Novaĵoj (Septembro 11)

Qiujieming Publikigita: 2020-09-11 17:16:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 11a de septembro, vendrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni parolos pri tio, ke la gvidkomitato de la Fonduso de Ĉinio kaj UN por Paco kaj Disvolviĝo okazigis sian kvinan kunvenon; Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Ĉinio volas labori kun partneroj por fortigi respondon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo al riskoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

La gvidkomitato de la Fonduso de Ĉinio kaj la UN por Paco kaj Disvolvado ĵaŭde okazigis sian kvinan kunvenon per videoligo. Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Maria Luiza Ribeiro Viotti, direktoro de la oficejo de ĝenerala sekretario de la UN, kaj aliaj membroj de la gvidkomitato ĉeestis la kunvenon.

La kunveno taksis laborojn de la fonduso pri la pasintaj kvin jaroj, retrorigardis progreson de aprobitaj projektoj, aprobis projektojn de 2020, fiksis venontajn prioritatigitajn kampojn, ekzamenis financan staton de la fonduso kaj diskutis pri venonta disvolvado de la fonduso.

Zhang diris, ke en la pasintaj kvin jaroj de post la establo de la fonduso, la ĉina flanko injektis entute 100 milionojn da usonaj dolaroj en la fonduson, subtenante pli ol 80 efektivajn projektojn kaj profitigante grandan nombron da evoluantaj landoj. Li aldonis, ke la fonduso aldonis novan movforton al multflanka diplomatio, liveris novan apogon al gravaj iniciatoj de ĝenerala sekretario kaj vastigis novan reĝimon de kunlaboro inter Ĉinio kaj la UN.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum kunveno de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Moskvo ĵaŭde, ke Ĉinio volas proksime akordiĝi kun siaj partneroj por gvidi la ŜKO al pli efika traktado de riskoj kaj defioj.

En la kunveno, la ĉina altranga oficialulo faris kvin sugestojn pri fortigo de kunlaboro kadre de la ŜKO.

Wang diris, ke unue, membrolandoj de la ŜKO devas firme subteni unu alian kaj protekti sin reciproke rilate al kernaj interesoj. Fremdlandaj fortoj neniam ĉesis enmiksiĝi en la internajn aferojn de membrolandoj de la ŜKO, kaj rezisti fremdlandan enmiksiĝon estas komuna defio, kiun alfrontas ĉiuj membrolandoj de la organizo. Due, membrolandoj de la ŜKO devas persisti en unueco kaj kunlaboro por kune venki la kronvirusan epidemion. Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun ĉiuj partioj en la batalo kontraŭ la pandemio, plu akceli la starigon de komunaj preventaj kaj regadaj mekanismoj en landlimaj regionoj, kaj prioritatigi la bezonojn de membrolandoj de la ŜKO, post kiam Ĉinio sukcese ekspluatos kaj komencos uzi kronvirusajn vakcinojn. Trie, membrolandoj de la ŜKO devas persiste dividi ĝojon kaj malĝojon por solvi diversajn sekurecajn riskojn. Kvare, la ŜKO devas persisti en kunordigita disvolviĝo kaj akceli ekonomian renormaliĝon en la membrolandoj. Kvine, la ŜKO devas sekvi multflankismon kaj plibonigi tutmondan regadon.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio havas ampleksajn kaj profundajn komunajn interesojn kaj ideojn kaj estas grandaj landoj kaj ĉefaj emerĝantaj ekonomioj kun tutmonda influo.

Wang diris tion dum kunveno kaj labortagmanĝo en Moskvo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj hinda ministro pri eksteraj aferoj Subrahmanyam Jaishankar.

Wang atentigis, ke ĉiam estas iuj duboj pri la kunlaboraj perspektivoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio, sed antaŭ ĉio la tri landoj havas ampleksajn kaj profundajn komunajn interesojn kaj ideojn.

Wang faris resumon, dirante, ke unue Ĉinio, Rusio kaj Hindio subtenas la multpolariĝon de la mondo, kio estas nepra tendenco en la disvolviĝo de homa socio, kaj la demokratiigo de internaciaj rilatoj devas esti aktive antaŭenigita tiucele. Due, la tri landoj subtenas multflankismon, kiu prezentas la disvolvan direkton de homa civilizacio, kaj la mondo ne povas reveni al la epoko de "la ĝangala leĝo". Trie, la tri landoj insistas konservi la aŭtoritaton de internacia leĝo. Precipe, la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto devas esti strikte sekvataj. Kvare, la tri landoj oponas intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj. La internaj aferoj de lando devas esti deciditaj de ĝi mem, kaj homoj de ĉiuj landoj rajtas elekti sian propran disvolvan vojon. Kvine, la tri landoj rekomendas adaptiĝon al la tendenco de tutmondiĝo. La stabileco de la tutmonda industria ĉeno kaj proviza ĉeno devas esti konservataj, kaj tutmondiĝo devas esti antaŭenigita al inkluziva kaj kungajna disvolviĝo. Sese, Ĉinio, Rusio kaj Hindio ĉiuj sin dediĉas al nacia disvolviĝo kaj revigliĝo. La disvolviĝo de la tri landoj estas oportuno unu por alia, kaj ili devas subteni kaj helpi unu alian kaj kune antaŭeniri sur la vojo de disvolviĝo. Sepe, la tri landoj subtenas plifortigon de tutmonda regado. La kapablo de internaciaj institucioj pri efika respondo al novaj minacoj kaj defioj devas esti plialtigita por doni instituciajn garantiojn al la modernigo de tutmonda regada kapablo.

Laŭ komuna gazetara deklaro publikigita ĵaŭde en Moskvo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj hinda ministro pri eksterlandaj aferoj S. Jaishankar atingis kvin-punktan konsenton pri la situacio en la landlimaj regionoj kaj duflankaj rilatoj.

Laŭ la deklaro, la du ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis, ke ambaŭ flankoj devas sekvi serion da konsentoj atingitaj inter la dulandaj gvidantoj pri disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio, inkluzive de tiu, ke ambaŭ flankoj ne permesu al diverĝoj fariĝi disputoj.

Ili opiniis, ke la nuna situacio en la landlimaj regionoj ne konformas al interesoj de ambaŭ flankoj, kaj konsentis, ke la landlimaj trupoj de la du flankoj devas daŭrigi sian dialogon, konservi taŭgan distancon kaj mildigi streĉecon. Ili diris, ke ambaŭ flankoj devas observi la ekzistantajn interkonsentojn kaj protokolon pri duflankaj landlimaj aferoj, konservi pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj kaj eviti ĉian agadon, kiu povas eskaladi aferojn.

Samtempe la du flankoj daŭrigos dialogon kaj komunikadon per la mekanismo de specialaj reprezentantoj pri la ĉina-hinda landlima demando, kaj ankaŭ la Labor-Mekanismo por Konsiliĝo kaj Kunordigo pri Ĉina-Hindaj Landlimaj Aferoj daŭrigos siajn kunvenojn.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde publikigis la Pozician Dokumenton de la Ĉina Popola Respubliko pri la 75a Datreveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), klarigante la pozicion kaj proponojn de Ĉinio pri diversaj demandoj, inkluzive de la rolo de la UN, la internacia situacio, daŭripova disvolviĝo kaj kunlaboro pri respondo al la kronvirusa epidemio.

La dokumento atentigas, ke la 75a datreveno de la UN prezentas gravajn oportunojn, kaj la internacia komunumo devas kune subteni la rezulton de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj oponi unuflankismon, hegemoniismon kaj politikon de potenco.

La dokumento diras, ke la internacia komunumo devas probatali multflankismon, protekti la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj defendi la internacian sistemon kun la UN kiel la centro kaj la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo. Ĝi diras ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu