn por akceli la disvolviĝon de tri-partiaj laboratorioj laŭ leĝoj por ebligi al ili partopreni en nukleacida ekzameno per registara aĉeto de servoj.

La lando estos dividita en ok distriktojn por plani pli grandajn ekzamenajn kapablojn, kaj ĉiu distrikto povos trakti 500 000 kaj 700 000 specimenojn ĉiutage.

Laŭ la plano, ĉi tiuj rimedoj helpos al la lando atingi la celon finplenumi nukleacidajn ekzamenojn por ĉiuj loĝantoj en kvin ĝis sep tagoj.

Dividu