Novaĵoj (Septembro 10)

Publikigita: 2020-09-10 17:16:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 10a de septembro, ĵaŭde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni parolos pri tio, ke Prezidanto Xi substrekis konstruadon de moderna loĝistika sistemo por subteno al nova disvolva reĝimo; Ĉinio urĝas Aŭstralion tuj ĉesi ĝeni kaj subpremi ĉinan personaron Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede emfazis kunordigitajn klopodojn por antaŭenigi la konstruadon de moderna loĝistika sistemo kaj tiel doni fortan subtenon al nova disvolva reĝimo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la oka kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj. Li estas ankaŭ estro de la komitato.

Xi diris, ke la loĝistika sistemo ludas fundamentan rolon en la nacia ekonomio, kaj konstruado de moderna loĝistika sistemo devas esti rigardata kiel ŝlosila strategia misio por formado de la nova disvolva reĝimo.

Xi alvokis kunordigitajn klopodojn por antaŭenigi la konstruadon de malmolaj kaj molaj infrastrukturoj por moderna loĝistika sistemo, disvolvi novajn loĝistikajn teknologiojn kaj komercajn formojn, plibonigi industriajn regulojn kaj normojn kaj nutri modernajn loĝistikajn kompaniojn kun tutmonda konkurencivo, por doni fortan subtenon al la nova disvolva reĝimo, en kiu enlanda kaj eksterlanda merkatoj akcelas unu la alian, kun la enlanda merkato kiel ĉefapogilo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio laboros kun Saud-Arabio kadre de la Grupo 20 por fari vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso 2019 kostelporteblaj kaj akireblaj por ĉiuj landoj kaj ĉiuj homoj.

En telefona konversacio kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, Xi diris, ke Ĉinio laboros plu kun Saud-Arabio pri esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019, kaj la du flankoj devas intensigi komunikadon kaj kunordigon por antaŭenigi kunlaboron ene de la Grupo 20 kaj helpi fari vakcinon tutmonda publika bono. Xi diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio antaŭ 30 jaroj, duflankaj rilatoj akiris grandan progreson kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj inter la du flankoj stabile progresis.

Xi diris ankaŭ, ke fronte al la subita atako de la kronvirusa epidemio, Saud-Arabio subtenis la batalon de Ĉinio kontraŭ la epidemio, kaj ke Ĉinio aktive liveris materialan helpon al Saud-Arabio spite al malfaciloj. Li akcentis, ke la epidemio estas la komuna malamiko de la homaro, kaj nur per unueco kaj kunlaboro ĉiuj landoj povas venki la viruson. Ĉinio volas labori kun membroj de la Grupo 20, inkluzive de Saud-Arabio, por pliigi helpon al evoluantaj landoj, konstrui malferman mondan ekonomion, konservi stabilecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, faciligi personaran fluadon, gvidi kunlaboron pri cifereca ekonomio, kaj kreskigi malferman, justan, senpartian kaj nediskriminacian medion por cifereca ekonomio.

Salman diris, ke duflankaj rilatoj bone disvolviĝis kaj la amikeco inter la du popoloj senĉese plifortiĝis. Li aldonis, ke Saud-Arabio donas grandan gravecon al la disvolvado de sia ampleksa strategia partnereco kun Ĉinio kaj esperas fortigi duflankan kunlaboron en la batalo kontraŭ la pandemio, precipe en esplorado kaj ekspluatado de vakcino, pli bone akordigi sian Vizion 2030 kaj la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo, kaj profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Usono fariĝis la plej granda motoro de la militecigo de la Suda Ĉina Maro kaj la plej danĝera faktoro damaĝanta pacon en la regiono.

Wang faris la rimarkojn dum ĉeesto al la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la 10a Orient-Azia Pintkunveno per videoligo. Li diris, ke Usono rekte intervenis en teritoriajn kaj marajn disputojn en la regiono pro siaj propraj politikaj bezonoj, konstante paradante per sia forto kaj plifortigante sian militan aranĝon. Tio fariĝas la plej granda motoro de la militecigo de la Suda Ĉina Maro.

Wang diris, ke Usono enmiksiĝis en la klopodojn de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por solvado de disputoj per konsiliĝo, kaj ankaŭ provokis alfrontadon inter landoj en la regiono. Tio fariĝas la plej danĝera faktoro damaĝanta pacon en la Suda Ĉina Maro. Li emfazis, ke paco kaj stabileco estas la plej granda strategia intereso de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro kaj ankaŭ la komuna strategia aspiro de Ĉinio kaj la asocio. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke landoj ekster la regiono, inkluzive de Usono, plene respektos la dezirojn kaj atendojn de landoj en la regiono anstataŭ krei streĉon kaj serĉi profiton el ĝi.

Ĉinio merkrede konfirmis, ke kvar ĵurnalistoj el tri ĉinaj mediatoj estis atakitaj de aŭstraliaj informaj oficistoj en junio, kaj urĝis Aŭstralion ĉesi ĝeni kaj subpremi ĉinan personaron je ia ajn preteksto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, ke laŭ informoj de koncernaj novaĵ-agentejoj, fine de junio, la aŭstralia sekreta servo atakis kaj pridemandis kvar ĵurnalistojn el Novaĵ-Agentejo Xinhua, Ĉina Komunikila Grupo kaj Ĉina Novaĵ-Servo laborantajn en Aŭstralio, kaj forprenis iliajn komputilojn, poŝtelefonojn, kaj eĉ platkomputilojn por infanoj kaj aliajn elektronikajn ludilojn, asertante, ke ili eble malobservis la leĝon kontraŭ fremdlanda interveno de Aŭstralio. Li aldonis, ke la aŭstralia registaro ankoraŭ ne redonis ĉiujn forprenitajn aĵojn apartenantajn al la ĉinaj ĵurnalistoj.

Zhao emfazis, ke ĉinaj mediatoj en Aŭstralio ĉiam strikte observas lokajn leĝojn kaj regularojn, laboras en objektiva kaj justa maniero kaj multe kontribuis al antaŭenigo de interkompreno kaj amikaj interŝanĝoj inter la du popoloj. Li diris, ke Ĉinio plurfoje postulis seriozan traktadon kun Aŭstralio pri ĉi tiu demando, kaj urĝis la aŭstralian flankon tuj ĉesigi sian barbaran kaj neracian agadon, garantii la sekurecon kaj legitimajn rajtojn de ĉinaj civitanoj, kaj sin deteni de agoj, kiuj malhelpas kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj.

Ahmed Aboul-Gheit, ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj (ALŜ) diris merkrede, ke la Ligo de Arabaj Ŝtatoj oponas ĉian planon, kiu subtenas aneksadon de palestina teritorio kaj damaĝas legitimajn rajtojn kaj interesojn de la palestina popolo. Li akcentis, ke la Araba Paca Iniciato estas la fundamenta solvo al realigo de kompleta, justa kaj daŭra paco inter la arabaj ŝtatoj kaj Israelo.

La 154a sesio de la Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj sur la nivelo de ministroj pri eksterlandaj aferoj malfermiĝis merkrede per videokonferenco sub la prezidanteco de Palestino. La kunveno diskutis ĉefe pri la influo de la interkonsento inter Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pri renormaligo de duflankaj rilatoj sur la regiona situacio kaj solvado de la palestina-israela demando kaj ekzamenis projekton de paca procezo prezentitan de Palestino.

Egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry diris, ke la palestina afero restas la centra demando de la araba mondo, kaj ke fronte al daŭra konflikto kaj kelkoblaj defioj rompantaj regionan pacon, la arabaj ŝtatoj urĝe bezonas komenci komunan agadon.

Dividu