Novaĵoj (Septembro 07)

Publikigita: 2020-09-07 17:48:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 7a de septembro, lunde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni parolos pri tio, ke Ĉinio kondamnas artikolon de Esper kontraŭ Popola Liberiga Armeo; Servokomerco fariĝis nova kolono por firmigo de ekonomia atendo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ren Guoqiang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, dimanĉe atakis la artikolon de usona ministro pri defendo Mark Esper kontraŭ la Popola Liberiga Armeo (PLA) de Ĉinio, asertante, ke ĉiu intenco tranĉi la karno-sangajn rilatojn inter la ĉina armeo kaj la popolo estas kondamnita al malsukceso.

Ren faris la rimarkojn responde al la artikolo de Esper titolita “Pentagono Estas Preta pri Ĉinio”, en kiu li asertis, ke "la ĉina armeo ne servas al la lando aŭ la konstitucio". Ren diris al raportistoj, ke la artikolo distordis la figuron de la PLA sen iu ajn bazo por sensaciigi la tiel nomatan ĉinan militan minacon, kaj ke la akuzoj estas tute senbazaj kaj plenaj de mensostato de malvarma milito kaj ideologia antaŭjuĝo.

Ren diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la PLA havas la saman mision servi al la popolo tutkore kiel menciite en la ĉina konstitucio. La ĉina armeo estas profunde enradikiĝinta en la popolo kaj faris grandajn kontribuojn por nacia sendependiĝo kaj liberiĝo de la popolo kaj en la kampoj de ekonomia konstruado, katastrof-mildigo kaj protekto de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo. Li aldonis, ke la kresko de la ĉina milita forto devas esti rigardata kiel la potencigo de la monda paco, ĉar la ĉina konstitucio kondiĉas, ke Ĉinio sekvas la vojon de paca disvolviĝo. La ĉina armeo aktive partoprenas en internaciaj packonservaj agadoj.

Fakulo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dimanĉe laŭdis la klopodojn de Ĉinio kaj aklamis ĝian sperton pri bridado de la kronvirusa epidemio.

"Mi aprezas la sperton de Ĉinio," diris reprezentanto de la MOS al Ĉinio d-ro Gauden Galea en internacia konferenco pri kunlaboro koncerna al publika sano dum la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco en Pekino.

Li diris, ke ĉinaj esploristoj publike dividis la genan sekvencon de la nova kronviruso tre frue, kaj kontribuis al la mondo per multaj ŝlosilaj sciencaj komprenoj en publikigitaj artikoloj rilataj al la kronvirusa malsano. Ĉi tiuj klopodoj liveris esencan unuan scion pri la epidemio kaj informojn pri klinikaj trajtoj kaj retenaj rimedoj.

D-ro Galea ankaŭ emfazis la gravecon forigi barierojn de prisanaj sistemoj. Parolante pri tutmonda partopreno, li atentigis, ke Ĉinio nun estas unu el la gvidantoj en la rapida progreso de internacia vakcina esplorado. Li asertis, ke neniu lando povas sola trakti la epidemion, kaj alvokis kunlaboron, tutmondan komunikadon kaj solidarecon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Laŭ donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la Ministerio de Komerco, dum la periodo de januaro ĝis julio la servokomerca skalo de Ĉinio malkreskis pro la kronvirusa epidemio, dum eksportado de servoj montriĝis pli bona ol la importado, kun malpliiĝo de malfavora saldo kaj plialtiĝo de la proporcio de sciintensaj servoj. En la nova situacio, servokomerco fariĝis la nova kolono por firmigo de ekonomia atendo.

La servokomerco de Ĉinio kreskis averaĝe je 7,8% ekde 2012, pli rapide je 3,7 procentpunktoj ol la tutmonda kresko. En 2019, la eksterlanda servokomerco de Ĉinio atingis 5,4153 duilionojn da juanoj, okupante la duan lokon de la mondo.

Samtempe, la servokomerca strukturo de Ĉinio estis optimumigita. La proporcio de sciintensaj servoj, ekzemple tiuj pri komputila informo kaj konsultiĝo, plialtiĝis de 27,3% en 2015 ĝis 34,7% en 2019.

Ĉinio estas unu el gravaj pioniroj en tutmonda servokomerca disvolvado akcelata per novigado. Ĉinio decidis eksperimenton de servokomerca disvolvado per novigado en 15 regionoj, inkluzive de Ŝanhajo kaj Hainan, en 2016, kaj du jarojn poste Ĉinio komencis profundigi la provon. Oficialulo de la Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio vastigos malfermon kaj akcelos ellaboradon de negativa listo de translanda servokomerco.

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 6% en aŭgusto laŭ juana kalkulado kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun la pliiĝo de eksportado je 11,6% kaj importado je 0,5%.

La Ĝenerala Administracio pri Doganoj diris, ke eksterlanda komerco kalkuliĝis al 2,88 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 421,14 miliardoj da usonaj dolaroj) en la lasta monato.

En la unuaj ok monatoj de ĉi tiu jaro, eksterlanda komerco de varoj malkreskis je 0,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 20,05 duilionoj da juanoj, malpliiĝante je 1,1 procentpunktoj kompare kun la malkresko en la unuaj sep monatoj.

Dum la periodo de januaro ĝis aŭgusto, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj restis la plej granda komerca partnero de Ĉinio. La duflanka komerco kreskis je pli ol 7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,93 miliardoj da juanoj, okupante 14,6% de la totala eksterlanda komerco de Ĉinio.

Laŭ la donitaĵoj, komerco kun Usono malpliiĝis je 0,4% dum la periodo, kun kresko de importado el la lando je 0,2%.

Laŭ planoj lunde publikigitaj de aŭtoritatoj, Pekino planas konstrui eksperimentan zonon de cifereca komerco kaj grand-datuma interŝanĝo por akceli teknologian novigon kaj malfermon de sia serva sektoro kaj cifereca ekonomio.

Aro da dokumentoj faciligantaj konstruadon de la komerca zono estis publikigta de Pekina Municipa Buroo pri Ekonomio kaj Informa Teknologio, Pekina Municipa Komerca Buroo kaj Pekina Municipa Buroo pri Loka Financa kontrolado kaj Administrado.

La 4an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping diris dum sia inaŭgura parolado en la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco per video, ke la ĉina centra registaro subtenas la iniciaton de Pekino. Li diris, “Ni subtenos la municipon en disvolvado de nacia integra demonstra zono por pli granda malfermo en la sektoro de servoj. Tio ebligos al Pekino fari pli grandajn kaj pli aŭdacajn paŝojn kiel vojhakanto kaj akiri pli da sperto, kiu estos kopiebla kaj disvastigebla.”

La planoj proponas konstrui sistemon kaj mekanismon por disvolviĝo de cifereca ekonomio, kaj fokusiĝos al la ses ĉefaj sferoj de infrastruktura konstruado, cifereca industriigo, industria ciferecigo, cifereca regado, taksado de datumoj kaj disvolvado de cifereca komerco.

La Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco 2020 okazos de la 8a ĝis la 11a de septembro en la urbo Xiamen en la ĉina sudorienta provinco Fujian. Pli ol 40 landoj kaj regionoj partoprenos en la foiro.

Lin Jian, vicurbestro de Xiamen, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke la kronvirusa pandemio forte batis la tumondan ekonomion, tial la foiro havas la temon “Fortigo de Fido pri Investo kaj Akcelo de Kungajna Kunlaboro”, kaj ke la ekspozicio kun la totala areo de ĉirkaŭ 110 000 kavadrataj metroj konsistas el du partoj respektive pri investo kaj invito de industria investo.

Lin diris, ke ĉi-jare la foiro estos okazigita ĉirkaŭ temoj pri tendenco de la monda ekonomio sub regula epidemia regado, kaj dume okazos internacia forumo pri investo 2020 kaj 9 aliaj paralelaj forumoj.

Dividu