Novaĵoj (Septembro 18)

Publikigita: 2020-09-18 17:47:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 18a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio publikigis blankan libron “Ĉina Armea Forto: 30 jaroj en Packonservado de UN”; ZGC Forumo 2020 fokusiĝas al teknologia novigo kaj internacia kunlaboro. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 18an de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio publikigis blankan libron titolitan “Ĉina Armea Forto: 30 jaroj en Packonservado de UN”.

La blanka libro diras, ke la ĉina armeo marŝas por la monda paco. La partopreno de ĉinaj trupoj en packonserva agado de la UN originas de la paca geno de la ĉina nacio, bazaj principoj de la popola armeo kaj respondeco de Ĉinio kiel potenco.

Laŭ la blanka libro, la ĉinaj trupoj estas ŝlosila forto de packonserva agado de la UN. Ĉinaj bluakaskuloj plenumis misiojn en pli ol 20 landoj kaj regionoj, kiaj Kamboĝo, Kongo, Liberio, Sudano, Libano, Suda-Sudano kaj Malio, kaj faris gravajn kontribuojn al paca solvo de konfliktoj, protekto de regiona stabileco kaj akcelo de ekonomisocia disvolviĝo de tiuj lokoj.

La blanka libro montras, ke la ĉina armeo aktive antaŭenpuŝis internacian kunlaboron en packonservado. Ĉinaj trupoj faris interŝanĝojn kaj kunlaboron kun pli ol 90 landoj kaj 10 internaciaj kaj regionaj organizoj en packonservado por senĉese altigi packonservan kapablon.

Ĉinaj armeoj servas por konstruado de la komunumo kun komuna futuro de la tuta homaro. Ĉinio plue ludos sian rolon kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, firme subtenos kaj partoprenos en la packonservado de la UN, aktive reagos por la iniciato de la UN pri packonservado kaj subtenos necesajn reformojn de la UN en packonserva agado, por fari kontribuojn al konstanta paco, ĝenerala sekureco, kuna prospero, malfermo kaj inkluziveco de la mondo. La blanka libro ankaŭ notis gravajn eventojn de Ĉinio en packonserva agado de la UN.

Vendrede malfermiĝis la Zhongguancun-Forumo 2020. Eminentaj sciencistoj, entreprenistoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj kolektiĝas kaj diskutas pri la plej freŝa tendenco de teknologia novigo kaj komune zorgataj demandoj por serĉi novan formon de translandlima profunda kunlaboro en teknologia novigo.

La forumo estas grava okazaĵo post la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2020 en Pekino. La forumo kun ĉeftemo “Kunlaboro kaj Novigo por Trakti Defiojn” aranĝas kvar sektorojn, inkluzive de kunvenoj, ekspozicioj, negocoj kaj eksponoj. Pli ol 50 aktivecoj estos prezentataj dum kvar tagoj.

Pro la epidemio de la nova kronviruso, la nuna mondo alfrontas grandan ŝanĝiĝon, kio donis senprecedencajn defiojn kaj provojn al la homaro. En la malferma ceremonio de la forumo, 15 monde famaj profesiuloj kaj fakuloj faris diskuton ĉirkaŭ “popola bonfarto dum la tutmonda epidemio”.

Ĵaŭde okazis surreta simpozio pri batalo kontraŭ terorismo, forigo de ekstremismo kaj garantio de homaj rajtoj. La simpozio, kiu estis organizita de la ĉina misio al la UN, la kamerunia misio al la UN kaj la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, celas liveri platformojn por interŝanĝoj de praktiko kaj sperto de Ĉinio kaj aliaj landoj en batalo kontraŭ terorismo kaj forigo de ekstremismo kaj tiel garantii homajn rajtojn per tiaj praktikoj.

Ambasadoro Chen Xu de la ĉina misio al la UN diris en sia parolado, ke la internacia komunumo devas subteni koncepton de komunumo kun komuna futuro de la homaro, efektivigi Strategion de la UN pri Tutmonda Batalo kontraŭ Terorismo, akceli multflankismon kaj internacian kunlaboron kaj altigi kapablon de diversaj landoj, precipe evoluantaj landoj por trakti terorismon kaj ekstremismon kaj akceli kaj protekti homajn rajtojn. Ĉeestantoj opinias, ke kontraŭterorismo estas komuna respondeco de ĉiuj landoj, kaj ne devas esti kun duobla kriterio, nek esti ligita kun politiko. Membrolandoj de la UN devas plifortigi landajn, regionajn kaj tutmondajn kunlaborojn kaj kunordigojn por antaŭenigi efektivigon de tutmonda kontraŭterorisma strategio kaj kundividi bonajn rimedojn kaj spertojn dum batalo kontraŭ terorismo.

La 17an de septembro en Ĝubao, la ĉefurbo de Sud-Sudano, okazis transdona ceremonio de nutraĵo liverita de Ĉinio al Sud-Sudano.

En la ceremonio, Peter Mayen Majongdit, la sudsudana ministro pri humanismaj aferoj kaj administrado de katastrofoj, dankis la ĉinan registaron pro la nutraĵa helpo. Li diris, ke en la pasintaj multaj jaroj Ĉinio ĉiam liveris humanisman helpon al Sud-Sudano, aktive helpis al Sud-Sudano konstrui bazajn instalaĵojn, liveris medicinan helpon kaj subtenis pacon kaj disvolviĝon de Sud-Sudano per efikaj agoj.

Ĉina ambasadoro en Sud-Sudano Hua Ning diris, ke influite de malaltiĝo de naftoprezo, la epidemio de nova kronviruso kaj diversaj naturaj katastrofoj serioziĝis la humanisma krizo en Sud-Sudano. Pli ol duono de la loĝantoj alfrontas al nutraĵa krizo. La ĉina registaro kaj popolo donis altan atenton al tio kaj volas laŭeble liveri helpon por solvi la urĝan problemon.

Dividu