Novaĵoj (Septembro 08)

Publikigita: 2020-09-08 17:48:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 8a de septembro, marde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni parolos pri tio, ke Prezidanto Xi donis medalojn al modeloj en ĉina batalo kontraŭ kronvirusa epidemio; Ĉinio urĝas Usonon longigi vizperiodon de ĉinaj ĵurnalistoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉinio okazigis kunvenon marde matene en Pekino por laŭdi modelojn en batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis medalojn al ricevantoj de la Respublika Medalo kaj la nacia honora titolo en la Granda Popola Halo. Xi ankaŭ faris paroladon en la kunveno.

Antaŭ komenciĝo de la kunveno, Xi kaj aliaj ĉinaj gvidantoj renkontiĝis kun la modeloj kaj fotiĝis kun ili. La kunveno komenciĝis kun ĉiuj partoprenantoj leviĝantaj por kantado de la nacia himno. Poste ili observis momenton da silento por ĉiuj mortintoj pro la kronvirusa malsano.

Fama fakulo pri spira malsano Zhong Nanshan ricevis la Respublikan Medalon, la plej altan ŝtatan honoron.

La nacia honora titolo, "la Popola Heroo", estis donita al tri aliaj elstaraj medicinaj profesiuloj:

Zhang Boli, fakulo pri tradicia ĉina medicino, kiu prezidis la esploron pri kuracado de la kronvirusa malsano per kombinado de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino. Zhang Dingyu, estro de la hospitalo Jinyintan destinita por kuracado de la kronvirusa malsano en Wuhan. Chen Wei, milita medicina sciencisto, kiu akiris grandajn atingojn en baza esploro kaj ekspluatado de vakcino kaj protekta medikamento pri la kronvirusa malsano.

Prezidanto Xi emfazis komunajn klopodojn kun la tutmonda komunumo por trakti pliiĝantajn tutmondajn defiojn, kaj diris, ke Ĉinio subtenos plu la Mondan Organizon pri Sano ludi ĉefan rolon en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke Ĉinio proponas tutmondan iniciaton pri sekureco de datumoj, kiu oponas subfosadon de ŝlosila infrastrukturo aŭ ŝtelon de datumoj per uzo de informa teknologio kaj devigo al firmaoj pri stokado de datumoj produktitaj eksterlande en ilia hejmlando.

Wang diris, ke la iniciato ankaŭ alvokas, ke teknologiaj firmaoj ne kreu malantaŭajn pordojn en siaj servoj aŭ produktoj por kontraŭleĝe akiri datumojn, kaj petas partoprenantojn ne fari grandskalan gvatadon al aliaj landoj aŭ kontraŭleĝe akiri informojn de alilandaj civitanoj per uzo de informa teknologio.

Ĉinio lunde urĝis Usonon montri sincerecon, respondi al la racia peto de Ĉinio kaj pluvalidigi vizojn de ĉiuj ĉinaj ĵurnalistoj laborantaj en Usono kiel eble plej baldaŭ.

"Se Usono obstine iros plu sur la malĝusta vojo kaj duobligos siajn erarojn, Ĉinio estos devigita alpreni necesajn kaj justajn respondojn por firme protekti siajn legitimajn interesojn," diris proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian en gazetara konferenco.

Zhao faris la rimarkojn responde al gazetaraj demandoj, ĉu la streĉeco eskaladiĝos, ĉar iuj mediatoj raportis, ke Ĉinio ne renovigis eksvalidajn gazetarajn akreditaĵojn por ĵurnalistoj de usonaj mediatoj. Zhao diris, ke la raportoj estas malveraj kaj kulpigaj, kaj la ĉina flanko ellaboras gazetarajn akreditaĵojn por usonaj ĵurnalistoj, dum la procezo iliaj laboro kaj vivo en Ĉinio ne estos influitaj. Li aldonis, ke de kelka tempo Usono eskaladas politikan subpremon kontraŭ ĉinaj mediatoj, kio nun atingis histerian gradon.

Ekde 2018, vizpetoj de ĉirkaŭ 30 ĉinaj ĵurnalistoj estis senfine prokrastitaj aŭ rifuzitaj. En februaro 2020, Usono difinis kvin ĉinajn mediatajn organizojn en Usono kiel "fremdlandajn misiojn" kaj poste starigis plafonon al la nombro de ilia personaro, efektive forpelante 60 ĉinajn ĵurnalistojn.

Zhao diris, ke tiaj movoj severe disturbis la normalan laboron de ĉinaj mediatoj en Usono, serioze difektis la reputacion de ĉinaj mediatoj, kaj malhelpis la interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du flankoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam volas daŭrigi komunikadon kaj konsiliĝon kun Usono pri solvado de la demando pri la dulandaj mediatoj kaj ĵurnalistoj, surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.

Ĉina milita proparolanto urĝis la hindan flankon ĉesigi danĝerajn agojn, post kiam hindaj trupoj kontraŭleĝe transiris la Linion de Efektiva Regado en la okcidenta landlima regiono.

Zhang Shuili, proparolanto de la Okcidenta Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), faris la rimarkojn en deklaro marde post kiam la hinda armeo denove kontraŭleĝe transiris la Linion de Efektiva Regado en la regiono de la monto Shenpao proksime al la suda landlimo de la lago Pangong lunde.

Zhang diris en deklaro, ke la hinda agado, kiun Zhang nomis "severa milita provoko", serioze malobservis la konsenton atingitan en antaŭaj kontaktoj de Ĉinio kaj Hindio, estigis streĉecon en la regiono kaj facile kaŭzos miskomprenon kaj misjuĝon. Zhang ankaŭ urĝis Hindion ĉesigi ĉiujn provokajn agojn, "tuj retiri ĉiujn trupojn transirintajn la Linion de Efektiva Regado", "reguligi la frontliniajn trupojn" kaj "enketi pri persono, kiu uzis armilojn, por estigi la streĉecon ĉe la landlimo”.

Altranga oficialulo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke la atingoj de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa malsano firmigis fidon de la mondo al la perspektivo de la batalo kontraŭ la pandemio.

"Ĝenerale la agado de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa epidemio atingis periodan venkon nun!" Ren Minghui, ĝenerala helpdirektoro pri universala san-kovrado kaj pri infektaj kaj neinfektaj malsanoj de la MOS, diris en lastatempa intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua.

Ren diris, ke kiam plej multaj landoj hezitis pri ekvilibro inter rekomenco de laboro kaj preventaj kaj regadaj rimedoj, Ĉinio fundamente ekregis la epidemion sen vakcino, kaj sukcese rekomencis laboron kaj malfermis lernejojn. Ren aldonis, ke ĉi tio estas tre malfacile atingita rezulto.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres iam diris, ke la ĉina popolo kontribuis al la tuta homaro, oferante siajn normalajn vivojn. Tiurilate Ren atentigis, ke la orienta kulturo emfazas publikajn interesojn, kaj individuaj interesoj povas esti oferitaj antaŭ kolektivaj interesoj. Tio estas grava faktoro de la efiko de la prevento kaj regado de Ĉinio kontraŭ la epidemio.

Retrorigardante la sperton de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio, Ren diris, ke li kredas, ke Ĉinio sekvis la "kvar kontraŭepidemiajn elementojn" por realigi la hodiaŭan stabilan situacion.

La unua estas internacia kunlaboro. La dua elemento estas "kredi je scienco". La tria grava elemento estas "unuanimeco”. La kvara estas la "unuaeco de sano". Ren emfazis, ke la ĉina registaro metas la popolan sanon sur la unuan lokon, tial ili ne hastis restarigi normalan ekonomian kaj socian ordon meze de la pandemio.

Dividu