Novaĵoj (Septembro 16)

Pluveta Publikigita: 2020-09-16 17:42:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 16a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto sendis gratulon al gubernatoro de Papu-Nov-Gvineo okaze de sendependiĝa tago de la lando; komenciĝis la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Bob Dadae, gubernatoro de Papu-Nov-Gvineo, esprimante gratulon okaze de la 45a datreveno de sendependiĝo de la lando.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 45 jaroj, Papu-Nov-Gvineo senĉese progresis en nacia konstruado kaj plibonigo de popola vivo, kaj ke li elkore ĝojas pro la historiaj atingoj de la popolo de Papu-Nov-Gvineo. Li diris ankaŭ, ke la du landoj helpis unu la alian dum la batalo kontraŭ la kronvirusa epidmeio, kio profundigis la amikecon inter la du popoloj, kaj ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj inter la du landoj kaj volas labori kun la gubernatoro por vastigi pragmatan kunlaboron kaj amikajn interŝanĝojn kaj puŝi la duflankan ampleksan strategian partnerecon akiri pli grandan atingon por pli bone profitigi la du popolojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde en Pekino, ke paco kaj disvolvado, kunlaboro kaj interŝanĝo restas la temo kaj tendenco de nia tempo.

Li faris la rimarkojn dum parolado en la Speciala Virtuala Dialogo kun Tutmondaj Komercaj Gvidantoj aranĝita de la Monda Ekonomia Forumo kaj ĉeestita de pli ol 500 komercaj gvidantoj.

Li rimarkigis, ke malgraŭ la profundaj kaj kompleksaj ŝanĝiĝoj en la internacia medio, paco kaj disvolvado ankoraŭ estas la temo de nia epoko, kaj interŝanĝo kaj kunlaboro restas la tendenco de la mondo. Sen paca kaj stabila medio, nenio eblas. Li diris, ke la internacia sistemo kaj ordo kun la UN kiel la centro devas esti protektataj. Ĉiuj partioj havas respondecon protekti la tutmondan medion por paco kaj disvolviĝo, subteni multflankismon, konservi la internacian ordon kaj alporti esperon kaj fidon al homoj tra la mondo.

Li atentigis, ke la kronvirusa epidemio komplikis la malfacilojn alfrontitajn de la monda ekonomio, kaj la internacia komerco suferis la unuan ondon de influo, kaj la industriaj kaj provizaj ĉenoj estis rompitaj. Li aldonis, ke kontraŭ tia fono, la serĉado de teknologia aŭ industria disiĝo estas nek saĝa nek praktika. Li emfazis, "Ni devas kune subteni liberaligon kaj faciligon de investo, rapide restarigi la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj interpopolajn interŝanĝojn por revigligi la mondan ekonomion.”

Nova prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN Volkan Bozkir marde deklaris malfermita la 75an sesion de la Ĝenerala Asemble.

En sia inaŭgura parolado, Bozkir petis membroŝtatojn de la UN subteni multflankismon.

"La kunteksto, en kiu ni laboras, servas por memorigi nin pri la neceso de la multflanka sistemo kaj inspiras nin ĉiujn uzi la Ĉarton de la UN por trakti niajn kolektivajn defiojn," li diris, aludante la kronvirusan pandemion.

Bozkir diris, ke li intencas okazigi vidalvidajn kunvenojn de la Ĝenerala Asembleo, se la epidemia situacio tion permesas, kun la necesaj mildigaj rimedoj por protekto de sano kaj sekureco de delegitoj kaj personaro de la UN. Li diris, "En nia diplomatia afero, nenio povas anstataŭi vizaĝ-alvizaĝan renkontiĝon kun paraleluloj por starigi longtempan reciprokan komprenon pri pozicioj kaj atingi kompromison.”

Bozkir ĵuris enoficiĝon tiutage en la fermo de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, en sia parolado, varme gratulis Bozkir pro lia nova rolo kaj promesis sian plenan subtenon.

De lundo ĝis mardo kadre de la 45a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN okazis dialogo pri influo de la kronvirusa epidemio sur homaj rajtoj. Ĉina reprezentanto alvokis ĉiujn landojn meti la vivojn kaj sanon de popoloj sur la unuan lokon kaj kune oponi politikigon de demandoj pri publika sano.

La ĉina reprezentanto diris, ke la kronvirusa epidemio furiozanta tra la mondo alportis grandan minacon al la vivsekureco kaj sano de popoloj kaj ankaŭ grandajn defiojn al ĉiuj landoj en certigo de homaj rajtoj pri ekzisto kaj sano. Krome, la epidemio severigis rasan diskriminacion kaj socian malegalecon, kaj ripetiĝis disdkriminacioj kaj atakoj kontraŭ etnaj minoritatoj.

La reprezentanto diris ankaŭ, ke registaroj de ĉiuj landoj devas meti la vivojn kaj sanon de popoloj sur la unuan lokon, alpreni efikajn preventajn kaj regadajn rimedojn por firme bridi disvastiĝon de la epidemio, minimumigi influon de la epidemio sur ekonomio kaj socio, garantii fundamentan vivnivelon kaj protekti rajtojn de vundeblaj grupoj. Koncernaj landoj devas tuj nuligi unuflankajn sankciojn kontraŭ evoluantaj landoj.

Pakistano lunde bonvenigis la Tutmondan Iniciaton pri Datuma Sekureco, proponitan de Ĉinio por kontribui al tutmonda cifereca regado, nomante ĝin "trafa kaj ĝusttempa".

La propono estis farita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiam li ĉeestis la Internacian Seminarion pri Tutmonda Cifereca Regado per videoligo en la 8a de septembro.

Proparolanto de la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zahid Hafeez Chaudhri diris, "Kontraŭ la fono de rapida disvolviĝo en la kampo de informa kaj komunika teknologio kaj kreskanta dependeco de ekonomioj sur ciferecigita informo, datumo kaj informaj retoj, justa kaj fidinda reĝimo de informa kaj komunika teknologio estas tre grava por certigi sociekonomian progreson, inkluzive de la celoj de daŭripova disvolvado.”

Li diris, ke la iniciato rekomendas ampleksan manieron pri datuma sekureco kaj traktas plurajn ŝlosilajn demandojn, kiuj estas vaste diskutitaj en la UN kaj aliaj plurflankaj forumoj, kaj pri kiuj estas konstruataj normoj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke pakistano substrekas la bezonon de dialogo kaj internacia kunlaboro por certigi malferman, sekuran, pacan kaj inkluzivan medion en retspaco kaj informa kaj komunika teknologio kaj ekvilibran sintenon pri teknologia progreso, ekonomia disvolviĝo kaj naciaj sekurecaj interesoj.

Dividu