Novaĵoj (Septembro 15)

Selena Publikigita: 2020-09-15 18:14:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 15a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto proponis kvar principojn por Ĉinio kaj EU; Ĉinio gratulas nove elektitan estron de japana reganta partio. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kunprezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) lunde vespere en Pekino per videoligo kun germana ĉefministro Angela Merkel, kies lando nun estas deĵoranta prezidanto-lando de la EU, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen.

Gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la EU unuanime konsentis plifortigi komunikadon, kunordigon kaj kunlaboron por certigi sukceson de venonta serio da gravaj politikaj tagordoj inter Ĉinio kaj la EU, pliigi reciprokan fidon, realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon kaj antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj la EU al pli alta nivelo.

Gvidantoj deklaris subskribi interkonsenton inter Ĉinio kaj la EU pri geografiaj indikoj, konfirmis plifortigi intertraktadon pri interkonsento de investado inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio por finplenumi la intertraktadon en frua dato de la kuranta jaro, decidis establi Altrangan Dialogon pri Medio kaj Klimato kaj Altrangan Dialogon pri Cifereca Kunlaboro kaj forĝi verdan kaj ciferecan partnerecon inter Ĉinio kaj la EU.

Xi montris, ke pro la pandemio de la nova kronviruso, la nuna mondo alfrontas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum cent jaroj, kaj la homaro staras ĉe la nova vojkruciĝo kun multaj komunaj defioj. Ju pli estas en tia situacio, des pli gravaj estas la roloj de Ĉinio kaj la EU kiel du ĉefaj fortoj, merkatoj kaj civilizacioj. Xi aldonis, ke la du flankoj devas firme kapti ĝeneralan direkton de reciproka subteno kaj kunlaboro, senŝanceliĝe antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU kaj aldoni pli da pozitiva energio al la internacia komunumo en traktado de la epidemio, revigligo de la ekonomio kaj defendo de justeco.

Xi proponis kvar principojn por la du flankoj, dirante, ke unue, Ĉinio kaj la EU devas subteni pacan kunekziston. En la mondo, ne troviĝas tute samaj politikaj sistemoj, kaj kunekzisto de diversaj civilizacioj konformas al normaleco. Ju pli firma estas paca kunekzisto inter Ĉinio kaj la EU, des pli certaj estas paco kaj prospero de la mondo.

Li diris, ke due, la du flankoj devas daŭrigi malfermon kaj kunlaboron. Ĉinio elfosos latentan forton de enlanda postulado por realigi pli bonan interligon kaj profiton inter du merkatoj kaj resursoj kaj antaŭenigi pli fortan kaj daŭrigeblan komunan disvolvadon.

Li diris, ke trie, Ĉinio kaj la EU devas insisti pri multflankismo. La du flankoj devas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron en duflankaj, regionaj kaj tutmondaj demandoj, sekvi penson de komuna konsiliĝo, komuna konstruo kaj kundivido en tutmonda regado, protekti internacian ordon kaj sistemon kun la UN kiel la kerno, antaŭenigi konstruon de komunumo kun la komuna futuro de la homaro.

Li diris, ke kvare, Ĉinio kaj la EU devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon. La du flankoj devas konformi al tendenco de kunlaboro kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj nuligi miskomprenon per dialogo, venki malfacilaĵojn per disvolvado kaj konvene trakti diverĝojn.

La retejo de la germana ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung publikigis la raporton “Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda kliento de la eksportado de Germanio”. La raporto diris, ke la fido de germanaj eksportantoj al ĉinaj komercoj estas pli granda ol iam ajn antaŭe. La semestra eksportado de Germanio al Ĉinio superis tiujn al Usono kaj aliaj landoj por la unua fojo, ĉar Ĉinio pli rapide revigliĝis de la kronvirusa epidemio.

Responde al demando de la novaĵ-agentejo Reuters, la statistika oficejo de la germana federacio diris, ke en la periodo de aprilo ĝis junio, la eksportado de Germanio al Ĉinio sumiĝis je proksimume 23 miliardoj da eŭroj, dum la eksportado al Usono kalkuliĝis al 20 miliardoj da eŭroj. En la lastaj jaroj Usono ĉiam estis la plej granda importanto de germanaj varoj.

Anton Boerner, elektita prezidanto de la Germana Asocio de Detalado kaj Ekstera Komerco, avertis, ke se usonanoj svingos bastonon, ni havos senbrilan perspektivon.

La usona ĵurnalo Los Angeles Times raportis, ke la nova analizo de medicinaj registroj el hospitaloj kaj klinikoj de la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso montris, ke la nova kronviruso eble jam aperis en Los-Anĝeleso en decembro de 2019 antaŭ ol la Monda Organizo pri Sano informiĝis, ke kronvirusaj kazoj estis raportitaj en Wuhan de Ĉinio.

Esploristoj el la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso kaj la Universitato de Vaŝingtono rimarkis, ke tiam evidente pliiĝis la nombro de pacientoj de tusado, kaj tia fenomeno ekaperis en la semajno ekde la 22a de decembro kaj daŭris ĝis la fino de februaro.

La novaĵ-agentejo Bloomberg raportis, ke la Usona Ĉambro de Komerco en Ŝanhajo kaj la kontista firmao Pricewaterhouse Coopers lastatempe publikigis raporton, dirante, ke nur ĉirkaŭ 4% de pli ol 200 enketitaj fabrikantoj volas transloki sian produktadon al Usono; pli ol 75% de tiuj entreprenoj diris, ke ili ne planas movi sian produktadon el Ĉinio; pli ol 14% de tiuj entreprenoj esperas transloki parton de siaj operacioj al aliaj landoj; 7% de ili planas movi siajn produktliniojn al aliaj lokoj de Ĉinio aŭ aliaj landoj.

Aprile de la kuranta jaro, profite de la kronvirusa malsano, iuj usonaj politikistoj instigis al usonaj entreprenoj translokiĝi el Ĉinio. Sed freŝa enketo pri usonaj entreprenoj en Ĉinio montris, ke plejparto de usonaj entreprenoj en Ĉinio ne interesiĝas pri la propono.

Lunde en Islamabado okazis ceremonio de subskribo de interkonsento pri konstruado de la Speciala Ekonomia Zono Rashakai sub la kadro de la Ĉina-Paskistana Ekonomia Koridoro (ĈPEK), kio markas la finon de intertraktadoj pri interkonsento de la projekto kaj komencon de ĝia esenca konstruado.

Pakistana ĉefministro Imran Khan diris en la ceremonio, ke ekspluatado de la Speciala Ekonomia Zono Rashakai evidente altigos la industriigan nivelon en la nordokcidenta provinco Khyber-Pakhtunkhwa kaj kreos multajn laborpostenojn.

Khan diris, ke la Speciala Ekonomia Zono Rashakai kaj aliaj projektoj sub la kadro de la Ĉina-Paskistana Ekonomia Koridoro helpos industrian translokiĝon de ĉinaj entreprenoj kaj tiel profitigos Pakistanon. Li aldonis, ke Ĉina-Paskistana Ekonomia Koridoro utilas al regiona interkonekto, akcelos disvolviĝon de komerco inter Pakistano kaj centr-aziaj landoj kaj portos prosperon kaj disvolviĝon al la tuta regiono.

Dividu