Novaĵoj (Septembro 14)

Selena Publikigita: 2020-09-14 15:30:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 14a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Hainan-provinco komencis konstrui 151 projektojn por liberkomerca haveno; ĉina vicĉefministro emfazas aŭtunan agrikulturan produktadon. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina suda provinco Hainan dimanĉe komencis konstruadon de 151 novaj projektoj, kiuj celas antaŭenigi la programon de liberkomerca haveno.

Kun la totala investo de 40,3 miliardoj da juanoj (5,89 miliardoj da usonaj dolaroj), la projektoj inkluzivas infrastrukturajn instalaĵojn, unuan fazon de la bazo de aviadilmotora bontenado en Haikou, la provinca ĉefurbo, manufakturan parkon de pintklasaj inteligentaj varoj en la Yangpu-a Ekonomi-Disvolva Zono, kaj projekton de plezurŝipa doko en la tropika feriejo Sanya. Antaŭ la fino de ĉi tiu jaro investo de 8 miliardoj da juanoj estos farita en ĉi tiuj projektoj.

La 1an de junio Ĉinio publikigis ĝeneralan planon pri la Liberkomerca Haveno Hainan, celante konstrui la tutan Hainan-insulon en altnivelan liberkomercan havenon kun monda influo antaŭ la mezo de la jarcento.

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua emfazis agrikulturan produktadon por ricevi riĉan aŭtunan rikolton.

Hu diris, ke aŭtuna greno okupas pli ol 70% de la jara grenproduktado de la lando. LI instigis al lokaj aŭtoritatoj ne ŝpari penojn por certigi riĉan aŭtunan rikolton dum sia inspektvojaĝo en Heilongjiang, la plej granda provinco de grenproduktado de la lando.

Li diris, ke lokaj aŭtoritatoj devas labori laŭ siaj kondiĉoj por renormaligi agrikulturan produktadon post katastrofoj kaj minimumigi la influon de tajfunoj, sekecoj kaj inundoj sur aŭtuna grenproduktado.

Hu urĝis fari klopodojn por plene prepariĝi por la aŭtuna rikoltado, fortigi meteologian monitoradon kaj antaŭenigi konservan kultivadon. Li ankaŭ emfazis laboron pri porkproduktado kaj la bezonon preventi la afrikan porkan febron.

Ĉinio kaj Kirgizio reasertis sian sindevontigon subteni unu la alian rilate al demandoj pri la kernaj naciaj interesoj laŭ konsento atingita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov dimanĉe.

Dum renkontiĝo kun Wang en la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko, Jeenbekov diris, ke Kirgizio firme persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj staras kun Ĉinio en ĉiuj gravaj demandoj pri la kernaj interesoj de Ĉinio kaj ĉiam estos amiko de Ĉinio.

Wang aprezis la firman subtenon de Kirgizio pri demandoj rilataj al la kernaj interesoj de Ĉinio kaj diris, ke Ĉinio ankaŭ subtenas Kirgizion protekti sian suverenecon kaj oponas intervenon de iu ajn ekstera forto en la internajn aferojn de Kirgizio.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Ĉinio plu helpos Kirgizion en traktado de la kronvirusa pandemio kaj plifortigos kunlaboron pri esploro de vakcinoj kaj drogoj. Li aldonis, ke kunlaboro estas la plej bona maniero por batali kontraŭ la pandemio, kaj emfazis la koncepton de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Jeenbekov esprimis dankon pro la ĉinaj medicinaj fakuloj kaj materialoj. Li ankaŭ esperas pli fortan kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj en la kampoj de investo, energio, transportado, agrikulturo kaj sanzorgo.

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris lunde, ke neniu nova enlande propagita kazo de la novkronvirusa malsano 2019 estis raportita dimanĉe en la ĉina ĉeftero.

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke samtempe, 10 konfirmitaj kronvirusaj kazoj alvenintaj el lokoj ekster la ĉeftero estis raportitaj. Tri novaj importitaj suspektataj kazoj estis raportitaj, kaj neniu nova morto rilata al la malsano estis raportita. Dimanĉe 16 pacientoj de la kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Ĝis la fino de dimanĉo, entute 2 645 importitaj kazoj estis raportitaj en la ĉeftero. El ili, 2 500 estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj 145 restis en hospitaloj, kun unu en severa stato. Neniu morto de la importitaj kazoj estis raportita. Dimanĉe la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 85 194, inkluzive de 145 pacientoj ankoraŭ kuracataj.

La komisiono diris ankaŭ, ke entute 80 415 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj 4 634 mortis pro la malsano en la ĉeftero.

En la komenco de oktobro, alvenos ferioj de la Aŭtunmeza Festo kaj la Nacia Festo en Ĉinio, kiuj daŭros je 8 tagoj. Tamen pro la epidemio, kelkaj ĉinaj universitatoj decidis mallongigi la feriojn. Tiuj universitatoj celas utiligi partajn tagojn de la ferioj por kompletigi lernokursojn preterlasitajn pro la epidemio.

Antaŭ tio, en gazetara konferenco en la 27a de aŭgusto, Wang Dengfeng, estro de oficejo de laborgrupo pri traktado de la epidemio de la Eduka Ministerio, respondis demandon pri tio, ĉu studentoj povas forlasi siajn universitatojn dum la ferioj.

Wang diris, ke la Teknika Projekto de Superaj Lernejoj por Trakti Epidemion dum Aŭtuna Semestro, kiu estis publikigita de la Eduka Ministerio kaj la Nacia Komisiono pri Sano, klare difinis, ke du aferoj devas esti bone faritaj. La unua estas pri administro de enirejo al superaj lernejoj, t.e. ĉiuj enirantoj devas registri sian identecon kaj esti ekzamenitaj je korpa temperaturo. La dua estas ne iri eksteren sen necesaj kialoj, t.e. ĉiuj devas fari plejeblon por fiksi lokojn por lernado kaj vivado.

Pri la demando, ĉu studentoj povas forlasi universitatojn dum la ferioj, Wang respondis, ke lernejoj devas fari racian aranĝon laŭ la loka realeco kaj nunaj rimedoj pri prevento kaj regado.

Wang aldonis, ke la Eduka Ministerio ne instigis doni unu solan solvon al tiu demando. Rimedoj pri prevento kaj regado de la epidemio devas esti efektivigitaj laŭ la loka realeco. Cetere tiuj rimedoj devas esti akceptitaj de ĉiuj, kaj ĝuste pro tio, oni povas garantii ordon de lerneja instruado kaj bone trakti la epidemion.

Provizora Forto de la UN en Libano dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke 90 oficiroj kaj soldatoj estis infektitaj per nova kronviruso.

88 el tiuj infektitoj venas el armeo de iu lando, kaj la restaj du el armeo de alia lando. Inter ili, 4 homoj prezentis simptomojn. Nun ili estas izolitaj, kaj la forto jam prenis rimedojn por eviti disvastiĝon de la epidemio.

La deklaro menciis samtempe, ke tio ne influis packonservan agadon de la forto. Laŭ donitaĵo liverita de la forto, ĝis la 8a de septembro ĉijare, troviĝas 10 344 packonservantoj el 45 landoj en la Provizora Forto de la UN en Libano.

Dividu