Novaĵoj (Septembro 17)

Pluveta Publikigita: 2020-09-17 17:30:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 17a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping inspektas ĉinan centran provincon Hunan; ĉinaj gvidantoj gratulas nove elektitan japanan ĉefministron. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede inspektis la ĉinan centran provincon Hunan.

En la vilaĝo Shazhou de la gubernio Rucheng, Xi vizitis lokojn inkluzive de revolucia ekspoziciejo, vilaĝa servocentro, kliniko, demonstra bazo de moderna agrikultura turismo, elementa lernejo kaj hejmoj de vilaĝanoj. Xi informiĝis pri edukado rilata al la revolucia historio, malriĉec-mildigaj industrioj kaj progreso en firmigo de malriĉec-elimino.

La ekspozicio kronikas la historion de malriĉa vilaĝano nomata Xu Jiexiu, kiu donis rifuĝon al tri virinaj soldatoj de la Ruĝa Armeo dum la Longa Marŝo en la 1930-aj jaroj. Ĉe sia foriro, la soldatoj duonigis sian solan peplomon, lasante unu parton al Xu por montri sian zorgon.

Dum vizito al elementa lernejo en la gubernio Rucheng, Xi instigis al kamparaj lernantoj kreski de "arbidoj" al "altaj arboj" de la ĉina nacio. Li esperis, ke la lernantoj diligente lernos kaj progresos ĉiutage kaj estos bone preparitaj por aliĝi al la socialisma afero.

Dum inspekto al vilaĝa servocentro en la gubernio, Xi emfazis la efikon de baznivelaj publikaj servoj. Li informiĝis pri la laboro en la servocentro kaj urĝis klopodojn por fari tiajn servojn pli laŭcelaj por kontentigi la bezonojn de ordinaraj homoj. Li ankaŭ alvokis pli bonan trejnadon de servaj laborantoj sur primaraj niveloj por plialtigi ilian konscion kaj kapablon de servo al la popolo.

Prezidanto Xi Jinping emfazis unuigi homojn de la privata sektoro ĉirkaŭ la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por pli bone akceli la sanan disvolviĝon de la privata sektoro.

Xi faris la rimarkojn en instrukcio pri rilata laboro. Li diris, ke la nepublika sektoro de la ekonomio estas grava parto de la socialisma merkatekonomio, kaj ĝi havas grandan signifon por antaŭenigi la sanan disvolviĝon de la sektoro kaj personaro dungita en la sektoro. Li emfazis, ke estas grava tasko unuigi kaj gvidi homojn en la privata sektoro.

La instrukcio estis transdonita en videa telekonferenco okazigita en Pekino merkrede, emfazante laboron de la unuiĝinta fronftlinio pri la privata ekonomio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al Yoshihide Suga, esprimante gratulon pro lia elektiĝo kiel ĉefministro de Japanio.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Japanio estas amikaj proksimaj najbaroj unu por la alia, kaj ambaŭ estas gravaj landoj en Azio kaj la mondo, kaj stabila disvolviĝo de la duflankaj rilatoj de amikeco kaj kunlaboro konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj utilas al paco, stabileco kaj prospero en Azio kaj la tuta mondo. Li diris, ke la du flankoj devas resti fidelaj al ĉiuj principoj kaj kvar principaj konsentoj difinitaj en la kvar ĉina-japanaj politikaj dokumentoj, aktive konstrui ĉina-japanajn rilatojn adaptiĝajn al la nova epoko por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn kaj kontribui al paco kaj komuna disvolviĝo de la mondo.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang tiutage sendis gratulan mesaĝon al Suga. Li diris, ke la ĉina flanko volas labori kun la japana flanko por intensigi amikajn interŝanĝojn kaj pragmatan kunlaboron kaj kune antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) antaŭenpuŝis internacian kunlaboron kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj promesis subtenon al multflankismo.

Krom ĉeesti la kunvenon en Moskvo, Wang ankaŭ vizitis Rusion, Kazaĥion, Kirgizion kaj Mongolion de la 10a ĝis la 16a de septembro.

Wang diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke dum la kunveno, la ministroj adoptis gazetaran komunikaĵon kaj ratifis projektojn de pli ol 20 dokumentoj, kiuj montris la Ŝanhajan Spiriton kun reciproka fido kaj reciproka profito, kaj ankaŭ la konstrueman rolon de la ŜKO por antaŭenigi regionajn pacon kaj stabilecon. Li diris, ke la ĉefa misio de ĉi tiu kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj estis fari politikajn preparojn por la virtuala pintkunveno de la organizo planita por novembro.

Laŭ Wang, la ministroj atingis gravajn konsentojn kaj interkonsentojn jene: Unue la ŝtatestroj de la membrolandoj de la ŜKO publikigos deklarojn pri la 75a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Due, la konsento pri konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco estis firmigita. Trie, internacia kunlaboro pri la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio estis antaŭenigita. Kvare necesas plivastigi multflankan kunlaboron. Ĉiuj membrolandoj opinias, ke ili devas profundigi kunlaboron en kampoj de ekonomio kaj komerca investo, interkonekto, cifereca ekonomio kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj atribui gravecon al altkvalita komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Kvine, multflankismo devas esti rekomendita kaj subtenata.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Rusio plifortigos kunlaboron por subteni internacian kontraŭpandemian kunlaboron, starigante ekzemplon de paca kunekzisto de grandaj landoj, plibonigante novigadon de avangardaj teknologioj kaj protektante internaciajn justecon kaj egalecon.

Wang ĉeestis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Moskvo kaj vizitis Rusion, Kazaĥion, Kirgizion kaj Mongolion de la 10a ĝis la 16a de septembro.

Wang diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke li kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, post vid-al-vida interparolado, atingis serion da gravaj konsentoj pri fortigo de duflankaj rilatoj kaj traktado de internaciaj kaj regionaj defioj. Pri komuna deklaro de la du ministroj, Wang diris, ke ĝi interpretis la komunan pozicion de Ĉinio kaj Rusio pri preskaŭ ĉiuj internaciaj demandoj, montrante, ke la du landoj fariĝis ŝlosilaj stabiligantoj en la nuna internacia situacio.

La du ministroj konsentis fortigi kunlaboron en kvar lokoj. Unue, la du landoj subtenos internacian kontraŭpandemian kunlaboron, kaj precipe subtenos la Mondan Organizon pri Sano en ludado de kunordiga rolo, apogos diversajn landojn en esplorado kaj ekspluatado de drogoj kaj vakcinoj, kaj alvokos klopodojn por ĉesigi politikigon de la pandemio kaj viruso. Due, Ĉinio kaj Rusio starigos ekzemplon de paca kunekzisto de grandaj landoj, kaj konstruemaj kunordigaj rilatoj de grandaj landoj estas nemankigeblaj por solvi tutmondajn problemojn. Trie, la du flankoj fortigos avangardan sciencan kaj teknologian novigadon. Kvare, ili protektos internacian justecon kaj egalecon. Ĉinio kaj Rusio firme protektos la kernan pozicion de la UN en internaciaj aferoj, defendos internaciajn leĝojn kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, kaj aktive reformos kaj plibonigos la tutmondan regadan sistemon.

Dividu