Novaĵoj (Septembro 09)

Publikigita: 2020-09-09 17:48:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 9a de septembro, merkrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni parolos pri tio, ke Prezidanto Xi gratulis Kim okaze de la 72a datreveno de la fondiĝo de la KDPR; Alilandaj fakuloj diris, ke la parolado de Xi fortigis fidon al la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj volas labori kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, por puŝi duflankan tradician amikecon kaj kunlaborajn rilatojn senĉese atingi novajn rezultojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en gratula mesaĝo sendita al Kim, prezidanto de la Laborista Partio de Koreio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la KDPR, okaze de la 72a datreveno de la fondiĝo de la KDPR.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke ĉi-okaze, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimas varman gratulon kaj bondeziron al Kim kaj la Laborista Partio de Koreio kaj al la registaro kaj la popolo de la KDPR. Li diris, ke de post la fondiĝo de la KDPR antaŭ 72 jaroj, ĉiuj socialismaj entreprenoj vigle disvolviĝis sub la gvidado de la Laborista Partio de Koreio. En la lastaj jaroj Kim gvidis la Laboristan Partion de Koreio kaj la popolon de la KDPR efektivigi la novan strategian linion, fokusiĝi al ekonomia disvolvado kaj aktive antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun aliaj landoj, kio atingis gravajn rezultojn. Li emfazis, ke kiel amika najbaro, Ĉinio estas tre kontenta pri tio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, salutis instruistojn kaj laborantojn en edukaj rondoj tra la lando antaŭ la Instruista Tago de Ĉinio, kiu falas en la 10an de septembro.

Xi diris, ke spite al la subita eksplodo de la kronvirusa epidemio, instruistoj en la tuta lando kuraĝis al malfaciloj, daŭre laboris kaj faris gravajn kontribuojn al batalo kontraŭ la epidemio per sindediĉo al la plej vasta interreta instruado en la mondo. Instruistoj tra la lando dediĉis sian amon kaj saĝon por haltigi transdonon de malriĉeco al la venonta generacio. Li diris, ke tiu ĉi jaro estas la tempo certigi decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj atingi la celon de malriĉec-mildigo.

Li esprimis sian esperon, ke instruistoj firme konservos en la memoro sian mision kulturi talentulojn por la partio kaj la ŝtato, disvolvos instruajn metodojn por la nova epoko kaj faros pli multajn kontribuojn por nutri ĉiuflankajn socialismajn konstruantojn kaj posteulojn.

Fakuloj diris, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en kunveno laŭdanta modelojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano montris la grandajn atingojn de la lando kontraŭ la pandemio, kaj ekscitis fidon pri la fina venko de la mondo super la pandemio.

En la kunveno okazigita marde matene en Pekino, Xi diris, ke Ĉinio akiris grandajn strategiajn atingojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, montrante la rimarkindajn avantaĝojn de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la socialisma sistemo de la lando, la grandan forton de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio, la profundan heredaĵon de la ĉina civilizacio, kaj la respondecan senton de la lando kiel grava tutmonda partoprenanto.

Wilson Lee Flores, rubrikisto de la gazeto La Filipina Stelo, diris, "La decida venko de la ĉina popolo super la kronvirusa pandemio estas inspira, kaj fonto de espero."

Christine Bierre, ĉefredaktoro de la franca revuo Nouvelle Solidarite kaj fakulo en la Franca Instituto Schiller, laŭdis Ĉinion pro tio, ke ĝi metas "la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon", kaj ke ĝi uzis siajn sciencajn kaj teknikajn sciojn - kiel en artefarita intelekto, la kvina-generacia komunika teknologio, esploro kaj produktado, por savi ĉiujn eblajn vivojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke serio da kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj pri orient-azia kunlaboro okazos per video de merkredo ĝis sabato, kaj ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos rilatajn kunvenojn merkrede.

Proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, ke Wang estis invitita de Pham Binh Minh, vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Vjetnamio, kiu estas deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Zhao diris, ke la partnereco de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas la plej dinamika kaj enhav-riĉa inter la asocio kaj aliaj partneroj, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio eniris novan stadion de ĉiuflanka disvolviĝo pro la klopodoj de ambaŭ flankoj.

Li diris, ke Ĉinio uzos la 30-jaran jubileon de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio venontjare kiel okazon por pli bone plani kaj antaŭenigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke hindaj trupoj pafis unuaj, post kiam ili kontraŭleĝe transiris la landlimon, kaj Ĉinio jam postulis seriozan traktadon kun la hinda flanko.

Proparolanto Zhao Lijian diris tion en gazetara konferenco responde al demando pri la plej nova ĉina-hinda landlima situacio. Zhao diris, ke hindaj trupoj kontraŭleĝe transiris la landlimon en la regionon Shenpaoshan sur la suda bordo de la lago Pangong en la okcidenta sektoro de la landlimo inter Ĉinio kaj Hindio, kaj publike ekpafis por minaci la ĉinan landliman patrolan personaron, kiu lunde alproksimiĝis al ili por postuli traktadon. Li aldonis, ke la pafoj "rompis la trankvilon ĉe la dulanda landlimo ekde 1975".

La proparolanto diris, ke la ĉinaj landlimaj trupoj estis devigitaj alpreni kontraŭrimedojn por regi la situacion. La ago de la hinda flanko estas grava malobservo de koncernaj duflankaj interkonsentoj, kio pliigis streĉecon kaj faris la situacion tre afekciiĝema al miskompreno kaj mistaksado. Li akcentis, ke tio estas serioza milita provoko de tre malbona naturo, kaj ke Ĉinio proponis seriozan traktadon kun la hinda flanko per diplomatiaj kaj militaj kanaloj, postulante, ke la hinda flanko tuj ĉesigu danĝerajn agojn, retiru armeanojn transirintajn la landlimon, strikte disciplinu frontliniajn soldatojn, respondecigu tiujn, kiuj faris la pafojn por provoko, kaj promesu, ke tiaj okazaĵoj ne ripetiĝos.

Dividu