Novaĵoj (Septembro 04)

Qiujieming Publikigita: 2020-09-04 17:08:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 4a de septiembro, vendrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni parolos pri tio, ke Prezidanto Xi emfazas daŭrigon kaj disvolvadon de granda spirito de rezisto al agreso; Ĉinio urĝas Usonon tuj retiri restriktojn al ĉinaj diplomatoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde emfazis daŭrigi kaj disvolvi en la nova epoko la grandan spiriton de rezisto al agreso kaj klopodi por realigi nacian rejuniĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMC), faris gravan paroladon en simpozio memorfestanta la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Alparolante la simpozion okazigitan de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono, Xi diris, ke la ĉina popolo montris al la mondo sian patriotismon, nacian karakteron, heroismon kaj fortan volon al venko dum la milito. Xi diris, ke la granda spirito de rezisto al agreso dum la milito estas valora fonto de inspiriĝo, kaj ĉiam instigos la ĉinan popolon venki ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn kaj klopodi por realigi nacian rejuniĝon. Li diris, ke la 3an de septembro antaŭ 75 jaroj, ĉinoj, kune kun aliaj popoloj de la mondo, finfine gajnis plenan venkon super faŝismo per firma volo kaj kuraĝa batalo. Tio estis granda venko super la malbono, mallumo kaj reakcio.

Tiu tago markis ankaŭ grandan venkon por la nefleksebla ĉina popolo, kiu batalis tenace dum 14 jaroj kaj fine venkis la japanajn militarismajn agresantojn. Li aldonis, ke la milito estas la plej longa kaj plej granda batalo de la ĉina popolo kontraŭ fremdlanda agreso en la moderna epoko, kiu faris plej grandan oferon, sed kondukis la ĉinan popolon al la unua kompleta venko en nacia liberigo.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la Centra Milita Komisiono, Xi salutis veteranojn kaj patriotojn, kiuj batalis en la milito, kaj ankaŭ ĉinojn enlandajn kaj eksterlandajn, kiuj kontribuis por la fina venko. Li esprimis elkoran dankon al fremdlandaj registaroj kaj amikoj tra la mondo pro ilia subteno kaj helpo al Ĉinio dum la milito kontraŭ japana agreso. Li ankaŭ profunde funebris pri martiroj, kiuj oferis siajn vivojn por la fina venko, kaj pri viktimoj brutale buĉitaj de agresantoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede interparolis kun venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza.

Wang diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Venezuelo, kaj ke la du landoj, kvankam foraj unu por la alia, havas similajn opiniojn pri protekto de justaj interesoj kaj rajtoj, subteno de multflankismo kaj plibonigo de la tutmonda regado. Ĉinio estas empatia kun Venezuelo alfrontanta malfacilojn, liveris al ĝi kontraŭepidemiajn provizaĵojn por kelkaj grupoj kaj sendis al ĝi altnivelan grupon de medicinaj fakuloj.

Arreaza diris, ke Venezuelo dankas Ĉinion pro ĝia subteno en la internacia scenejo kaj oponas senmotivajn unuflankajn sankciojn de Usono. Arreaza aldonis, ke Venezuelo firme subtenas la principon pri unu Ĉinio kaj kredas, ke Ĉinio atingos pli grandan sukceson en ekonomiaj kaj sociaj reformoj.

Proparolanto de la ĉina Ministro de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde urĝis la usonan Ŝtatan Departementon tuj retiri sian decidon efektivigi pli striktajn limigojn al ĉinaj diplomatoj.

Responde al demando pri la afero, proparolanto Hua Chunying diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke la ĉina flanko urĝas la usonan Ŝtatan Departementon tuj nuligi la malĝustan decidon kaj ĉesigi malhelpon al normalaj interŝanĝoj inter la du popoloj kaj subfosadon de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke Ĉinio faros justan kaj necesan respondon laŭ la situacio.

Hua faris la rimarkojn, post kiam la usona Ŝtata Departemento anoncis merkrede, ke altrangaj ĉinaj diplomatoj devos peti aprobon por viziti usonajn universitatajn kampusojn kaj renkontiĝi kun oficialuloj de loka registaro. Ĉinaj diplomatoj ankaŭ devos akiri permeson por aranĝi kulturajn okazaĵojn kun la ĉeestantaro pli granda ol 50 homoj ekster konstruaĵoj de misioj

Hua diris, ke Ĉinio ĉiam liveras oportunon al usonaj diplomatiaj kaj konsulaj personoj por ilia plenumado de devoj en Ĉinio laŭ leĝoj kaj regularoj, dum la usona Ŝtata Departemento dufoje postulis, ke ĉinaj diplomatoj informu ilin pri planoj de agado en la lasta oktobro kaj junio de tiu ĉi jaro, kaj eĉ limigis al ili efektivigi privatajn kaj sociajn interŝanĝojn kun lokaj usonaj oficialuloj.

Hua aldonis, ke la ĉina ambasadorejo kaj konsulejoj en Usono plu subtenos normalajn interŝanĝojn kun homoj de ĉiuj sektoroj de la usona socio, kaj ke Ĉinio daŭrigos normalajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du flankoj.

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio estas profunde maltrankvila pri kaj esprimas firman oponon kontraŭ la malpermeso de Hindio al 118 ĉinaj poŝtelefonaj programoj.

"La hinda flanko misuzis la koncepton de nacia sekureco kaj alprenis diskriminaciajn kaj restriktajn rimedojn kontraŭ ĉinaj entreprenoj, malobservante rilatajn principojn kaj regularojn de la Monda Organizo pri Komerco", diris Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco, en interreta gazetara konferenco.

La hinda registaro merkrede anoncis malpermeson al uzo de 118 ĉinaj poŝtelefonaj programoj en la lando, asertante, ke ili malutilas al suvereneco kaj integreco de Hindio, defendo de Hindio, ŝtata sekureco kaj publika ordo."

Gao diris, ke la agoj de la hinda registaro vundas ne nur la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj investantoj kaj servaj provizantoj, sed ankaŭ la interesojn de hindaj konsumantoj kaj la investan medion de la lando kiel malferma ekonomio. Li diris, ke Ĉinio urĝas la hindan flankon korekti siajn malĝustajn praktikojn, kaj ke ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj estas reciprokprofita, kaj Hindio devas klopodi por krei malferman, justan kaj egalan komercan medion por internaciaj investantoj kaj liverantoj de servoj inkluzive de ĉinaj entreprenoj.

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio enkondukos negativan liston por translanda servokomerco antaŭ la fino de ĉi tiu jaro por antaŭenigi la institucian malfermon en la sektoro de servoj.

Xian Guoyi, oficialulo de la Ministerio de Komerco, diris en gazetara konferenco, ke la lando montras fortan postuladon pri servoj kaj importado de servoj rapide kreskas. Li diris, ke Ĉinio daŭre malfermos la sektoron de servoj al la ekstera mondo, importos pli da altkvalitaj servoj, aktive grandigos eksportadon de servoj, instigos altkvalitajn servojn iri al la mondo kaj plifortigos la internacian konkurencivon de ĉinaj servoj.

La kronvirusa pandemio kaŭzis drastan malkreskon de servokomerco en multaj landoj ekde marto ĉi-jare, tamen tio ankaŭ kreis novajn ŝancojn por cifereca komerco kaj novaj servokonsumaj reĝimoj kaj ekscitis novan movforton de kresko por altgradigo de konsumado.

Dividu